Saltu al enhavo

Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2023/9

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo

[redakti fonton]

Longeco de ĉi diskutejo

[redakti fonton]

Kolegoj, certe mi estas novico kaj multon ne komprenas, sed: ĉu eo-vikipedistoj opinias, ke tia longega diskutejo estas bona por uzi ĝin? Ĉu ne estus pli bone mallongigi ĝin? VladimirPF (diskuto) 07:35, 29 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Se neniu respondos, mi mem mallongigos ĉi diskutejon VladimirPF (diskuto) 09:24, 30 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉar neniu respondis, mi komencis mallongigon de ĉi diskutejo: mi arkivigas. VladimirPF (diskuto) 08:04, 2 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi enarkivigis "Diversejon" ĝis januaro 2023 jaro. Do, mi lanĉis enarkivigi "Teknikejon". VladimirPF (diskuto) 08:46, 2 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
La arkivejo Vikipedio:Diskutejo/Arkivo ja jam ekzistas ekde marto 2006, por ĝuste tiu celo. Sed ĝustas ke ni ne instalis aŭtomatan arkivigon, do necesas ke de tempo al tempo iu devas meti la malaktualajn tekstoblokojn en la arkivejon. Dankon por fari tion ĵus ĉi tie! Sendube ĉiu konsentas, ke diskutpaĝo tro longa estas teknika malhelpo, kaj ke al via supra demando "Ĉu ne estus pli bone mallongigi ĝin?" la respondo estas "jes, kompreneble". 16:55, 14 sep. 2023 (UTC)ThomasPusch (diskuto)

Malfreŝaj konsilantoj por novicoj

[redakti fonton]

Kolegoj, mi hodiaŭ la unuan fojon vizitis mian Uzanto-Diskuto:VladimirPF kaj, ĥo miraklo, vidas saluton de konsilanto, kiu jam dum kelkaj jaroj ne estas aktiva. Laŭ mi, tio estas tre malbone. Laŭ mia sperto de ru-vikio (mi mem estas konsilanto por novicoj) tre gravas havi vere aktivajn konsilantojn por novicoj. VladimirPF (diskuto) 07:45, 29 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

@VladimirPF: DidiWeidmann estis uzanto, kiu tre aktivis por la esperanta vikipedio ekde junio 2006 ĝis majo 2020. Li ne prezentis sin kiel profesia vikipedia konsilanto, sed simple salutis vin en januaro 2010. Kvankam la saluto estis simpla afabla gesto de vikipedia uzanto, certe li tamen konsilintus vin dum la sekvaj 10 jaroj post januaro 2010, se vi havintus demandon. Bedaŭrinde do ke vi bezonis pli ol 13 jarojn por vidi la noteton de januaro 2010. Sendube DidiWeidmann en januaro 2010 ankoraŭ ne sciis, ke lia vivo tiel ŝanĝiĝus en majo 2020, ke li ne povus daŭrigi vikipedian aktivadon. Tiaj vivaj ŝanĝoj okazas. Vi kompreneble pravas, ke belus se estus pluraj spertaj redaktantoj, kiuj krom redakti mem paĝojn kontinue patrolus la lastajn ŝanĝojn en vikipedio kaj proponus meminiciate konsilojn al la videble novaj vikipedianoj. Tian taskon momente ĉefe sukcesas plenumi la administranto Kani, foje ankaŭ la uzanto Moldur. Sed konsiderante ke estas maksimume 10 aktivaj administrantoj por ĉiuj administraj taskoj kune, kaj kutime administranto estas simple redaktanto, kiu pretas aldone investi iom da libertempaj horoj ĉiumonate al administraj taskoj, ne funkcios havi densan reton da konsilantoj por novicoj, kia ĝi eble bone funkcias en la rusa vikipedio (kompreneble klaras ke statistike estas multege pli da homoj kiuj je nivelo de denaska parolanto regas la rusan lingvon ol Esperanton, por kiu estas entute malmultaj infanĝardenoj, elementaj lernejoj kaj universitatoj, nur estas iuj koncizaj kursoj en iuj urboj, iuj lernolibroj kaj servoj kiel duolingo)... ThomasPusch (diskuto) 15:51, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
(gratante sian kapon) evidente mi la unuan fojon vizitis mian diskutpaĝon. VladimirPF (diskuto) 06:08, 15 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Ne estas problemo: estas via diskutpaĝo - vi rajtas tiom ofte aŭ malofte viziti ĝin kiom vi volas. Nur ne estu tro severa kun la uzanto DidiWeidmann, kiu en siaj 14 aktivaj vikipediaj jaroj faris multajn valorajn kontribuojn. {{{1}}} Cetere kompreneble ankaŭ okazas, ke administrantoj subite mortas, kiel okazis ekzemple al la same valora administranto Pino - tiam reveno al vikipedio iĝas malverŝajna. Tial mi ĝojas, ke laŭ mia kono DidiWeidmann ne mortis, kaj ankoraŭ esperas ke li iam havos ŝancon reveni al inter la aktivaj kontribuantoj. ThomasPusch (diskuto) 12:45, 15 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi ne estas severa rilate al la partoprenantoj. Por mi gravas, ke novico ricevu helpon aŭ respondon al sia demando. VladimirPF (diskuto) 08:33, 18 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Amaskreado de diskpaĝoj

[redakti fonton]
Amaskreado de diskutpaĝoj (samenhavaj, kun aŭ sen forta lingvaĵo) eble ne tre utilas. Mi proponas estonte ne plu fari tiel. Se estas trovita problemo kiu afekcias plurajn paĝojn, skribu nur unufoje ĉi tie. Mi proponas amasforigi la ĵus kreitajn paĝojn. Taylor 49 (diskuto) 16:22, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Se vi celas redaktojn de mi kiel tiu ĉi de hieraŭ: Tiam vi konsciu, ke mia celo nur estis ion sencan noti en la diskutpaĝo de iuj multe uzataj ŝablonoj, por elpreni ilin el la teknika listo Specialaĵo:Dezirataj_paĝoj, kiun vi mem ligis ĉi tie hieraŭ. Mi komprenas la teknikan liston Specialaĵo:Dezirataj_paĝoj tiel ke tuj kiam iu noto estas en diskutpaĝo de multe uzata ŝablono, ĝi ne plu aperas ruĝe en la listo, sed trastrekite blue (s>diskutpaĝo), kaj kiam la kaŝmemoro ĝisdatiĝas ĉiujn kelkajn tagojn, ili entute malaperas de la listo. Tial la komentoj diskutpaĝaj laŭ mi sencas, kvankam mi faris ilin por malpli ol 20 diskutpaĝoj, kion mi ankoraŭ ne nomus "amaso". Sed bonas elpreni tiajn diskutpaĝojn el la listo pri plej "dezirataj paĝoj", ĉar tiu listo celas trovi titolojn de neekzistantaj paĝoj kun multaj ruĝaj ligiloj en aliaj artikoloj, kaj mencioj de la diskutpaĝoj kun multe uzataj ŝablonoj nur ŝtopas la teknikan liston. ThomasPusch (diskuto) 16:11, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Se vi pensas ke tiu ĉi versio de la diskutpaĝa noto estas pli klara - bone. Mi nun legis ke en la ĉapitro "Ŝablono:Tnavbar kaj Dezirataj paĝoj" vi hieraŭ jam notis multajn alternativojn al la problemo, inter kiuj meti enhavon en diskutpaĝon estas nur unu. Mi scias ke la angla vikipedio ĉirkaŭiras tiun problemon per tio, ke tie en diskutpaĝoj amase (vere amase) metatas ŝablonoj kiel "WikiProject France". Sed tiun vojon iras nur 9 alilingvaj versioj, kaj ni ĝis nun tute ne aplikas la sistemon, samkiel ankaŭ multaj grandaj vikipediaj branĉoj ne uzas ion tian. ThomasPusch (diskuto) 16:43, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Neekzistantaj portaloj

[redakti fonton]

Diskuto:Arguenon. Roboto laboras por forigi ligilojn al certaj neekzistantaj portaloj. Tamen la sukceso ne estos plena. La Ŝablono:Portalo kaj la modulo estas malbonaj. Ili estas tro komplikaj, tro luksaj, kaj malhavas gravan bazan funkcion: forĵeti ligilon al neekzistanta portalo. Taylor 49 (diskuto) 16:22, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Taylor 49 (diskuto) 17:16, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Laŭ mia sondo, la restajn 188 ligilojn al "Portalo:Pedofilio" eblas neglekti. Ili nur rilatas al diskutpaĝaj mencioj pri forigo de la tuta komplekso, kaj ĉar la enhavaj paĝoj de la portalo intertempe estas ĉiuj forigitaj, ŝajne intertempe la mencioj el enhavaj artikoloj al la forigita portalo jam estas for. La diskutpaĝaj mencioj estas simple ruĝaj, sed ne estas katastrofaj. ThomasPusch (diskuto) 17:27, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

El Portalo:Nederlando, mi ĵus forprenis 11 menciojn permane. Tio kostas multan tempon, sed eblas entute revizii la paĝojn, kiujn krome ne multaj homoj frekventas, kaj aldoni priskribojn en vikidatumoj. Sed malgraŭ la utiloj, la tempoinvesto tro grandas se estas granda stoko ankotaŭ atendanta... ThomasPusch (diskuto) 18:09, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
La roboto reatakos, sed ne plu hodiaŭ. Taylor 49 (diskuto) 18:42, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
El Portalo:Nederlando, mi ankoraŭ forprenis 18 menciojn permane, amplekse reviziis la paĝojn, aldonis priskribojn en vikidatumoj. Tio reduktas la nombron de 36 al 18. ThomasPusch (diskuto) 15:27, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
PS: Cetere, en Vikipedio:Lua/Petoj/Arkivo troveblas longega listo de Tlustulimu de ĉiaj kestoj pri portaloj, iuj ekzistaj, sed plejparto neekzistaj... ThomasPusch (diskuto) 15:27, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Tnavbar kaj Dezirataj paĝoj

[redakti fonton]

Dezirataj paĝoj. Ŝablono:Tnavbar uzata kiel subŝablono por altnivelaj ŝablonoj senkondiĉe kreas ligilon al la diskutpaĝo. Ebloj solvi tion estas pluraj, tamen tio estas problemo de la softvaro MediaWiki, ne de unuopa ŝablono. Eble oni ne troigu la intenson de la bezono krei la koncernan paĝon. Eblaj solvoj:

  • kreu la neutilajn paĝojn permane
  • kreu la neutilajn paĝojn perrobote (kelkaj aliaj vikioj faras tiel, tamen tio ne nepre signifas ke la ideo estas bona)
  • uzu la funkcion "IfExist" (grava malavantaĝo: ĝi estas multekosta, tio povas kaŭzi erarojn)
  • uzu friponan senpagan alternativon de la funkcio "IfExist" (gravaj malavantaĝoj: tio estas registrita kiel transkluzivigo, kaj ne funkcias kun substituo)
  • ligu al la diskpaĝo per ekstera HTTP-ligilo (tio ne estas registrita kiel ligilo, kaj ne aldonas skoron al "Dezirataj paĝoj")
  • forprenu la ligion al la diskpaĝo
  • ignoru ĉeeston de certaj tipoj de paĝoj en "Dezirataj paĝoj"
  • faru taskon en "phabricator" por iel solvi tion
Taylor 49 (diskuto) 16:22, 13 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Mia reago aperas supre en ĉapitro "Amaskreado de diskpaĝoj". Vere mi ankoraŭ ne scias kiu el la multaj eblaj solvoj plej facile solvus la problemeton... Ĉiukaze mi mem preferus ne tuŝi la ŝablonon Ŝablono:Tnavbar, ĉar mi ne volus frakasi ion tie. ThomasPusch (diskuto) 16:44, 14 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
@Taylor 49: Mi hieraŭ elprovis tute stultan trukon, kiu tamen ŝajnas funkcii, kaj ĵus aplikis ĝin en la ŝablona diskuto pri {{Informkesto futbalisto‏‎}} (6 975 ligiloj). Temas pri simpla aldono de du spacetoj al la malplena diskutpaĝo. Vikipedio komence ne akceptas tiun redakteton, sed post konfirmo tamen jes: nun la diskutpaĝo daŭre estas esence malplena, sed tamen en la listo Dezirataj paĝoj aperas ne plu ruĝe, sed blue kaj trastrekite. Mi tamen daŭre pensas, ke ne domaĝas tamen aldoni iun utilan klarigan noton pri la ŝablono, eĉ se tiu noto pli-malpli ripetiĝas en 10 aŭ 30 ŝablonoj kaj oni teorie povus paki tian noton kompreneble ankaŭ en la dokumentadon. En la kazo ke vere temus pri ekzakte sama noto, ideo estus ankoraŭ kopii de la lingvoŝablonoj {{france}}, {{dane}}, {{svahile}}, kies dokumentado estas komuna laŭ la signaro {{Dok|dok=Ŝablono:Lingva adverbo}} - tio tie ne faratas por baza unua noto en la diskutpaĝo, kiel amasege faras la angla kaj 9 aliaj vikipedioj per tre ellaborita sistemo, sed por la najbara slipo "dokumentado", sed oni povus ankaŭ fari ion tian por baza unua noto en la diskutpaĝo (ne tiom grandkvante kiom en la angla vikio kompreneble, nur tiom kiom vere sencas). Sed mi supozas ke la simplega solvo de la ŝablona diskuto pri {{Informkesto futbalisto‏‎}} jam solvas la teknikan problemon, sen ke necesus operacii la pacienton Ŝablono:Tnavbar kaj sen laborigi "phabricator" aŭ aliajn aŭtomatajn redaktilojn. ThomasPusch (diskuto) 14:50, 15 sep. 2023‎ (UTC)[Respondi]

Statistiko de vizitantoj po monate - 2023 09 20

[redakti fonton]

Kolegoj, sur ĉefpaĝo estas prezentita la kvanto de ciumonataj vizitantoj de nia vikio: ±140 000 unikaj vizitantoj monate (2022).
Ĉu iu scias la fonton de la statistiko? La ilo [1] montras multe pli da vizitoj. VladimirPF (diskuto) 07:49, 20 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Elstaraj kaj legindaj: kia diferenco?

[redakti fonton]

Kolegoj, mi atente tralegis la kondiĉojn de "Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj" kaj "Vikipedio:Kriterioj por legindaj artikoloj" kaj ne komprenas en kio estas diferenco inter la artikoloj.

Komparo de kriterioj
La legindaj La elstara
Amplekso: Ĝi prezentu la esencajn elementojn de la temo, kaj menciu kelkajn gravajn detalojn. Ĝi estu ampleksa: Ĝi traktu la temon komplete, sen ellaso de esencaj elementoj aŭ gravaj detaloj.
Faktoj: La informoj prezentitaj estu kontroleblaj en seriozaj fontoj kaj reprezentu la publikigitan scion. Ĝi estu fakta: La informoj prezentitaj estu kontroleblaj en seriozaj fontoj kaj reprezentu la publikigitan scion. Por ĉiuj asertoj, kaj dubeblaj asertoj, estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton.
Lingvo : Ĝi ne enhavu gramatikajn erarojn. Ĝi estu bone skribita: Ĝi ne enhavu gramatikajn erarojn, kaj ĝi uzu esprimmanierojn kutimajn en Esperanto. La lingva stilo estu ekzemplodona.
Neuŭtraleco Ĝi estu neŭtrala. Ĝi estu neŭtrala.
Bildoj: Se estas temo por kiu tre taŭgas bildoj, ĝi enhavu almenaŭ unu bildon. Ĝi enhavu almenaŭ unu bildon, kaj se la temo permesas pli da bildoj, ĝi certe havu pli.
Vikiigo: Estu ligiloj en la teksto. La teksto estu dividita en taŭge longajn alineojn; la artikolo havu sekciojn kaj subsekciojn. Ĝi estu vikiigita: Estu ligiloj en la teksto. La teksto estu dividita en taŭge longajn alineojn; la artikolo havu sekciojn kaj subsekciojn. Fine de la artikolo, estu ligiloj al parencaj temoj kaj al taŭgaj ekster-vikipediaj paĝoj (se tiaj ekzistas); la artikolo estu kategoriigita.
Enkonduko: La artikolo komenciĝu per enkonduka alineo, en kiu estu la titolo en grasa skribo, kaj ties klarigo. Ĝi havu enkondukon: La artikolo komenciĝu per enkonduka alineo, en kiu estu la titolo en grasa skribo, kaj ties klarigo.

VladimirPF (diskuto) 13:04, 20 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Normale "Elstara" estas pli alta ŝtupo de kvalito ol nur "Leginda". Dominik (diskuto) 07:21, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Certe estas diversaj ŝtupoj: en la ruslingva vikio mi mi aŭtoras multajn artikolojn, recevintajn diverskvalitajn statusojn. Tamen mi ne vidas la diferencon inter niaj kriterioj de diversaj statusoj. VladimirPF (diskuto) 06:03, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
En ru-vikio estas jenaj ŝtupoj:
Dimensio Ĉefaj trajtoj
[2] >20 000 kaj <100 000 tipografiaj simboloj la plej riĉa artikolo, maksimume uzata fontojn por prezenti la temon. Plej ofte tio estas artikoloj pri la plej famaj kaj priesploritaj historiaj personoj, historia eventoj, plej gravaj teknikaĵoj k.t.p. En tiaj artikoloj listo de fontoj ampleksas kvazaŭ sufiĉe riĉa vikia artikolo.
[3] >8 000 kaj <50 000 tipografiaj simboloj mezgranda artikolo, kies temo estas maksimume prezentita sen vastaj ĉetemaj delogoj estas artikolo, kia bone rakontas pri la temo, kaj estas taŭga por plej multo da gravai okazintaĵoj ĉirkaŭ ni aŭ en historio
[4] >2500 kaj <12 000 tipografiaj simboloj malgranda artikolo, kies temo ne permesas pligrandigi ĝin pro manko de fontoj

Mi opinias, ke ni devas instali limon inter la "Elstaraj" kaj la "Legindaj". Kaj aparte mi opinias, ke nepre bezonatas en la artikoloj uzi referencojn kaj piednotojn por ĉiu grava fakto aŭ por ĉiu alineo. --VladimirPF (diskuto) 14:10, 22 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi esploris la problemon en aliaj vikioj (en-, ru-, fr-, es-) kaj trovis, ke ru-vikio estas sola uazanta mezuremajn kriteriojn por disigi tipojn de statusaj artikoloj (tie estas 4 tipoj). VladimirPF (diskuto) 06:36, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉi-rilate estas interese vidi kiel la Eŭsklingva Vikipedio provas aŭtomate taksi artikolojn per eu:Laguntza:ORES. Dominik (diskuto) 14:45, 28 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
ORES estas trovebla en MediaWiki: ORES.--Dominik (diskuto) 08:04, 30 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Diverseco en prezento de datoj - 2023 09 27

[redakti fonton]

Mi trovis, ke en diversaj ŝablonoj estas diversaj postuloj pri prezento de datoj. Ekz.:

Laŭ mi la diverseco estas loko por verŝajnaj konfliktoj--VladimirPF (diskuto) 05:53, 27 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne forgesu la ŝablonon {{Mortodato}}! Dominik (diskuto) 14:50, 28 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
kaj diversajn tre parencajn ŝablonojn, {{aĝo}}, {{naskiĝdato kaj aĝo}} kaj {{aĝo en jaroj kaj tagoj}}, kiuj baze agas same kiel {{naskiĝdato}}. ThomasPusch (diskuto) 10:56, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Laŭ mi la baza ideo ne estas "postuli uzi samtempe du variantojn", sed ekzemple {{Informkesto homo}} toleras enigojn en pluraj malsamaj variaĵoj, ekz. 1-a de januaro 1900 kaj 1886-07-31 kaj baze enprenas datojn el vikidatumoj tiel ke necesas tute nenion tajpi ĉi tie, kaj ankaŭ {{dato}} akceptas enigojn en pluraj malsamaj variaĵoj, krom {{dato|15|9|2001}} kaj {{dato|2001-09-15}} ankaŭ {{dato|15|septembro|2001}} kaj {{dato|15|sep|2001}}. Tio preteco kompreni plurajn manierojn kaj montri la rezultojn unuece estas neniu problemo, male. Ĉu? Nur {{Informkesto politikisto}}, kiu ankaŭ baze enprenas datojn de naskiĝo kaj morto el vikidatumoj tiel ke necesas tute nenion tajpi ĉi tie, sed necesas noti unuopajn datojn ĉe oficoj, laŭ mi havas arkaikan rekomendon en la dokumentado petante pri formo t.m.jjjj, do 20.9.2023. Mi ne vidis ke iu sekvus tiun rekomendon, sed ĉie vidis tute longe vortumitajn datojn kun multaj internaj ligiloj, kiel 14-a de marto 1950 - 24-a de julio 1956. Sed tiam pli bone adapti la rekomendon, ĉar estus stulte meti rekomendon kaj fidi ke ĉiukaze neniu atentos ĝin... ThomasPusch (diskuto) 11:19, 9 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Lingvejo

[redakti fonton]

Teknikejo

[redakti fonton]

Administrejo

[redakti fonton]