Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2023/10
Diversejo
[redakti fonton]Menciindeco de diversaj esperantaj aferoj - 2023 10 02
[redakti fonton]Kiu Esperantistoj aŭ Esperantaj aferoj estas menciindeca?
Estas diskuto ĉe Vikipedio:Forigendaj_artikuloj#... pri ĉu aŭ ne aldoni gvidliniojn por la menciindeco de Esperantistoj kaj Esperantaj aferoj. Nuntempe, ĝi restas malklara. Kial zorgi? Oni eble pensas "Ne gravas! Ni devus esti tre inkluzivaj pri artikoloj por esperantaj aferoj, do ni ne bezonas detaligi kialojn por forigi ilin!". Tamen gvidlinioj ankaŭ povas servi kiel kialo por aldoni artikolojn. Oni elble hezitas aldoni artikolon sen certigo, ke la aparta temo estas akceptita kiel esti sufiĉe grava. Bonvolu aliĝi al ni en diskuto!
Dotyoyo (diskuto) 23:59, 2 okt. 2023 (UTC)
- Kolegoj, ĉar temo de la diskuto estas gravega mi invitas (pingas) ĉiujn redaktantojn, kiuj faris pli ol 10 redaktojn dun la pasinta monato: @User:Claudio Pistilli, @User:Sj1mor, @User:ThomasPusch, @User:Dominik, @User:Kani, @User:LiMr, @User:RG72, @User:Filozofo, @User:Crosstor, @User:Aidas, @User:Sliwinski, @User:Nikolai Kurbatov, @User:Alifono, @User:Jean-François Clet, @User:Thomas Guibal, @User:Taylor 49, @User:Super nabla, @User:Forstbirdo, @User:Volapuko, @User:Dotyoyo, @User:VladimirPF, @User:DidCORN, @User:Giorno2, @User:Arbarulo,
User:CommonsDelinker, @User:Flinga, @User:Sergio, @User:Εὐθυμένης, @User:Ceancata, @User:LilyKitty, @User:Aarp65, @User:TheWikipedian1250, @User:Verdulo, @User:Mayhair, @User:Thierry Saladin, @User:Ulrich Matthias, @User:Kekobi, @User:Petr Tomasovsky, @User:Roberto, @User:Meierberg, @User:Wiki Wikardo~eowiki,User:Jyväskylän mies, @User:Espandero, @User:Gliwi, @User:Krissie, @User:Melitensis77, @User:VulpesVulpes42, @User:Lota1949, @User:Votuporangano, @User:Moldur, @User:A09, @User:Ercé, @User:Sintegrity, @User:Rorr404, @User:Marbletan, @User:Johano, @User:Plibonigi, @User:Uzbekistan PFL, @User:Santi Chuco -- VladimirPF (diskuto) 10:09, 8 okt. 2023 (UTC)- Dankon pro la elserĉo de ĉiuj nomoj. Jyväskylän mies estis plia gantopupo de multfoje forbarita uzanto, ankaŭ jam forbarita, kaj CommonsDelinker nur estas neesperanta roboto de la multlingva projekto, do tiuj du certe ne respondos, sed ĉiuj aliaj povos. ThomasPusch (diskuto) 10:49, 9 okt. 2023 (UTC)
- Ve, povas ne signifas volas: ni vidas, ke neniu el la vikistaro interesiĝas pri la gravega afero. VladimirPF (diskuto) 12:04, 13 okt. 2023 (UTC)
- La kaŭzo evidentas: vi fuŝis la pingadon. Taylor 49 (diskuto) 18:30, 15 okt. 2023 (UTC)
- Ve, povas ne signifas volas: ni vidas, ke neniu el la vikistaro interesiĝas pri la gravega afero. VladimirPF (diskuto) 12:04, 13 okt. 2023 (UTC)
- Dankon pro la elserĉo de ĉiuj nomoj. Jyväskylän mies estis plia gantopupo de multfoje forbarita uzanto, ankaŭ jam forbarita, kaj CommonsDelinker nur estas neesperanta roboto de la multlingva projekto, do tiuj du certe ne respondos, sed ĉiuj aliaj povos. ThomasPusch (diskuto) 10:49, 9 okt. 2023 (UTC)
La diskuto
[redakti fonton]Vikipedio prave havas gvidlinion por menciindeco (ĉu ĉi tiu estas ĝusta paĝo? ĝi laste estis redaktita en 2016!), sed ili estas tre malprecizajn por Esperantaj aferoj. Ĉu ni aldonu pli klarigantajn detailojn por helpi radaktorojn, aŭ ne?
Elementoj kiuj subtenas menciindecon:
(1) Por Esperantistoj: (a) Verkisto de eldonita libro en Esperanto aŭ pri Esperanta(j) afero(j) (b) Kreinto de popularaj Esperantaj materialoj (blogon, filmetan kanalon, podkaston, ktp) (c) Oficiro de nacia aŭ grandskala organizo (d) Fondinto de granda aŭ malgranda organizo (e) Kreinto de nova filozofio, lingva propono, ktp. (f) Frua Esperantisto (ekz. la 19-a jarcento)
(2) Por Esperantaj libroj: (a) Pli granda aŭ populara eldonita libro (b) Listo de libroj (grandaj aŭ malgrandaj) laŭ eldonejo, aŭtoro, temo, ktp.
(3) Por Esperantaj organizoj: (a) Iu ajn internacia, nacia, regiona, aŭ afera-centrita organizo (b) Iu ajn loka klubo (eble kungrupigitaj laŭ urbo)
(4) Por aliaj planlingvoj: Iu ajn eldonita planlingvo
Dotyoyo (diskuto) 11:55, 2 okt. 2023 (UTC)
- Al mi plaĉas via propono kaj mi pretas pridiskuti ĝin. VladimirPF (diskuto) 12:35, 2 okt. 2023 (UTC)
- Mi skribis, parte: "Tamen gvidlinioj ankaŭ povas servi kiel kialo por aldoni artikolojn. Oni elble hezitas aldoni artikolon sen certigo, ke la aparta temo estas akceptita kiel esti sufiĉe grava.".Dotyoyo (diskuto) 00:04, 3 okt. 2023 (UTC)
Komento: Tiuj proponoj, kun esceptoj por esperantaj aferoj, dokumentus diferencon (por la bono de la Esperanta movado) inter la faktaj menciindecaj gvidlinioj de la Esperanta Vikipedio kaj el la aliaj lingvaj Vikipedioj. Ĉu ni eĉ volas dokumenti apartan gvidlinioj por Esperantaj aferoj? Ĉu la skribado de tiujn proponojn estas akceptebla, aŭ ni volas eviti la priskribadon de diferenco inter Esperanta menciindeco kaj ĝenerala menciindeco? Se estas malkomforta streĉitecon kun la aliaj vikipedioj, aŭ kun poliso de la Fondaĵo Vikimedio, eble ni anstataŭ povus fari ion alian. Ekzemple, krei subpaĝojn por nur-Esperante menciindeca aferoj, aŭ eĉ apartan nomspacon. Mi ne konas tiujn viki-detalojn.Dotyoyo (diskuto) 08:02, 4 okt. 2023 (UTC)
Mi redaktis Vikipedio:Menciindeco, kaj kreis la paĝon Vikipedio:Menciindeco/Esperantaj_aferoj kun la listo fare de VladimirPF (iomete ŝanĝitan). Dankon al VladimirPF, kaj ĉiuj aliaj, kiuj helpis!
Propono de VladimirPF (la unua parto)
[redakti fonton]Mi iom meditis kaj jen la rezulto. --VladimirPF (diskuto) 21:05, 13 okt. 2023 (UTC)
- Temo de ĉiu artikolo, situanta en vikipedio, devas konformi al regulo Vikipedio:Menciindeco. La regulo havas postulon, rilatan al la temoj, esti menciita en aŭtoritataj fontoj. Aŭtoritateco de tiaj fontoj devas esti pruvita per diversaj rimedoj.
- Inter la rimedoj estas postulo uzi aŭtoritatajn fontojn sendependajn de la temo de la artikolo.
- Ankaŭ grava postulo estas uzi diversajn fontojn por ĉiu artikolo – la postulo estas rekta sekvo de la Dua principo.
Ni verkas vikipedion en Esperanto kaj por ni kaj por Eo-vikio temoj ligitaj al Esperanto havas apartan gravan sencon. Komunumo de Esperantistoj ĉiam estis ne tro vasta kaj ni pli malpli konas aktivulojn de E-movado kaj atingojn de la movado en nia lando. Samtempe E-movado mafofte estas kaj estis subvenciata per politikaj aŭ ŝtataj fortoj, en E-movado malofte okazas aŭ okazis famaj skandaloj, inter Esperantistoj malmultas potenculoj aŭ famuloj – tio kaj multo alia rezultis preskaŭ malestan intereson al E-okazintaĵoj (eventoj, personoj, atingoj ktp) de eksteresperantistaj rondoj. Pri Esperantistoj kaj ties atingoj ne rakontas gazetoj, televidilo, libroj kaj aliaj fontoj tradicie uzataj por verki vikiajn artikolojn. Tamen E-movado havas proprajn fontojn, kiaj rakontas pri okazintaĵoj ligitajn al Esperanto. Ve, la fontoj malmultas, kio malhelpas prezenti E-temon de vidpunkto de la Dua principo. Ofte pri la temo rakontas fonto, rekte ligita al la temo (pri atingoj de loka Esperanto klubo rakontas bulteno eldonita en la klubo), kio formale rompas la postulon de sendependeco. Ofte la fontoj (gazetaro, retejoj) ne estas rezulto de laboro de profesiuloj, kio, de vidpunkto de eksteresperantistoj, ne permesas taksi la fontojn aŭtoritataj.
La kaŭzoj (kaj multaj aliaj) postulas de ni uzi por temoj, ligitaj al Esperanto, apartajn kriteriojn de vikipedia graveco. Plue estas prezentataj la kriteriojn, kiuj estas uzataj nur por taksi gravecon de temoj ligitaj al Esperanto-movado, Esperantistoj, Esperanto-eventoj, Esperanto-atingoj kaj tiel plu. Por temoj ne rilataj al Esperanto estas aplikata regulo Vikipedio:Menciindeco.
Ĉiu artikolo devas havi almenaŭ unu fonton, en kia estas rakonto pri ĉefa temo de la artikolo. Por vikipedio en Esperanto estas gravaj:
- Personoj
- Ĉiu persono menciita en aŭtoritataj ne esperantistaj enciklopedioj pro esperantistaj atingoj.
- Premiitoj
- ĉiuj esperantistoj premiitaj per plej gravaj premioj pro agado rilata al Esperanto. La premioj povas esti fondita de ŝtato, internaciaj organizaĵo, edukejo, landskala organizaĵo, amasa komunikilo ktp.
- Verkistoj:
- aŭtoroj, kiuj estis premiitaj pro literaturaj aŭ aliaj atingoj, rilataj al iliaj verkoj.
- aŭtoroj de gravaj libroj.
- aŭtoroj verkitaj kelkajn librojn en Esperanto.
- aŭtoroj, kies almenaŭ unu libroj estis celo de literatura kritiko.
- aŭtoroj, kies verkoj estis inkluzivigitaj en gravaj antologioj.
- aŭtoroj, kies libroj estis tradukitaj el Esperanto.
- la samo rilatas al tradukistoj en Esperanton aŭ el Esperanto.
- Eldonistoj, ĵurnalistoj
- fondintoj aŭ gravaj laboranto de garavaj eldonejoj.
- la samo rilatas al surpaperaj amaskomunikiloj aŭ bitgazetoj.
- ĵurnalistoj, kies materialoj estas regule publikitaj en plej gravaj internaciaj aŭ landskalaj amaskomunikiloj.
- aŭtoroj de propraj rubrikoj en plej gravaj internaciaj aŭ landskalaj amaskomunikiloj.
- la samo rilatas al radio aŭ retradio.
- Interreta amasa komunikilo
- fondinto de plej gravaj internaciaj aŭ landskalaj fontoj (blogo, video-blogo, podkasto, ktp) en Esperanto aŭ en nacia lingvo pri Esperanto.
Propono de VladimirPF (la dua parto)
[redakti fonton]- Aktivuloj:
- Personoj, premiitaj pro sia Esperanto-agado per landskalaj aŭ internaciaj E-organizaĵoj.
- Ĉefaj organizantoj de landskala aŭ grava internacia E-aranĝo (kongreso, festivalo, renkontiĝo ktp), kies trapaso havis reagon en internaciaj E-fontoj aŭ en fontoj ne ligitajn al E-movado.
- Multfojaj organizantoj de pluraj tradiciaj E-aranĝoj (renkontiĝoj, festivaloj ktp), kies trapaso havis reagon en landskalaj aŭ internaciaj E-fontoj.
- Organizantoj aŭ gvidantoj de loka E-organizo (kluboj, rondoj, asocioj ktp), kiu havas aktivan E-agadon. La agado estis multfoje respegulita en diversnivelaj E-fontoj aŭ en fontoj ne ligitaj al E-movado.
- Famaj instruistoj de Esperanto, ellaborintaj propran instrumetodon. Ankaŭ famaj instruistoj, kiuj dum multaj jaroj havis abundan E-pedagogian agadon.
- Famaj esperantistoj, kies E-aktivado (E-propagando, iniciantoj de gravaj E-fenomenoj ks) havis plurfojan reagon en internaciaj E-fontoj aŭ en fontoj ne ligitajn al E-movado. La samo rilatas al kobeintaj E-famuloj, kies kobea agado malutilis al E-movado.
- Eventoj
- landskalaj aŭ gravaj internaciaj E-aranĝoj (kongreso, festivalo, renkontiĝo ktp), kies trapaso havis reagon en internaciaj E-fontoj aŭ en fontoj ne ligitajn al E-movado.
- Tradiciaj plurfojaj E-aranĝoj (renkontiĝoj, festivaloj ktp), kies trapaso havis reagon en landskalaj aŭ internaciaj E-fontoj.
- Kluboj
- Lokaj E-organizoj (kluboj, rondoj, asocioj ktp), kiuj havis aktivan multjaran E-agadon. La agado estis multfoje respegulita en diversnivelaj E-fontoj aŭ en fontoj ne ligitaj al E-movado.
- ----
- @Uzanto:VladimirPF - Dankon pro viaj pensoj! Jen kelkaj komentoj.
- (1) En la menciindaj gvidlinioj, rubrikoj de sekcioj (ekz. antaŭ viaj alineoj) helpos klarigi la intencojn de la alineoj.
- (2) Indas aserti por klarigi, ke la Esperanta Vikipedio kaj ĝiaj gvidlinioj estas por ĝiaj legantoj---ne por la redaktistoj, la aktivuloj, la verkistoj, aŭ iuj aliaj esperantistoj kiuj eble legas VP, aŭ eble ne. La menciindaj gvidlinioj ekzistas por klarigi la normojn de menciindeco por la legantoj de Vikipedio. La gvidlinioj tiam povas esti uzataj de redaktistoj por determini kiujn artikolojn aldoni, kaj kiujn elekti por forigo.
- Krome, laŭ historiaj interesoj de la Esperanto-komunumo, ni kredas (ĉu ne?), ke la legantoj de VP konsideros la jenajn esperantajn aferojn (mia listo, via listo, ktp) kiel menciindaj....
- (3) Eble indas substreki/rimarki, ke la ekzemploj estas, kiel ĉiam, gvidlinioj, kaj redaktoroj estu pretaj ignori la regulojn, laŭ cirkonstancoj.
- Dotyoyo (diskuto) 06:58, 15 okt. 2023 (UTC)
- Mi konsentas ke principe la postuloj por esperantaj aferoj estu pli malaltaj ol kutime, sed ne nulecaj. Se la ulo verkis, fondis, organizis ion gravan: bone. Se la ulo nur parolas Esperanton (kaj eble verkis ion negravan en alia lingvo) ... ne sufiĉas. Taylor 49 (diskuto) 18:30, 15 okt. 2023 (UTC)
- @Uzanto:VladimirPF - Respekte, ĉu estos dua parto de via propono? Espere, ni konverĝos al detaloj, kiuj estos aldonindaj al la menciinda poliso. Klare, ne estas hasto, sed estus bone scii kiam viaj rimarkoj estos kompletaj. Dankon!
- Dotyoyo (diskuto) 04:54, 22 okt. 2023 (UTC)
- Jes, la dua parto estos. Mi dum semajno atendas reagon de kolegoj kaj plu verkas projekton. VladimirPF (diskuto) 12:31, 22 okt. 2023 (UTC)
- Mi daŭrigis VladimirPF (diskuto) 14:09, 27 okt. 2023 (UTC)
- Bonege! Dankon! Ĉi tio nun estas ja detala listo. Fakte, ĝi ŝajnas misproporcie longa por la eta paĝo Vikipedio:Menciindeco. Mi proponas, ke ni atendu unu semajnon por komento, kaj poste:
- Aldonu al Vikipedio:Menciindeco: (a) Aserto ke la gvidprincipo de menciindeco estas ĉu aŭ ne temo estas menciinda por legantoj de ĉi tiu Vikipedio. (b) Aserto, ke la historia intereso de la Esperanta komunumo pri Esperantaj aferoj sugestas kiuj apartajn Esperanto-rilatajn temojn estas menciindaj. (c) Ligilo al ilustraj ekzemploj de esperantaj menciindaj temoj ĉe Vikipedio:Menciindeco/Esperantaj_aferoj.
- Aldonu al Vikipedio:Menciindeco/Esperantaj_aferoj vian liston de ekzemploj de menciindaj temoj, kun enkonduko, ke la listo estas detala, sed ne nepre ĝisfunda.
- Ĉu iujn ajn komentojn?
- Dotyoyo (diskuto) 06:21, 28 okt. 2023 (UTC)
- Bonege! Dankon! Ĉi tio nun estas ja detala listo. Fakte, ĝi ŝajnas misproporcie longa por la eta paĝo Vikipedio:Menciindeco. Mi proponas, ke ni atendu unu semajnon por komento, kaj poste:
Mi konsentas pri la propono, kiu estas necesa kaj logike vortumita. RG72 (diskuto) 06:18, 28 okt. 2023 (UTC)
Opportunities open for the Affiliations Committee, Ombuds commission, and the Case Review Committee
[redakti fonton]You can find this message translated into additional languages on Meta-wiki.
More languages • Please help translate to your languageHi everyone! The Affiliations Committee (AffCom), Ombuds commission (OC), and the Case Review Committee (CRC) are looking for new members. These volunteer groups provide important structural and oversight support for the community and movement. People are encouraged to nominate themselves or encourage others they feel would contribute to these groups to apply. There is more information about the roles of the groups, the skills needed, and the opportunity to apply on the Meta-wiki page.
On behalf of the Committee Support team,
Review and comment on the 2024 Wikimedia Foundation Board of Trustees selection rules package - 2023 10 17
[redakti fonton]Dear all,
Please review and comment on the Wikimedia Foundation Board of Trustees selection rules package from now until 29 October 2023. The selection rules package was based on older versions by the Elections Committee and will be used in the 2024 Board of Trustees selection. Providing your comments now will help them provide a smoother, better Board selection process. More on the Meta-wiki page.
Best, Katie Chan, Chair of the Elections Committee 01:12, 17 okt. 2023 (UTC)