Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2015/Aprilo
Nabilla Benattia
[redakti fonton]- Artikolo
- Nabilla Benattia (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Ĉu tiu lingve fuŝa artikoleto sen iu ajn fontindiko estas eble eĉ hoakso?
- Uzanto
- Tlustulimu (diskuto) 13:37, 27 Mar. 2015 (UTC)
- Rezulto
Ne forigita
- la artikolo bezonis iomon da poluro (ekz. forigon de frazoj pri ŝiaj inteligenteco kaj mamoj), sed montriĝis, ke ne temas pri hoakso aŭ io simila --KuboF (diskuto) 13:13, 12 Apr. 2015 (UTC)
Komento: ne temas pri hoakso sed pri persono de la t.n. "televida realeco" en Francio. Ju pli stulta, des pli interesa laŭ iuj spektantoj. --Dominik (diskuto) 13:55, 27 Mar. 2015 (UTC)
Kontraŭ: . Tiu artikolo (ties temo) ne plaĉas al mi, kaj ankaŭ mia unua reago esti averto kontraŭ hoakso. Post vidi la fontojn en alilingvaj versioj mi komprenas ke devas esti loko por ĉio ĉi tie. Mi solvis kelkajn mankojn por ke ĝi povu resti.--kani (diskuto) 19:54, 27 Mar. 2015 (UTC)
Kontraŭ: Certe ne temas pri "hoakso". --pino (diskuto) 19:58, 29 Mar. 2015 (UTC)
- Artikolo
- Neringa Gaus (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- ĉar mankas enhavo: edzino de Jevgenij Gaus, ne sufiĉas por artikolo.
- Uzanto
- --kani (diskuto) 23:31, 28 Mar. 2015 (UTC)
- Rezulto
Ne forigita
- pligrandigita al akceptebla ĝermo --KuboF (diskuto) 13:47, 3 Apr. 2015 (UTC)
Komento: Mi komunikis al la aŭtoro de Jevgenij Gaus mian proponon por forigo kaj eble li povos ĉu solvi la mankon ĉu helpi nin decidi.--kani (diskuto) 23:31, 28 Mar. 2015 (UTC)
- Nun la artikolo estas nesufiĉa ĝermeto kaj pro tio forigenda. Sed Neringa per si mem estas menciinda, kiel unu el ĉefprogramistoj de Lernu! kaj dungito pri ĝi. Mi provos iom plilongigi la artikolon. --KuboF (diskuto) 15:41, 29 Mar. 2015 (UTC)
- Jam pligrandigita al ĝermo kaj donita referenco de Ĉina Radio Internacia, kiu espereble klarigas ŝian menciindecon. --KuboF (diskuto) 16:00, 29 Mar. 2015 (UTC)
Kontraŭ: Pro la aldonoj de KuboF kaj kelketaj miaj propraj, ĝi nun jam estas konservinda. Mi nur ne certas, ĉu ĈRI ĝuste "kaptis", ke Neringa estas programisto – laŭ mia scio ŝi prefere estu "kreanto" de lernu! kaj "komputikisto", ĉar programisto estas precipe ŝia edzo. Cetere, malpli nova ŝia foto troviĝas ankaŭ en File:E@I seminario Brno 2006 partoprenintoj.jpg. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 01:02, 30 Mar. 2015 (UTC)
Kontraŭ: Pro la aldonoj faritaj, ĝi nun jam estas konservinda. Mi retiras mian forig-proponon.--kani (diskuto) 09:27, 30 Mar. 2015 (UTC)
Ŝablonoj kaj kategorioj por legindaj kaj elstaraj artikoloj en aliaj lingvoj
[redakti fonton]- Artikoloj
- Ŝablono:LigoLeginda (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:LigoElstara (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Legindaj artikoloj laŭ lingvo (historio · ĉi tien · forigu)
Kategorio:Elstaraj artikoloj laŭ lingvo (historio · ĉi tien · forigu) - Kialo
- baza funkcio de la ŝablonoj estas montri steleton en listo de intervikioj ĉe artikoloj, kiuj estas legindaj / elstaraj en alilingvaj Vikipedioj. tiu ĉi funkcio tamen nun estas provizata pere de Vikidatumoj (vidu detalojn, la anoncon de la ŝanĝo kaj eventuale ankaŭ la ŝanĝon de la sistemo).
Nura problemo estas, ke la ŝablonoj ankaŭ provizas kategoriigon de niaj artikoloj laŭ tio, ĉu ili estas legindaj / elstaraj artikoloj en aliaj Vikipedioj (mi listigis supre). tiu ĉi kategoriigo povus eventuale helpi dum tradukado, sed la sama informo estas provizata jam per steleto en la listo de intervikioj
kelkaj aliaj Vikipedioj ankaŭ forigis la ŝablonojn - Uzanto
- KuboF (diskuto) 18:33, 3 Apr. 2015 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- per mia roboto KuBOT mi forigis ĉiujn uzojn de artikoloj kaj portaloj kaj poste forigis kategoriojn pri alilingvaj legindaj / elstaraj artikoloj; mi ankaŭ provis ĝisdatigi plurajn rilatajn helpajn paĝojn (ekz. Vikipedio:Premioj, Vikipedio:Vikidatumoj, Helpo:Flanka strio), tamen, se mi ion forgesis, ne hezitu kaj korektu ĝin --KuboF (diskuto) 21:48, 12 Apr. 2015 (UTC)
- Bone, ĉar neniu kontraŭis, mi vespere aŭ vendrede forigos uzojn de la ŝablono for de artikoloj per mia roboto kaj poste forigos ankaŭ la ŝablonojn kaj la kategoriojn. --KuboF (diskuto) 11:36, 11 Apr. 2015 (UTC)
Projekto:Bibliotekoj/Enkonduko
[redakti fonton]- Artikolo
- Projekto:Bibliotekoj/Enkonduko (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- arkaika enhavo (originale: outdated / veraltet); Kolja21 proponis tujan forigon, sed ne donis taŭgan kialon; mi tial ŝanĝas la proponon al diskutinda forigo.
- Uzanto
- Umbert' (diskuto) 09:33, 5 Apr. 2015 (UTC) (transprenita por Kolja21)
- Rezulto
Forigita
- estis persona historio, ne tre taŭga por priskribi vikiprojekton --KuboF (diskuto) 12:19, 12 Apr. 2015 (UTC)
Por: Eksdata (kvar jaroj). --Kolja21 (diskuto) 15:05, 5 Apr. 2015 (UTC)
Por: Ĉu eble eĉ Projekto:Bibliotekoj estas superflua? --Tlustulimu (diskuto) 20:31, 6 Apr. 2015 (UTC)
Por: Ne uzata (laŭ mi) kaj arkaika. Ĉiuĵaŭde Diskuto 21:17, 6 Apr. 2015 (UTC)
- Artikolo
- Vălenii Lăpuşuşui (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- En 2006 estis kreitaj du identaj aŭ preskaŭ identaj artikoloj Vălenii Lăpuşuşui kaj Vălenii Lăpuşului (pri vilaĝo). La dua nomo estas ĝusta (post ĝustigo de la diakrita litero "ş" al "ș"), kiel montras la aliaj vikipedioj kaj ankaŭ la prononca indiko en la artikoloj mem. Mi proponas forigi la artikolon Vălenii Lăpuşuşui kaj la pludirektilon Valenii Lapususui. Kvankam evidente temas pri eraro, la kondiĉoj por tuja forigo ne ŝajnas esti plenumitaj.
- Uzanto
- Aisano (diskuto) 20:00, 6 Apr. 2015 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- mi ĝin tamen konsideras tuj-forigebla ĉar ĝi estas duobla paĝo kun jam menciita Vălenii Lăpușului; dume mi lasis la alidirektilon Vălenii Lăpuşului ĉar malgraŭ Vikipedio:R3 mi ĝin konsideras inda pro vida simileco al la ĝusta nomo (diskutu se vi malkonsentas) --KuboF (diskuto) 11:34, 11 Apr. 2015 (UTC)
- Mi tute konsentas kun KuboF, ke pro la simila aspekto de "ş" kaj "ș" la alidirektilo Vălenii Lăpuşului kaj ankaŭ la "telegramstila" alidirektilo Valenii Lapusului komplete sen diakritaj signoj estas helpo, kaj restu. Tamen mi ankaŭ forigas la eraran Valenii Lapususui, pri kies forigo ankaŭ petis Aisano, sed tiu dua peto dumtempe forgesiĝis. ThomasPusch (diskuto) 10:41, 28 Maj. 2015 (UTC)
- Artikolo
- Vikipedio:Tradukado/San Cristóbal (Táchira) (historio · ĉi tien · forigu)
- Kialo
- Mi trovis Vikipedio:Tradukado/San Cristóbal (Táchira). Tio estas malnova, krome la aŭtoro ne aperas. Necesas polurado kaj preskaŭ pretas artikolo. Kiu faris ĝin, kial oni ne pluredaktis ĝin? Krome San Cristóbal troviĝas en multaj landoj, tamen en Venez. nur ĉi tie, tial sufiĉas San Cristóbal (Venezuelo).--Crosstor (diskuto) 11:44, 16 Apr. 2015 (UTC)
Tiu ĉi teksto fare de mi aperis en Teknikejo, sed neniu respondis, supozeble neniu respondos, ĉar poste jam aperis pli nova alia teksto. Do, mi sugestos la nuligon, se iu havas alian opinion, tiu kreu normalan artikolon el la tradukaĵo, ĉar tiel la traduko estas sensenca.--Crosstor (diskuto) 14:13, 18 Apr. 2015 (UTC)
- Uzanto
- Crosstor (diskuto) 14:13, 18 Apr. 2015 (UTC)
- Rezulto
Forigita
- ekde 2007 ne polurita maŝina traduko kaj jam ekzistas San Cristóbal (Venezuelo) --KuboF (diskuto) 12:29, 19 Apr. 2015 (UTC)