Saltu al enhavo

Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2024/Junio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Noto: La diskuteroj ĉi tie estas ordigataj laŭ la dato kiam finiĝis la diskuto, ne laŭ tio kiam ĝi komenciĝis.


Ahtiala kaj dubinde ankaŭ Kaisa Juuso 6 4

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Ahtiala (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
kaj Kaisa Juuso : temas pri ĵus faritaj ĝermetoj de multfoja forbarito, en kiu mankas preskaŭ ĉio: intervikoj, informkesto (la unuajn 2 mankojn en teksto de kvartalo Ahtiala riparis administranto), eksteraj ligiloj, bildo(j), informo de kie kopiiĝis la malmultaj informoj... kaj estas orfaj tekstoj. La unu-linia teksto Ahtiala estas multe sub nivelo de artikola ĝermo, teksto Kaisa Juuso pli informas, sed restas la ceteraj mankoj. Referencojn ĝermo ne nepre bezonas, kvankam ili bonvenus, kaj la informoj tiom malmultas, ke eĉ ŝtopite al unu frazo en la urba artikolo la informa valoro estus magra. Tial: nur konservindaj se iu aldonos mankajn erojn kaj ampleksigos la tekstojn.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 11:38, 4 jun. 2024 (UTC) Por Por: [Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Kani 14:18, 4 jun. 2024 (UTC) Por Por: [Respondi]

Por Por: Mi ĵus vidis ke Kani jam post diskuttempo de apenaŭ 3 horoj forigis ambaŭ paĝojn. Do li evidente same forte estis por forigo. Mi ankoraŭ sukcesis rigardeti ilin, sed nur nun havas tempon skribi mian opinion. Mi konfirmas ke la "tekstoj" estis mizeraj, tiun pri la ministrino eblus kun granda fortostreĉo de aliaj homoj plivastigi al vera artikolo, tiu pri la kvartalo estis enhave nur sableroj, tute malgravaj, banalaj kaj multe tro malmultaj informeroj. Tial mi ankoraŭ voĉdonas por forigo, kvankam jam estas tro malfrue tion fari, sed mi subtenas la forigon. @Kani: vi ankoraŭ fermas la diskuteron ĉi tie, ĉu? Aidas (diskuto) 14:02, 4 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ŝajne Kaisa Juuso estas jena finna dekstrefaŝisma politikisto kaj la kreinto probable "LTA Pakkoruotsi". Taylor 49 (diskuto) 17:38, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Jes, klare, la ligo de Kaisa Juuso al vikidatumero d:Q28789847 ja estis evidenta kiam la teksto ankoraŭ estis, nun ne plu. Kaj la supozon pri la probabla kreinto mi dividas - la tre mankaj mikroĝermetoj tre similis al antaŭaj simile mankaj tekstoprovoj. Tamen, ankaŭ ekstreme dekstra ministr/in/oj povas havi esperantlingvan vikipedian tekston, se la teksto estas sufiĉe bonkvalita... ThomasPusch (diskuto) 13:22, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 6 junio 2024 16:57
Artikolo
Dick Schoof (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Anonimulo (neregistrita) metis artikolon kiel ununura kontribuo; ĝi estas nekorektita aŭtomata longa tradukaĵo, kiu postulas reverkadon de ĉiu frazo kun ĝangalo de referencoj, same reverkenda. Tion eble iu povos fari, sed plue oni laboros por nekontakteblaj sklavistoj.
Uzanto
--kani (diskuto) 16:35, 30 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
tempolimo pasis, tri kontraŭoj kaj nul poraj voĉoj post plibonigo de la artikolo --Tlustulimu (diskuto) 08:01, 5 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Eblas forigi la tutan artikolon. Alia ebleco estas konservi ĝermon de tri frazoj, poluri ilin al akceptebla nivelo, kaj forĵeti la reston. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:44, 30 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Prave, ambaŭ ebloj indus. Al mi indiferentas, Aliuloj esprimiĝu por havi pli kolektivan decidon. kani (diskuto) 17:06, 30 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ni ne bezonas ne poste prizorgitajn aŭtomate tradukitajn "artikolojn", kiuj enhavas sufiĉe da difektaj referencoj kaj aĉan lingvaĵon. - Do, prefere ni forĵetu la tuton kaj rekomencu je nulo, eble surbaze de alilingva artikolo. Sed prefere tion faru lertulo el nia Vikpedio, ne duobla komencanto. Tlustulimu (diskuto) 17:54, 30 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
La aŭtoro nek revenis nek reagis al la klopoditaj kontaktoj. Li nur lasis sian "perlon" kaj forgesis. Tial mi dekomence uzis la unuan eblon sugestitan de Moldur, neforgesinte pri ebla forigo, se aliuloj konsentas.--kani (diskuto) 17:38, 3 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Eblas vidi ke mi estis tiu kiu klopodis kontakti la "kulpinton", sen reago. En la nuna formo la aŭtomata "teksto" neakcepteblas. ThomasPusch (diskuto) 11:51, 4 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
En la paĝa diskutpaĝo videblas ke mi jam antaŭ 5 tagoj draste vortumis mian kritikon pri la malmaturega "teksto". Do se la evidente lingve kaj vikipedie malsperta novulo ekde 6 tagoj ne reagis al la tre paciencas kaj bonvolemaj petoj kaj konsiloj de Thomas, ne probablas ke dum la 6 tagoj la anonimulo subite mem savos la tekston. Kani energie forĵetis ĉiujn rubajn referencojn kaj la tutan misan tekston ligitan al ili - tio estas drasta, sed efika vojo. Kaj post kiam nur restis tri magraj frazoj, kaj tiuj tri estas en bonorda Esperanto, la forte reduktita teksto bonas kiel artikola ĝermo. Tial mi estas Kontraŭ Kontraŭ: la forigo de tiu reduktita ĝermo. Restas la ŝanco ke iu alia ankoraŭ kompatos la temon (@Robin van der Vliet: kio pri vi?) kaj povos ankoraŭ saĝe vastigi ĝin... Aidas (diskuto) 14:21, 4 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Fakte, mi tute ne detale re-rigardis la de Kani draste eltranĉitan eks-tekston. Ĝustas ke tiu artikola ĝermo povas resti. Do mi ŝanĝas mian voĉdonon de por la Kontraŭ Kontraŭ: forigo de la tri frazoj. Domaĝe por la multaj detale, sed fuŝege enpakitaj referencoj. Sed tiu ĉi malgranda ĝermo tamen estas senriproĉa. @Tlustulimu: Vi hieraŭ voĉdonis 2 horojn antaŭ ol Kani distranĉis la pacienton kaj forĵetis ĉion malbonan. Eble vi ankaŭ volas rekonsideri vian juĝon post tiu ago... ThomasPusch (diskuto) 14:28, 4 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Nu bone, mi retiras mian poron. Se nun estas lingve taŭga teksto, la artikolo restu. --Tlustulimu (diskuto) 08:01, 5 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto Irlanda graflando 6 16

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 13 junio 2024 20:51
Artikolo
Ŝablono:Informkesto Irlanda graflando (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ne plu uzata ŝablono.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 20:47, 6 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar estas poro, mankas uzateco kaj kontraŭoj kaj la limdato pasis, mi ĵus forigis la ŝablonon, ĝiajn diskutopaĝon kaj dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 16:48, 16 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝi antaŭ kelkaj minutoj estis uzata nur en du artikoloj. Pro la malofteco mi ŝanĝis al pli taŭga informkesto. --Tlustulimu (diskuto) 20:47, 6 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de neuzata sxablono. Taylor 49 (diskuto) 17:38, 7 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Pro mia akcidento mi tiam ne povis kunvoĉdoni, sed plene subtenas la forigon. ThomasPusch (diskuto) 13:23, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Portalo Fotografio 6 16

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-06-23
Artikolo
Ŝablono:Portalo Fotografio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ligas al neekzistanta portalo
Uzanto
Taylor 49 (diskuto) 13:28, 16 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar sufiĉe malverŝajnas, ke iu subite kreus la rilatan portalon, mi ne atendis semajnon kaj jam forigis la superfluan, ne tre utilan ŝablonon. --Tlustulimu (diskuto) 16:45, 16 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi ankaŭ forprenis alvokojn de la jam forigita ŝablono. Taylor 49 (diskuto) 16:57, 21 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Forte por Forte por: postokaze: klaras ke estas tre multaj similaj mensogaj ŝablonoj, faritajn de iu maniulo, kiujn forigi kostas energion sed same necesas - "reklama" ŝablono por komplete neekzistanta portalo tute ne havas sencon! ThomasPusch (diskuto) 13:46, 11 sep. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 24 junio 2024 11:52
Artikolo
Dastgerd (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Anonimulo metis tion kiel nura kaj iom konfuza kontribuo. Mi aldonis tabelon kaj konstatis, ke la informo en la redakto ne kongruas kun tiu de aliaj lingvoj. Eble la problemo estas konfuzoj inter Dastgerd, Dastgard kaj Dastgird.
Uzanto
--kani (diskuto) 11:31, 17 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
oni korektis la eraron -- kani (diskuto) 22:09, 17 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi anstataŭigis tutan enhavon de tiu ĉi artikolo per rapidtraduko el la angla vikipedio. Ŝajne ĝi efektive temis pri malĝusta loko, sed nun ĉio devas esti en ordo.--Goren (diskuto) 14:20, 17 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Laŭ mi, ĉio en ordo, la artikolo povas resti.--kani (diskuto) 22:09, 17 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
@Goren: Koran dankon, Goren, pro la savo de la teksto. Ĉu vi povus en tiaj kazoj ankoraŭ investi sekundon por meti e-lingvan priskribon en vikidatumojn? Mi nun metis tien la priskribon "urbo en la provinco Isfahano de Irano", sed bonas ke se oni tuj faras tion, kreinte novan artikolon. Kaj mi pensas ke la angla referenco, en kiu estas nenio angla sed la referenco estas persa, pli bone estu en Esperanto - mi tion ankoraŭ ĵus tradukos al Esperanto... ThomasPusch (diskuto) 10:52, 27 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon, mi provos sekvajn fojojn fari tion. Mi estas malnova ulo kaj ankoraŭ ne scipovas umi kun vikidatumoj. Mi lernos, mi promesos. Goren (diskuto) 21:46, 27 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Sergey Sudarenko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Anonimulo, metis tiun fuŝan artikolon. Same faris antaŭ unu jaro trudante artikolon, kiu postulis la laboron de diversaj vikipediistoj, kiuj devis taski por ripari la fuŝan artikolon. Nun li metis eĉ artikolon kiu ekzistas nur en tri malgrandaj vikioj, en kiuj li mem ĵus metis la artikolon. Fakte la anonimulo estas Votre Provocateur, tio estas Nia Provokisto. La nura referenco estas falsa kaj kondukas al iu loko anoncita kiel virushava. Ĉu ne indas forbari lin por ĉiame?
Uzanto
--kani (diskuto) 10:48, 22 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
--kani (diskuto) 12:07, 24 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ni ne bezonas tiajn "artikolojn" nek tiajn uzantojn. Tlustulimu (diskuto) 19:07, 23 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Kaj forbarita kiel danĝerulo.--kani (diskuto) 12:07, 24 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Artem Khlebnikov, ankaŭ tekstetoj Ruslan Nematov kaj Vladislav Cherevati 6 29

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 3 julio 2024 19:39
Artikolo
Artem Khlebnikov (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen plia artikolo de novulo sen fontoj, referencoj, intervikioj kaj kun duba menciindeco.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 19:04, 26 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita

Komento Komento: Ial aperas du nomoj en la artikolo. Se mi serĉas ilin per Guglo, la rezultoj ial ne tre similas unu al alia. Ĉu eble la kreinto eble emis testi, ĉu eblas skribi ajnan aferon en Vikipedio? --Tlustulimu (diskuto) 19:04, 26 jun. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ĵus legis en la rusa diskutopaĝo de la novulo, ke lia artikolo "Райли Бина" estis forigita. Tiu nomo aperis latinlitere en nia artikolo. Strangas, ke en ambaŭ Vikipedioj estas uzataj malsamaj titoloj. Tlustulimu (diskuto) 19:44, 26 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi emas doni ŝancon ankaŭ al novaj muzikistoj en vikipedio, sed aparte pri asertoj kiaj "Riley prezentas ĉie en la mondo. Li sukcesis renkonti multajn eksterlandajn famulojn. En 2023, la kantisto organizis unu el la plej grandaj turneoj en la muzika industrio" mi ŝatus vidi konvinkajn referencojn, ĉar sen la frazoj aspektas malplena fanfaronaĵo. Kaj kompreneble tekstoj devas esti en gramatike ĝusta lingvaĵo... Sume mi ne miras ke la koncerna rusa artikolo "Райли Бина" estis forigita. ThomasPusch (diskuto) 09:31, 27 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Forigo. La bildo estas dubinda. La aktiveco de la kreinto tra pluraj vikioj estas nur malbona. Taylor 49 (diskuto) 11:01, 27 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Forigo. --kani (diskuto) 18:31, 29 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiu metis ankaŭ rilatan artikolon Ruslan Nematov. Mi opinias, ke oni ne devas atendi tiom da tempo por nedubindaj fuŝaĵoj.--kani (diskuto) 18:31, 29 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiu metis ankaŭ similan artikolon Vladislav Cherevati. Mi opinias, ke oni ne devas atendi tiom da tempo por nedubindaj fuŝaĵoj. Krome endas forbari la anonimulon por eviti tiun lavangon.--kani (diskuto) 09:44, 30 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento:
Ĉu sama ulo kontrolas la tri kontojn? Administrantoj bv agu. Taylor 49 (diskuto) 14:25, 30 jun. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Forigita. Mi ne scias kiel forbari neregistriton.--kani (diskuto) 15:57, 1 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Sed Mihail.rrr kaj Arina.raff estas forbaritaj. --kani (diskuto) 15:58, 1 jul. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bone. La menciita IP-adresaro nuntempe ne estas forbarinda. Forbaro de IP-adresaro estas tre drasta rimedo kiun oni kosideru nur post larĝskala longdaŭra fiuzo per multaj IP-adresoj. Taylor 49 (diskuto) 20:23, 2 jul. 2024 (UTC)[Respondi]