Saltu al enhavo

Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2024/Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Noto: La diskuteroj ĉi tie estas ordigataj laŭ la dato kiam finiĝis la diskuto, ne laŭ tio kiam ĝi komenciĝis.


Ŝablono:Informkesto Bretonaj diocezoj 5 3

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 16 aprilo 2024 18:05
Artikolo
Ŝablono:Informkesto Bretonaj diocezoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ne plu uzata ŝablono, kiu intertempe eĉ sufiĉe malnoviĝis.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:01, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Estis poro, mankis kontraŭoj, kreinto ne reagis dum 2 semajnoj, do mi finfine forigis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 07:42, 3 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de neuzata ŝablono kaj gxia dokumentajxo Ŝablono:Informkesto Bretonaj diocezoj/dokumentado. Eble proponinto indiku la novan sxablonon aux sintakson. Taylor 49 (diskuto) 19:33, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: kiel anstataŭanto taŭgas kelkaj ŝablonoj, kiel ekz. {{informkesto administra unuo}}, {{informkesto administra unuo2}} aŭ eble eĉ {{informkesto geografiaĵo}}. La dua kaj tria ja subtenas mapojn, se oni bezonas ilin. Bone dokumentitaj ja estas ĉiuj tri. Tlustulimu (diskuto) 20:20, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi iomete malfrue informis la kreinton. Se li dum la sekvontaj tagoj ne reagos, ni forigu la ŝablonon. Tlustulimu (diskuto) 16:40, 19 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kvankam mi malfruas, tamen mi estintus por por forigo. Aidas (diskuto) 09:17, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Oktobro malnova 5 3

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 28 aprilo 2024 8:57
Artikolo
Ŝablono:Oktobro malnova (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ne uzata ŝablono, kodita foje laŭ tre malnova maniero.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 08:10, 21 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Estis poro, mankis kontraŭo, kreinto ne kontakteblas, do mi ĵus forigis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 07:45, 3 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝia kodo kaŭzis erarmesaĝon en la ilo pri Lint-eraroj. Mi ne emas korekti ĝin, ĉar ĝi ja tute ne estas uzata, nek havas dokumentadon. --Tlustulimu (diskuto) 08:10, 21 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Taylor 49 (diskuto) 16:24, 29 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Koordinatoj-angla-E, -S, -U kaj -N 5 7

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je sabato 4 majo 2024 19:49
Artikoloj
Ŝablono:Koordinatoj-angla-E (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Koordinatoj-angla-S (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Koordinatoj-angla-U (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Koordinatoj-angla-N (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen kvar ne uzataj ŝablonoj sen dokumentado kaj sen intervikioj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 19:34, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar estas poro, mankas kontraŭoj, dokumentadoj kaj uzado, mi ĵus forigis la kvar superfluajn ŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 05:46, 7 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu eble ekzistas kvara ŝablono por nordo? --Tlustulimu (diskuto) 19:34, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi jam trovis la kvaran ŝablonon, kiu ial ne enestas en la zorgiga kategorio por mankantaj dokumentadoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:36, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo de 4 neutilaj ŝablonoj. Taylor 49 (diskuto) 16:05, 29 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Inundoj en Omano (2024) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝega artikolo fare de anonimulo, kiel ununura kontribuo
Uzanto
--kani (diskuto) 14:37, 22 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Taylor 49 (diskuto) 13:35, 9 maj. 2024
Komento Komento: Mi ĵus iomete redaktis la unuan frazon. Eble la artikolo eĉ estus savebla post pliaj korektoj. Tlustulimu (diskuto) 14:43, 22 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus serĉis alilingvan artikolon por povi meti intervikiojn. Sed mi ne sukcesis. Tamen ja eble estus bone ŝanĝi la titolon de la artikolo kaj poste ligi ĝin al la grupo de artikoloj ligataj per Q125504601, kiel ekz. es:Inundaciones del golfo Pérsico de 2024. Krome iu el la ligotaj artikoloj ja povus esti uzata kiel bazo por reverkado. Ĉu bone? - Unuopa artikolo pri okazaĵo en unusola lando ŝajnas al mi ne tre utila, se la okazaĵo trafis pli ol unu landon. --Tlustulimu (diskuto) 12:04, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: alinomigo al Inundoj ĉe Persa Golfo en 2024. Kontraŭ Kontraŭ: forigo. Taylor 49 (diskuto) 16:15, 29 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Ne forigita, sed alinomigita kaj konektita al WikiData. Taylor 49 (diskuto) 13:35, 9 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

DAU'IA 5 12

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 8 majo 2024 18:40
Artikolo
DAU'IA (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Iu uzanto el ekster nia Vikipedio proponis forigon.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:39, 1 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
kun kvar poraj voĉoj, neniu kontraŭa aŭ duba. ThomasPusch (diskuto) 10:03, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kiel ni traktu tian kazon? --Tlustulimu (diskuto) 18:39, 1 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo: SPAMAĴO. Special:CentralAuth/EdouardMont title=Q124955860&action=history. Bedaŭrinde tio estas tre tipa kaj ofta kazo. Spamisto aŭ LTA-ulo kreas artikolon en multaj vikioj, kaj oni komencas forigi kaj forbari. Sed en nia vikio, oni prokrastas aŭ rifuzas forigon, estiĝas malamika diskuto, kaj oni akre plendas pri "ekster nia Vikipedio" aŭ "eĉ ne regas la lingvon" aŭ simile. Taylor 49 (diskuto) 18:12, 6 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Ŝajne temas pri laŭdire 20-jara franca studento, kiu asertas ke li en 2023 kreis grupeton kun aliaj studentoj en sia universitato, kaj poste multlingve kreis vikipediajn paĝoĝermojn pri tio. Ke tiu homo aŭ siaj amikoj faris tion multlingve, eĉ ne estas krimo, kvankam tia multlingva kreado ofte indikas pri neserioza temo. Sed por esperantlingva kaj fakte ajnlingva leganto de vikipedio estas nul informo ekscii pri tiu grupeto. Tial en tiu konkreta kazo mi estas Por Por: forigo. ThomasPusch (diskuto) 07:35, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus malfaris la intervenan malaperigon de la teksta enhavo, por ebligi prijuĝi la artikolon laŭ la enhavo. Mi dubas, ke la agado forviŝi la enhavon de certaj "novuloj" estas en ordo. Kion fari? Ĉu ni estonte komplete devos protekti tiajn artikolojn? Tlustulimu (diskuto) 08:57, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
por por forigo de la enhave dubinda paĝeto. Jes eblas ĉiukaze vidi la antaŭan paĝon per la paĝohistorio, sed ĉi tie la agoj de la neesperantistaj kontraŭantoj, kiam la diskuto pri forigo jam estis komencita, estis aparte senskrupulaj kaj malrespektaj. Klaras ke se normala diskuto pri forigo okazas, eblas partopreni la diskuton en VP:FA, se necese per helpo de aŭtomata tradukilo, sed estas vandalismo forviŝi tutan paĝon aŭ memstare ŝanĝi la proceson al "template speedy delete". Sed protekti la paĝon tiel ke nur administrantoj povas redakti ĝin, en normala kazo malebligus ke iu normala esperantista uzanto povus provi savi la tekston. Laŭ mia kompreno ĉi tie nur eblas diferenci inter anonimuloj, ensalutintoj kaj administrantoj, ĉu? Aidas (diskuto) 09:38, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Dankon pro la atentigo: mia atento estis flankigita kaj tial mi fizike forigis la tekston nur hodiaŭ. ThomasPusch (diskuto) 10:55, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Mezlernejo Respublikana Nacia Federacio > Respublikana Nacia Federacio de Mezlernejoj 5 16

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je fine de 2024-04-07
Artikolo
Respublikana Nacia Federacio de Mezlernejoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
terura nivelo, nekorektebla
Uzanto
--kani (diskuto) 00:14, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
vidu sube: post forte longigita atendado, forigita kun tri voĉoj por kompleta forigo de la dubinda paĝo, sen eĉ unu kontraŭa aŭ hezita voĉo ThomasPusch (diskuto) 00:07, 16 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Jam riparita. Taylor 49 (diskuto) 10:46, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La titolo restas fuŝa.--kani (diskuto) 11:21, 31 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nun la teksto estas ĉe bona titolo Respublikana Nacia Federacio de Mezlernejoj, sed ĝi tamen estas nur mizera ĝermeto el nur unu frazo. Mi konsentus teni ĝin se temus pri minimuma artikola ĝermo, sed tiel ĉi ankoraŭ estas tro malmulto por artikolo. Do Por Por: forigo, se ne la teksto post tri tagoj estos minimuma artikola ĝermo. ThomasPusch (diskuto) 21:30, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Kaj ankoraŭ estas mia tekste metita dubego:
... organizaĵo en Usono kun celo mobilizi junajn homojn el mezlernejoj (kaj altaj klasoj de bazlernejoj) ĉu??? "altaj klasoj de bazlernejoj" estas 9- kaj 10-jaruloj... por tia aserto necesas referencoj ! ! ! por elekti Respublikanojn.
Ankaŭ por tiu demando devus esti trovitaj iuj aŭ almenaŭ unu konvinka referenco. -- ThomasPusch (diskuto) 00:03, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Nu, pasis la 7 tagoj, kaj la teksto estas tiom mizere ĝermeta kiom antaŭ semajno, krom ke mi mem aldonis la ĝustan emblemon al la informkesto. Tamen estas nur unu frazo, sen referenco, sen ekstera ligilo (kvankam el la angla vikipedia teksto eblus koni ĝin - https://www.hsreps.org/), sed kun dubinda aserto kaj postulo ke tiu estu konfirmata per referenco. Tio ne sufiĉas por artikola ĝermo. Mi forte malkontentas pri la vikipedia kvalito de la teksto, kaj proponas forigi ĝin, kvankam ni trovis por ĝi gramatike ĝustan titolon kaj emblemon. ThomasPusch (diskuto) 20:50, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo nun, 1 frazeto kun dubinda aserto estas tro malmulto. Se iu en Usono entuziasmas pri la lernejana subtena asocio favore al s-ro Trump, tiam tiu sendube povos kompreni la anglan vikipedian tekston, kiu havas pli ol unu frazon kaj pli ol unu referencon. Aidas (diskuto) 21:09, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Tujforigenda estas alidirektilo Mezlernejo Respublikana Nacia Federacio. Taylor 49 (diskuto) 22:02, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Alidirektilo forigita.--kani (diskuto) 08:51, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 08:51, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

La teksto ankaŭ post atendado de ses semajnoj ne iĝis minimuma artikola ĝermo: daŭre estas nur unu frazo, sen ekstera ligilo, kaj kun forte duba noto pri la asertoj en tiu unu frazo. Ĉar kolektiĝis tri voĉoj por kompleta forigo de la dubinda paĝo, kaj ne troveblis eĉ unu kontraŭa aŭ hezita voĉo, mi nun post plilonigita atendotempo ankoraŭ forigas la malfeliĉan ĝermeton. ThomasPusch (diskuto) 00:07, 16 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Kristina Ŝeremetjeva 5 17

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-04-11 12:00 UTC lundo 8 aprilo 2024 18:13
Artikolo
Kristina Ŝeremetjeva (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Iu proponis forigon de la artikolo pro spamado.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:28, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
fine tamen forigita per 4 poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa. ThomasPusch (diskuto) 22:07, 17 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tamen ĝi nun ekzistas en pliaj tri vikipedioj. Kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 18:28, 1 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. La enmetinto estas globale forbarita pro spamado, gantopupumado kaj ĉirkaŭvelado de antaŭaj forbaroj. Q124733646 Taylor 49 (diskuto) 19:12, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Ni kutime konsideras la temon, ne la krimojn de la unua redaktinto. Mi je unua rigardo juĝas la tekston en tute bona Esperanto, estas referencoj, kaj la teksto ne ŝajnas al mi esti tro fanfarona aŭ memreklama... krom la suba citaĵo, kiun mi konsideras reklamo kaj mi proponas forigi (nur ĝin). Tiaj enmetoj de novaj temoj per fremduloj ofte konsciigas min pri mankoj en nia vikipedio - ekzemple mi ĵus kreis novan tekston pri dietiko, novigis la antaŭe amase neglektitan paĝon pri nutrado (kiu ankoraŭ estas nenio pli ol ĝermo, sed almenaŭ tio) kaj principe bonvenus ankaŭ nova teksto pri "nutroscienco" d:Q17652193. Tial mi estas kontraŭ kontraŭ (vidu sube) forigo nur pro tio ke redaktinto estas "globale forbarita pro spamado, gantopupumado kaj ĉirkaŭvelado de antaŭaj forbaroj". Tamen necesus ankoraŭ pli detale rigardi la "referencojn" - el ili pluraj je unua rigardo aspektetas reklamecaj kaj odoras je tio esti ne sendependaj de la temo. Mi tamen nur pene legas la rusan, ne volus nun profundiĝi en la temon kaj proponas ke mi semajnfine konsiliĝas kun psikologa kolegino, kiu perfekte parolas kaj legas kaj la rusan kaj Esperanton. Se ŝi konvinkas min, ke ĉiuj referencoj estas plena rubaĵo, kaj post forstreko de ĉio dubinda restas malpli ol tri frazoj kaj neniu referenco, tiam mi ŝanĝos mian "kontraŭ" al "por". Sed mi ne samopinias ke bonas forĵeti temon nur pro tio ke la unua redaktinto krimis en aliaj lokoj, eĉ se la unua redaktinto estas murdisto. ThomasPusch (diskuto) 20:54, 4 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mia ruslingva psikologa kolegino nur morgaŭ posttagmeze havos tempon konsiliĝi kun mi kaj tiam rigardi la paĝon. Mi pardonpetas sed petas pri tri kromaj tagoj - kvankam mi probable ĝis la 18 h horo UTC morgaŭ povos noti ĉi tie kion ŝi opiniis pri la temo, sed mi ne volas tuj poste je la 18a horo 13 fermi la diskuton, ĉar tio estus idiota. ThomasPusch (diskuto) 20:39, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Jen 3 tagoj. Taylor 49 (diskuto) 22:02, 7 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi pardonpetas ke mi 5 tagojn ne estis sur tiu ĉi paĝo, kaj pro novaj problemoj preskaŭ forgesis la konsiliĝon pri tiu dubinda artikolo. Sed vere, ĉiuj referencoj estas miksaĵo de ĝenerale konataj, banalaj informoj pri nutrado kaj senĝena varbado. La esperantista, rusparolanta, psikologa konatulino de mi rekomendis forigon de la paĝo, kaj mi aliĝas al tiu juĝo. Do por por forigo. ThomasPusch (diskuto) 08:57, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi dubas pri menciindeco. Tlustulimu (diskuto) 09:05, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi same. --Aidas (diskuto) 09:44, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Listo de senatanoj de Majoto 5 21

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 19 majo 2024 6:45
Artikolo
Listo de senatanoj de Majoto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
kaj multaj pliaj similaj paĝoj, mi trovis 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10, 11, 12, 13, 14, 15, 16, 17, 18, 19, 20. La en 2013 kaj 2014 tre aktiva uzanto kreis centmilojn da ruĝaj ligiloj, multegajn listojn pri internacie nekonataj francaj politikistoj, ni jam decidis forĵeti multajn listojn pri neekzistaj paĝoj de urbestroj kaj iuj deputitoj de diversaj lokaj kaj pli grandaj parlamentoj, sed ankoraŭ restas listoj pri neekzistaj paĝoj de senatanoj kaj prefektoj de Francio kaj certe iuj pliaj grupoj da same neutilaj listoj. Alternativo al forigo estus ŝanĝi ĉiujn ruĝajn nomojn en ĉiuj listoj de ruĝaj ligiloj al simpla teksto, sed tia listo estus tute neinteresa - la francaj nomoj estas samaj en la esperanta kaj franca vikipedioj, se oni vere volas vidi tian liston de lokaj francaj postenuloj, oni povas pli bone rigardi en la franca vikipedio. Ĉiukaze mi mem bezonis 10 jarojn por trovi la suprajn 20 forgesitajn listojn. Se estus multaj biografioj, tiuj listoj eĉ havus sencon, kvankam ili duobligas la funkcion de kategorio - sed aldone ankoraŭ helpas ne havi la biografiojn "orfaj". Sed ĉar ne estas biografiaj paĝoj, eĉ tiu argumento ne validas, kaj tute klaras ke se neniu en la pasintaj dek jaroj interesiĝis pri kreado de maljunaj francoj kiuj antaŭ dek jaroj ankoraŭ havis iun oficialan postenon, garantiite nun ne alvenos tiaj paĝoj, kaj la listoj post pluraj balotoj krome estas plene malakutalaj intertempe.
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 06:30, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
je kvin poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) 20:53, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: PS: Krome ĉiuj el tiuj listoj havas belaspektan fuŝan keston pri pluraj vikipediaj portaloj, kiuj ĉiuj same ne ekzistas sed ne montras tion per ruĝaj literoj, do aspektas despli trompaj kaj forigendaj. Pro tiuj trompaj kestoj de neekzistaj vikipediaj portaloj mi entute venis al la de dek jaroj forgesitaj listoj... ThomasPusch (diskuto) 06:39, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ĉar ekde 2014 neniu kreis rilatajn artikolojn pri la unuopaj listigitaj personoj, ankaŭ la listoj mem superfluas. Krome ja ĉio sufiĉe malaktualas. Krome tre malverŝajnas, ke la kreinta uzanto malaktiva ekde 2015 revenos por mem ion aranĝi. --Tlustulimu (diskuto) 07:04, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Crosstor (diskuto) 07:25, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Aidas (diskuto) 09:47, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Ankoraŭ kvar pliaj listoj de sama problemo 5 21

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 19 majo 2024 13:14
Artikolo
Listo de la deputitaj distriktoj de Loire-Atlantique (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
kaj ankaŭ 1 2, 3, sama problemo kiel supre: multegaj ruĝaj ligiloj, ĉio de plej malfrue 2014, ĉio malaktuala, simple foregesitaj listoj
Uzanto
Por Por: forigo. ThomasPusch (diskuto) 13:08, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
je tri poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) 20:49, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Kompreneble, samaj argumentoj kiel supre. Aidas (diskuto) 13:19, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Listoj kun amaso de ruĝaj ligiloj apenaŭ utilas. Tlustulimu (diskuto) 16:40, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Francaj parlamentaj grupoj 5 21

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 19 majo 2024 13:59
Artikolo
Kategorio:Francaj parlamentaj grupoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Kaj mi simple diskutigas la 17 paĝojn en la supra kategorio. Principe mi bonvenigas paĝojn pri politikaj partioj kaj ankaŭ parlamentaj grupoj. Do oni povus provi nur eltranĉi la listojn kaj lasi la reston. Sed ofte la resto apenaŭ estas unu frazo kaj informkesto kun ruĝa ligilo anstataŭ emblemo. Ĉu indus konservi tiajn ĝermetojn, kiujn krei ankoraŭ estus 17-foje laboro???
Uzanto
ThomasPusch (diskuto) 13:13, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
noto noto kvankam estas ankoraŭ 2 tagoj por diskutado, mi kiel proponinto jam nun retiras mian proponon. ThomasPusch 21:26, 17 maj. 2024 (UTC)
♦ propono retirita, ĉiuj 17 paĝoj reviziitaj kaj sence reduktitaj - per du kontraŭaj voĉoj oficiale fermita. ThomasPusch (diskuto) 20:49, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Malfacile decidi. En la paĝo "dem. kaj resp. maldekstre" restus ekzakte 3 frazoj kaj ligilo, tio ankoraŭ sufiĉus por minimuma artikola ĝermo. Sed kompreneble tio estus tre malmulte. Estus bone se almenaŭ aktualan gvidanton oni povus enpreni per vikidatuma parametro p6, sed ĉe la elektita "D+R maldekstro" tio jam ne funkcias. Mi voĉdonus por eltranĉi la listojn kaj provi konservi la malmultan reston, se aliaj esprimiĝas same indulge, sed ne temperamente defendus la tre malfortajn paĝojn.... Aidas (diskuto) 13:29, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
@Aidas: Fakte mi hodiaŭ teste elprovis vian proponon nur draste redukti la paĝon Demokrata kaj respublikana maldekstro (franca Nacia Asembleo) por vidi ĉu la resta ĝermo aŭ ĝermeto aspektos tute mizera, kaj vere la paĝo post forigo de ĉiu balasto ankoraŭ aspektas tute bone. Mi ne scias kiu povus draste eltranĉi ĉiujn aliajn 16 paĝojn, kaj kiel la aliaj paĝoj aspektos. Sed se supozi, ke la rezulto estos komparebla kun la paĝo "D+R maldekstro", tiam la forta eltranĉo vere estas pli bona solvo ol kompleta forigo. ThomasPusch (diskuto) 23:25, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
PS: Krome mi en partia paĝo, nome Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj (Francio) teste provis simple meti novan emblemon, ripari laŭeble multajn ligilojn kaj la aliajn nomojn ĉiujn transformis al simpla teksto, apenaŭ eltrancante ion. Sed tion fari en pli multaj paĝoj vere estus tro temporaba. Kaj kvankam eble estas bonvene havi pli da informoj pri la parlamenta periodo 2012 ĝis 2017, tamen ĉiukaze jam pasis la parlamenta periodo 2017 ĝis 2022, kaj ni jam estas en la postsekva periodo - kaj la paĝaj informoj finiĝas en 2017 (pri la senato en 2019). Do tia apenaŭ-eltranĉo igas la paĝon esti pli malaktuala post malmultaj jaroj - malbone se ne troveblas plia entuziasmulo, kiu senhezite investos multajn laborhorojn specife en longajn listojn pri la interna politiko de Francio... ThomasPusch (diskuto) 23:39, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi hodiaŭ plu ĥirurgie ĝustigis pliajn de la antaŭe 17 senesperaj paĝoj de la kategorio, kaj intertempe certas ke sufiĉos la energio savi ĉiujn 17 tekstojn, eĉ se mi mem ne povos fine trakti la restajn paĝojn ĝis dimanĉe tagmeze, ĉar ekde post sep horoj mi vojaĝos kvar tagojn sen retaliro. Eble ja iu alia ankaŭ eltranĉos dubindajn teksterojn el iuj pliaj paĝoj. Sed plej laste la 22-an de majo ĉiuj 17 paĝoj estas facile saveblaj. Do mi oficiale retiras mian skeptikan proponon de antaŭ kvin tagoj, nun voĉdonas kontraŭ kontraŭ kompleta forĵeto de tiuj 17 paĝoj pri parlamentaj grupoj kaj por savo de ili. Tamen la pli supraj du blokoj de listaj artikoloj pri franca interna politiko estas daŭre nesaveblaj krom se oni en 2 tagoj farus centojn da detalaj biografioj pri francaj politikistoj, pri kiu neniu esperanta vikipediisto interesiĝis dum dek jaroj, kaj pri partioj, frakcioj ktp. Tio estus nerealisma espero, kaj eĉ se iu poste ekkonas novan hobion pasie verki biografiojn pri lokaj francaj politikistoj, la tiam forigotaj listoj ne esencos por la tiam mirakla ekesto de novaj tekstoj pri tre specifa temo. ThomasPusch (diskuto) 21:26, 17 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: forigo laŭ la intertempa evoluo. Mi jen sukcesis ankoraŭ sveltigi plian tekston. La restaj paĝoj estos trakteblaj... Aidas (diskuto) 22:50, 18 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi havas la impreson, ke Aidas dum la lastaj la 19-an kaj 20-an de majo dankinde jam reviziis kaj reduktis ĉiujn restajn paĝojn. Despli bone. ThomasPusch (diskuto) 20:47, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Britkolumbia municipo 5 21

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 19 majo 2024 17:32
Artikolo
Ŝablono:Britkolumbia municipo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ne plu uzata informkesto, sen subteno de Vikidatumoj kaj kiu ne sekvas la nomskemon por informkestoj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 17:45, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar estas poroj (kvar), forestas kontraŭoj kaj mankas uzado, mi ĵus forigis la superfluan ŝablonon kaj ĝian diskutopaĝon. --Tlustulimu (diskuto) 13:16, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Komento Komento: Mi ĵus anstataŭigis la informkeston en ĉiuj artikoloj, kiuj ankoraŭ enhavis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 17:45, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Bone. Por Por. Aidas (diskuto) 18:46, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: "Sen subteno de Vikidatumoj" estas minusa punkto (vikidatumoj ne jam estis en 2006, tial ne povis esti subteno tiam, sed nun ankoraŭ pene modernigi tiom specifan ŝablonon estus tro da laboro, kaj ne klarus ĉu vere sukcesus). Tamen la multaj ekde 18 jaroj ruĝaj ligiloj ankaŭ estas forta minusa punkto. Rezulte pli bonas se ni bonorde forprenas la ŝablonon de 2006, por ne riski ke iu elpensus denove ekuzi ĝin. ThomasPusch (diskuto) 10:50, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu necesus informi pri la propono je forigo la kreinton, kiu lastfoje redaktis en 2018? Tlustulimu (diskuto) 18:15, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Reago: Reago: Teorie jes. Sed konsiderante ke jam ĉiuj uzoj de la informkesto estas forprenitaj, kaj la ŝablono de 2006 vere objektive estis malaktuala, mi proponas escepte ne vane atendi unu plian sajmajnon, sed malkonsekvence simple fini la diskuton formale post semajno. Kompreneble estus pli saĝe kontakti la kreinton antaŭ ol oni forigas ĉiujn uzojn kaj sekve proponas la ŝablonon por forigo, sed en kazoj de eksaj uzantoj kiuj ne plu lasis vivsignojn dum 6, 8 aŭ 10 jaroj, tiu frua kontaktiĝo estas fakte nur simbola gesto. Nun ne eblas returni la kalendaron - ni normale finu unufoje la semajnon de diskutado kaj provu estonte (kaj ankaŭ kiam plia semajno de atendado facile eblas, ĉar ankoraŭ nenio estis farita) sekvi la tutformalan vojon. ThomasPusch (diskuto) 23:18, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: forigo. Taylor 49 (diskuto) 16:43, 18 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 20 majo 2024 13:40
Artikolo
Rusa enmiksiĝo en eŭropa politiko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝa artikolo sen ligo al aliaj lingvoj, sen klaraj referencoj: nur unu kiu false ne kondukas al la menciita Die Zeit sed aliloken. La kreinto estas ĉiuvikie forbarita. La artikolo ŝajnas politika propagando.
Uzanto
Por Por: forigo. --kani (diskuto) 13:14, 13 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per kvin poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) 20:43, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tia fuŝaĵo eĉ ne meritas esti nomata - artikolo. Tlustulimu (diskuto) 13:22, 13 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: Prave, la tuto ŝajnas nezorga kaj mallerta aŭtomata tradukaĵo el iu ajn nacia lingvo, kaj neniu eĉ minimume kontrolis la multegajn fuŝruĝajn ligilojn (ekz. Lega Norda devas esti itale Lega Nord, do Norda Ligo, ligilo tute ne ruĝa), eĉ ne komentante pri la multaj gramatikaj eraroj (mi fakte impresiĝas ke aŭtomato povas tiel malbone regi la akuzativon). Sed ... pri iuj dekstraj politikistoj - Bystron, Dewinter, Krah - bonus havi ĝermajn artikolojn ankaŭ esperantlingve. Ne ke ili iam ajn iĝos gvidaj internaciistoj kaj pacistoj, sed indas havi minimumajn informojn ankaŭ pri la homoj de AfD, Vlaams Belang ktp. Sed pri tio tiu artikolo ĉiukaze ne helpos. Kani pravas: ĝi ne konvinkas. Aidas (diskuto) 20:17, 13 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 10:41, 15 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: d:Q125480623 La problemo tre probable veras kaj menciindas. Sed la kvalito de la artikolo estas neakceptebla, tial (?) Por Por: forigo . Taylor 49 (diskuto) 16:22, 18 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ?
Artikolo
Batalo de Sumio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝega artikolo, aŭtomate tradukita sen minimuma korektado; la aŭtoro jam trudis simile fuŝajn artikolojn; nepras devigi lin ĝuste agadi aŭ ne agadi
Uzanto
--kani (diskuto) 16:18, 18 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
kvar kontraŭaj voĉoj, nul poraj, post alinomigo kaj plibonigo de la artikolo Batalo de Sumy -> Batalo de Sumio 20:40, 21 maj. 2024 (UTC)
Por Por: Kontraŭ Kontraŭ: forigo d:Q111013514 tro malbona kvalito. Taylor 49 (diskuto) 16:40, 18 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi legis la tekston angle, litove kaj iom hispane, kaj en tiuj lingvoj ĝi aspektas tute konvinke. Nur la traduko deklarita "esperantlingva" estas mizera. Tial mi kompreneble estas Por Por: forigo se ne aperos tute nova teksto. Sed mi ne favoras forigon tujtuje. Ĉar tamen la temo meritus tekston esperantlingvan sen citiloj. La fuŝa unua provo ne estas malica, nur kompatinda. Ni lasu maksimume semajnon por alvoki verki tute novan version, prefere se nur tagoj bezonatas. Aidas (diskuto) 21:13, 18 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La teksto jam estas praktike denove tradukita, en normala Esperanto, kaj la informkesto ankaŭ nun uzatas normale: mi intence ne metis foton, ĉar fotoj pri aktualaj bataloj al mi ofte aspektas propagandaj. Pli bone estu ĉio plejeble sobra kaj malspektakla. Nur la fuŝegaj referencoj ankoraŭ estas, kaj simple de mi estas malvidigitaj. Mi ĉi tie per mia eta ekrano de poŝtelefono ne sukcesus ripari ilin ene de la angla ŝablono - se mi ion provus adapti, devus esti tute sen citŝablono. Eble iuj alia ĉe komputilo pli bone sukcesas. Kvankam la teksto nun ne publike montras la referencojn, listo de referncoj laŭ nia politiko ne necesas por nur ĝerma artikolo, kvankam mi prefere volus havi ilin. Sed pro la novtraduko mi intertempe estas Kontraŭ Kontraŭ: forigo de la teksto. Aidas (diskuto) 22:29, 18 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Ŝajnas akceptebla nun Goren (diskuto) 18:13, 25 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tamen, necesus ke laŭeble rapide administranto stopos la fuŝulon kaj afable informos ke se du pliaj tekstoj faritaj post la averto notiĝos en VP:FA, li/ŝi estos blokita. Prefere li/ŝi provu trovi Esperanto-kurson. Se la homo kuraĝas traduki el la angla, tiam ankaŭ la angla duolingo-kurso pri Esperanto taŭgas. Prefere la homo ne risku plenan blokadon en vikio-eo (eblus limigi la blokon je nur jaro), ĉar se la koncernulo daŭre rajtos redakti, eblus varbi pri interesaj alilingve jam kreitaj temoj en diskutpaĝoj de ekzistantaj ukrainaj esperantaj vikipediistoj kaj peti ke ili (!) traduku kaj kreu novajn tekstojn pri tiuj temoj. Aidas (diskuto) 22:29, 18 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Kaj kompreneble necesos monitorado de la redakta aktiveco, por tre rapide reagi. Aidas (diskuto) 23:14, 18 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La aŭtoro estis kontaktita laŭ la sugestoj de Aidas.--kani (diskuto) 10:49, 19 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi nun finadaptis la tri anglalingvajn gazetajn referencojn, aldonis unu frazon pri la ekbatalo, flankigite de ukrainlingva referenco, kaj plian frazon pri civilaj evakuoj, flankigite de germanlingva referenco. Mi ŝatus se fontoj estu ekvilibre en iuj el la plej grandaj naciaj lingvoj, tio foje nur atingeblas per forta serĉo, sed se estas 5 fontoj el 3 lingvojn, ne nur ĉiuj en la angla, la ekvilibro jam estas kontentiga. Nun ankaŭ la lasta manko de la teksto (la misaj referencoj, kiujn Aidas provizore nur kaŝis) estas forigita, kaj kvankam estas ankoraŭ mallonga artikolo, ĝi vere lingve kaj teknike nun estas en bona kvalito. --ThomasPusch (diskuto) 20:40, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje resp. 2024 05 26
Artikolo
Monarkiisma Junulara Unio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fuŝlingva artikolo enmetita de sama aŭtoro en kvar lingvoj, kaj nek en portugala (ĉar temas pri brazila afero) nek en pli postulema versio kiel angla, germana, franca, hispana ktp. Ŝi ŝajnas propaganda pri tute minoritata afero.
Uzanto
Por Por: --kani (diskuto) 10:43, 19 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
per tri poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) nome de kani 19:23, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: (vidu sube) Kompreneble Kani pravas ke la teksto en la nuna formo ne akcepteblas. Sed mi ne samopinias ke ne ekzisto de sana temo en la vikipediaj branĉoj PT, en, de, fr kaj es aŭtomate estas kialo por forigo. Alikaze oni devus ankaŭ forte pridubi ekziston de artikolo pri BEJO, ankaŭ ne reprezentata en a tiulingvaj vikipedioj. Bone, en Esperanto oni povas. kompate toleri tekston pri BEJO, sed kial la ukraina vikipedio rajtas havi tekston pri BEJO, se eĉ la portugala branĉo ne havas? Ĝustas ke eblas kaj bonas esti aparte skeptika pri menciindeco, se en ŝlosilaj lingvoj ne estas tekstoj en Vikipedio, sed tiu fakto ne estas aŭtomata kialo por forigo. La referencoj ŝajnas kredindaj. Do kialo por forigo laŭ mi nur estas se ne eblas ĝustigi la teknikajn mankojn. La referencoj ĉiuj ne havis titolojn, tio estis minuso, mi nun riparis la unuan referencon, la aliaj ankoraŭ atendas. Kaj kompreneble estas gramatikaj eraroj en la teksto, ĝustigindaj, sed laŭ mi ili estas malgrandaj, mi jam vidis pli fuŝe, pli senespere faritajn ektekstojn. Mi ne scias kiom da membroj havas la tutnacia klubo, tre supozeble pli ol BEJO, sed same tre supozeble malpli ol la brazilaj skoltoj. Kun referenco bonus aldoni membronombron, sed baze ne gravas se tia informo ne estas. Gravas ke almenaŭ la eksteraj referencoj konvinkas, tial necesas finripari la referencajn ŝablonojn, por dece vidi la referencojn. Flanke: tia ekzotika temo, same ekzotika kiel la karaj amikoj de BEJO, donis okazon kompletigi plurajn kategoriojn pri junularaj organizaĵoj kaj pri junaĝo entute en Sudameriko. Tio estas bona teknika kromefiko. --Aidas (diskuto) 12:42, 19 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ne diris, ke manko en gravaj vikioj "aŭtomate estas kialo por forigo", sed mi diris kvar tialojn por peti forigon. Oni ne povas kompari minoritatecon de esperantaĵoj (kiuj kompreneble havas pli malfermitajn pordojn en esperanta Vikipedio) kun minoritataj neesperantaj personaj aferoj, kiel ŝajnas tiu artikolo. La problemo ne estas tiom ĉi tiu artikolo kiom la lastatempa tendenco de snajpero kiuj pafas sian personan aferon kiel nura fuŝa kontribuo kaj malaperas. Ilia intereso por Vikipedio estas nulo. Kaj laborigas onin. Mi plu petas forigon, tamen ne nepre tujtuje. Aliaj esprimiĝu. --kani (diskuto) 18:32, 19 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Aidas pravas ke pli bonas juĝi artikolon se la teksto estas senerara, kaj kiam la eksteraj referehcoj tuj atingeblas (kaj kompreneble estas bona teknika kromefiko kompletigi plurajn kategoriojn pri junularaj organizaĵoj kaj pri junaĝo entute en Sudameriko - dankon pro tio, Aidas), sed li mem hezite en la diskutpaĝo jam indikis ke kiam bone videblos ĉiuj referencoj "ankoraŭ necesas decidi, ĉu ili vere konkrete taŭgas por tiu grupiĝo aŭ ĉu temas pri ĝenerale monarkiaj aŭ dekstraj temoj en Brazilo". Tute ĝuste: mi rigardetis la kvin referencojn kaj ili taŭgas por temo "ĝenerala monarkiista prefero inter dekstruloj en Brazilo", sed ili ĉiuj kvin ne konfirmas ion ke la laŭdira asocio MJU entute ekzistus, la instagram-konto estas "nur" fotoalbumo, vera retejo (kun ankaŭ iuj politikaj tekstoj, kiujn eblus fidinde citi en vikipedio) ne troveblas, ankaŭ ne ekster vikipedio, kaj la "citaĵoj" pri politikaj programeroj de la "asocio" estas tute senreference simple subjektivaj asertoj de la homo kiu en iu lingvo verkis blufan tekston kaj poste per relative bona tradukilo esperantigis ĝin. Kvankam bedaŭrindas ke iam tiom da esperantista laboro estas en la dubinda teksto, la temo "MJU" havas tute neniun konvinkan referencon. Tial mi pledas Por Por: forigo. La tuto laŭ mi estas blufo. Bonus utiligi la referencojn por pli ĝenerala temo "monarkiemo en Brazilo", sed se mi serĉas pliajn referencojn en guglo, mi pli trovas fontojn pri "monarkiemo en Portugalio", tre malmulton pri "en Brazilo". Sed la artikolo fokusanta pri "Monarkiisma Junulara Unio" laŭ mi estas blufo. Dubon pri tio ankaŭ havis jam Aidas, kiel montras lia malferma demando en la diskutpaĝo, kiun mi nun respondis el mia perspektivo. Certe li, farinte la flankajn kategoriojn pri pri junularaj organizaĵoj en Sudameriko, havis en la kapo, ke tiuj kategorioj ĉiukaze estos bonaj ujoj por la landaj sekcioj de TEJO en AR, BR, MX kaj CU, kiel kiaj mi dankemos pri la novaj kategorioj, sed la liveritaj referencoj ne forviŝas la dubojn pri ekzisto de la asocio, kaj mi ankaŭ sendepende serĉante en guglo ne trovis pli konvinkajn pruvojn, do laŭ mi bonaj pruvoj simple ne ekzistas. For la tekston, kvankam ĝi nun lingve estas polurita. ThomasPusch (diskuto) 21:18, 20 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
@Kani kaj ThomasPusch: Thomas pravas ke la referencoj proponitaj de la neesperantisto pruvas nenion pri ekzisto aŭ fabeleco de la laŭdira unio. Tial mi, je bedaŭro, ŝanĝas mian opinion de kontraŭ al Por Por: Mi bonvenigus artikolojn pri tutlandaj junularaj asocioj en Sudameriko kaj aliloke, kaj ne gravus al mi kiom minoritataj ili estus aŭ kiom por esperantistoj eble ekzotikajn temojn ili flegas. Sed dum gramatikajn erarojn eblas ripari kaj fuŝajn ŝablonajn uzojn eblas ĝustigi, mankajn referencon ne eblas al-inventi. Tial tiu argumento venkas. Mi rigardis en la angla vikipedio pri junularaj asocioj en Brazilo, kaj vidis ke angle estas tre malmulto, nur junularaj bredejoj de politikaj partioj kaj iom da skoltismo. Sed mi havas neniun personajn spertojn ĉu entute estas iuj diverstemaj tutlandaj junularaj asocioj kompareblaj al BEJO. Eble en Sudameriko ne estas tia tradicio havi multajn junularajn asociojn kiom en Eŭropo... -- Aidas (diskuto) 12:57, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite--kani (diskuto) 13:04, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]

Uzanto:Maksim/AA 5 21

[redakti fonton]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je 2024-05-21
Artikolo
Uzanto:Maksim/AA (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
forgesitaĵo, kopio de Listo de 2-literaj kombinaĵoj
Uzanto
Por Por: forigo. Taylor 49 (diskuto) 17:12, 9 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
post paso de atendotempo, je tri poraj voĉoj ThomasPusch (diskuto) 22:05, 21 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kion diras niaj reguloj pri la kazo, ke iu proponas forigon de subpaĝo de alia uzanto? - Kutime ni ja pli malpli tujtuje forigas subpaĝojn, se la koncerna uzanto mem petas pri forigo. Do, ĉikaze ne temas pri la kazo "U1 Peto de koncerna uzanto.", nek pri "U2 Paĝoj de neekzistanta uzanto." laŭ Vikipedio:Regularo pri tuja forigado. Ĉu ne? Nur eblas la kazo "Ĝ13 Duobla paĝo.". Sed ĉu vere estus ĝentile subite forigi subpaĝon de uzanto, nur ĉar temas pri duoblaĵo de artikolo kaj la uzanto jam iom da tempo ne plu aktivas? Tlustulimu (diskuto) 17:23, 10 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
por regula forigo post semajno por regula forigo post semajno Mi subtenas la alvokon de Tlustulimu atenti ĝentilecon, kaj forigi eĉ evidente forgesitan paĝon nur semajnon post kiam oni metis noton pri ebla forigo al la persona diskutpaĝo. @Taylor 49: Ĉu vi bonvolus tion ankoraŭ fari, ĝis nun Maksim evidente ankoraŭ nenion povas scii pri la temo. Eblas diveni ke li eble ĉiukaze ne vidos la atentigon, ĉar sendube li ne plu redaktis en la esperanta vikipedio ekde 2016 je tiu salutnomo, en la komunejo kaj vikidatumoj same, kaj en la rusa (2012) kaj oseta (2010) branĉoj li eĉ silentas jam pli longe. Sed povas esti, ke li tamen ankoraŭ legas iulingvajn vikipediajn paĝojn ensalutinte, pro pura alkutimiĝo - se tio estas (mi vere ne tre kredas tion, sed ne eblas certe ekskludi tiun eblecon), tiam li jes vidas la noton. Sed mi samopinias kun Taylor ke la paĝo estas duoblaĵo, kaj certas ke Maksim mem ne voĉdonus por forigo, kaj se li konscius pri la paĝo, mem forigus ĝin. Tial nur por la principo ni same kontaktu ĉiun homon, krom ke estas konfirmita informo ke la uzanto forpasis kaj ne plu ekzistas (U2). ThomasPusch (diskuto) 06:12, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Por Por: regula forigo Aidas (diskuto) 10:00, 12 maj. 2024 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tamen, Taylor 49 ĝis nun ne kontaktis uzanton Maksim. Mi ankaŭ ne scias ĉu Maksim iel rimarkos tian kontakton, sed ĉiukaze necesas almenaŭ provi. Mi ĵus metis la necesan notoj al la diskutpaĝo de Maksim, kaj ĉar la semajno kalkuliĝas ekde nun, la atendotempo estos ĝis la 21-a de majo. Aidas (diskuto) 08:50, 14 maj. 2024 (UTC)[Respondi]