Saltu al enhavo

Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2023/1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu rezigni?

[redakti fonton]

Reveninte al la Esperanta Vikipedio kaj iom pli vaste studinte ĝin, mi ree notas problemon, kiu estis neniel traktita. Estas laboro unuavice farota de la administrantoj.

Ĉi-supre kaj ankaŭ aliloke, ekzemple en la paĝo pri problemaj uzantoj estis longe pritraktata la malica vandalado de la uzanto, kies nomo ŝanĝiĝadas de jaro al jaro kaj de tago al tago.

Iam li estis konata, interalie, kiel "Nenoniel", "Haistakaa!" (la vorto signifas proksimume mi levas la mezfingron), "Jaakkolei", "Kalvulo", "Kummallinen tyyppi" (stranga ulo), "Outo suomalaisukko" (kurioza Finna maljunulo), "Wikipedian säännöt on tehty rikottaviksi" (la reguloj de Vikipedio ekzistas por ke oni rompu ilin) kaj arego da IP-numeroj. Li estis antaŭe konata kiel vanta "humuristo", kiun aparte interesis kalveco, sed nun li jam utiligas la Esperantan Vikipedion kiel medion por politika blogado. Nian Vikipedion rapide plenigas liaj pamfletoj, precipe en artikoloj pri Finnlando, sed ankaŭ aliteme li aktivas.

En ĉiuj Vikipedioj, kie li provis ion fari, li estis rapide forbarita, plej ofte tut-Vikipedie. Nur la Esperanta Vikipedio toleras lin. Kial? Estas notinde, ke ĉi tie aktivas eĉ homoj, kiuj komencas "plibonigi" liajn dekomence nebonigeblajn enskribojn, kaj tiel iĝas liaj komplicoj. Ĉu niaj "administrantoj" okupiĝas nur pri etaj teknikaĵoj kaj havas nenian komprenon pri la kvalito de la artikoloj?

Mi jam antaŭe sugestis kelkajn agojn, sed sen videblaj rezultoj:

  • Ĉiam tuj forbaru uzanton, kiu montras eĉ etan similecon al Nenoniel. La plej facila rekonilo ja estas lia amo al kalvuloj, lastatempe iom velkinta, kaj kelkaj tipoj de uzantonomoj, sed ankaŭ aliaj detaloj sufiĉas.
  • Forbaru ĉiujn IP-numerojn uzatajn de li, kun vasta gamo da ĉiuj ĉirkaŭaj numeroj, kaj por longa tempo. Ne necesas ĉi tie diskuti pri la forbaroj.
  • Tuj malfaru ĈIUJN kontribuaĵojn de la ĝenulo. Ne indas okupiĝi pri plibonigado aŭ aldonoj, tio signifus nur vanan malŝparon de energio.
  • Protektu, por sufiĉe longa tempo, liajn amatajn artikolojn kontraŭ redaktado fare de anonimuloj.

Per tia rapida kaj drasta reagado oni sukcesis silentigi lin en aliaj Vikipedioj, precipe en la Finna. Nur en la Esperanta la administrantoj ne komprenis la profundan malutilecon de lia redaktado.

La unua rapide farebla plibonigo estu ree forigi tute la artikolon Deviga instruo de sveda lingvo en Finnlando. --Surfo 09:47, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus hieraŭ malfaris kelkajn liajn redaktojn, sed li simple mal-malfaris kaj daŭrigis senĝene (per IP-numero). Treege ĝena obstinado. - Jes, mi konsentas kun Surfo: Forbaru liajn IP-numerojn, malfaru liajn fuŝojn, *protektu kontraŭ redakto fare de anonimuloj* liaj favoratajn artikolojn, ktp. Kiu povas fari tion? - Sincere, Moldur (diskuto) 10:09, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi nun antaŭ du tagoj trarigardis la longan liston en Vikipedio:Problemaj_uzantoj#"LTA pakkoruotsi" + kalvuloj kaj porĉiam forbaris ĉiujn restajn IP-kontojn en kiuj mi trovis spuron de miskonduto. Sed restas unu konto, en kiuj mi trovis nenion riproĉindan, mi notis ĝin per verdaj literoj, kaj kompreneble ankoraŭ restas multegaj ankoraŭ neniam uzitaj IP-numeroj, el kiu homo kiu jam uzis 40 IP-numerojn supozeble senĝene povos ekaktivi. Tiun lastan konton mi tial ankoraŭ ne buĉis, kompreneble tuj pretas fari tion por ĉiam, kiam tie aperas plej eta signo de miskonduto. Mi komprenas kaj ankaŭ subtenas la pli vastan peton de Moldur, komplete bloki ĉiujn novajn IP-numerojn, kiuj ekverkas en iuj paĝoj kiuj havas ian rilaton kun Finnlando, kaj kiuj laŭ stilo ekaspektas similaj al tiuj el kiuj iu homo ankaŭ faris ĝene malseriozajn kontribuojn. Kaj mi komprenas ke kolego Surfo ofende akuzas min esti amiko kaj protektanto de la kontribuinto, nur ĉar mi komence ne konsciis pri la multaj ĝenaj kontribuoj kaj ĉar mi ne teknike ne scias kiel tuj anticipe bloki ĉiujn kanalojn de IP-adresoj el norda Eŭropo, kiun la problema uzanto povos iam estonte ekuzi. Sed mi malcertas, ĉu mi havas la legitimon nur pro propra konvinko kaj pro peto de ni diru tri aliaj uzantoj, Moldur, Taylor 49 kaj Surfo (pri la lastaj du el ili mi tute ne scias kiuj estas la homoj malantaŭ la salutonomoj, tio ne estas problemo, sed estas tiel), eterne bloki la restintan IP-kanalon kun komento "mi persone suspektas ke la redaktoj ĉi tie, kiuj mem ne estis kontraŭregulaj, povus esti farita de homo kiu je aliaj nomoj aŭ IP-adresoj miskondutis, tial mi por ĉiam blokas ankaŭ tiun ĉi IP-adreson". Mi sentus ke mi memfide iom trouzus miajn rajtojn, se mi simple persone tiel decidas poreterne glui iun IP-kanalon, kun iom dubinda kialo kaj sen ajna demokrata legitimo (krom tio ke oni iam nomumis min administranto, eĉ malgraŭ mia hezito). Kaj mi samopinias kun la ofenda kolego Surfo ke bloki tiun momente lastan kanalon ankaŭ ne komplete solvos la deziron porĉiam elŝlosi la parte tre probleman uzanton, kiu tamen en aliaj paĝoj sence kaj kun altiĝanta lingvonivelo kontribuis, eble per kapricaj propraj konvinkoj, sed havo de propraj konvinkoj permeseblas en demokratio. Do mi alvokas ke aŭ iu alia el la 15 administrantoj kun malpli da skrupuloj ol mi buĉus tiun restintan IP-kanalon aŭ iujn novajn malforte suspektatajn esti en ligo kun la malnova historio, aŭ ke oni ĉi tie faru voĉdonon kiu legitimigus iun ajn administranton tiel fari. Kun tia voĉdono de pli ol 3 homoj ankaŭ mi pretus finforbloki la lastajn spurojn de tio kio suspektinde probable estis pliaj esprimoj de homo, kiu insiste malatentis alvokojn de ne plu meti notojn al certaj diskutpaĝoj kaj en pluraj paĝoj faris simple stultajn kaj mislokigitajn aldonojn. Kaj krome mi alvokas ke personaj ofendoj de administrantoj nur pro ilia administranteco devas ĉesi. Alikaze mi ankaŭ pretas oferti mian kompletan foriron el Vikipedio.

Fine mi metu citaĵon de antaŭ pli ol 19 jaroj fare de uzanto Unukorno el Vikipedia diskuto:Administrantoj de septembro 2003 "Forbari IP-adresojn laŭ mi apenaŭ havas sencon. La plejmulto de la vandaloj foriras jam post du aŭ tri provoj. Kiu vere havas malicajn intencojn, ridegas pri niaj minacoj de forbarado." Tiuj frazoj ankoraŭ ĝustas, kaj montras ke la temo tute ne estas nova. ThomasPusch (diskuto) 09:33, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Taylor 49 ankoraŭ plendis pri ĝenaj trudoj de la problema kontribuanto en la esperanta vikivortaro. Pri tio neniu el la vikipediaj administrantoj povas fari ion, ĉar en la esperanta vikivortaro nun tute ne estas administrantoj. Ŝajne funkcias solvi problemojn per eksteraj neesperantistaj stevardoj. Taylor 49 mem ŝajne dumtempe tie estis administranto, sed ne plu estas, do li scias pli ol mi. Ĉiukaze: vikipediaj administrantoj plene ne kulpas pri ĉio kio okazas en la esperanta vikivortaro. ThomasPusch (diskuto) 11:18, 27 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi certe ne kulpigas la administrantojn de vikipedio pri tio. Mi nur atentigas pri la fakto ke LTA Pakkoruotsi ankaŭ aktivas en la vikivortaro. Taylor 49 (diskuto) 22:28, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes, klare, mi komprenas ke vi kulpigis neniun pri tio, kaj ja ĝustas atentigi ke li ankaŭ aktivas tie. Sed mi mem ne konsciis ke vikivortaro nun tute ne havas esperantlingvan administranton, kaj volis nur unufoje mencii tion kaj klarigi la verdire memkompreneblan fakton ke el apuda projekto oni tute ne povas helpi al vikivortaro. ThomasPusch (diskuto) 23:16, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Bedaŭrinde ŝanĝi IP-adreson ne estas malfacile, do al ni restas nur denove kaj denove bloki tiujn de vandaloj. Mi faradis tion plurfoje rilate humuristo-kalvulan vandalon kaj faros pli se mi trovos liajn fuŝojn aŭ se iu atentigos pri ili. Administrado plejparte estas teda rutina laboro, kaj ne nur en Vikipedio, sed tamen farenda. RG72 (diskuto) 15:41, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]