Vikipedio:Libera enciklopedio
Aspekto
Ĉefaj reguloj de Vikipedio |
|
La frapfrazo de Vikipedio estas "La libera enciklopedio". Ĉi tiu paĝo utilas por klarigi la eblajn sencojn, ĉar tia koncepto estas interpretebla plurmaniere.
Kion signifas tiu "libera"?
[redakti fonton]Libera ĉar...
- ... ĝia enhavo estas libere uzebla kaj redistribuebla, laŭ la kondiĉoj de la permesilo CC-BY-SA kaj, krom esceptoj, ankaŭ GFDL (kies tekstoj legeblas ĉe Vikipedio:CC-BY-SA kaj ĉe Vikipedio:GFDL).
- ... malfermita al kontribuo de ĉiuj tiuj, kiuj deziras plibonigi ĝin (ankaŭ al ĉiuj tiuj, kiuj ne havas konton).
- ... tute senkosta.
- ... la enhavo estas plejeble neŭtrala, por sendependi de ismoj kaj ideologioj.
- ... anstataŭ ol uzi malliberaj programaroj kaj dosierformo, klopodas uzi plejeble liberajn programarojn kaj dosierformojn.
- ... la gvidlinioj de la projekto ne estas truditaj supre suben aŭ ekstere enen. Escepte de kvin nekontesteblaj reguloj (la tiel nomataj "kvin principoj"), la evoluigo de la projekto estas tute konfidita al la komunumo de uzantoj.
- ... neniu estas "posedanto" de artikolo, al kiu kontribuis. La funkciigo de Vikipedio konsideras, ke ĉiu artikolo estas ĉiam redaktebla kaj plibonigebla per novaj kontribuoj de ĉiuj tiuj, kiuj deziras labori, kolektive kaj kunlaboreme.
Kion ne signifas tiu "libera"?
[redakti fonton]Libera ne signifas...
- ... ke ĉiu kontribuo akcepteblas. Vikipedio ne estas sendistinga aro de informoj. Vikipedio celas esti valida enciklopedio, ne gazeto, nek diskutforumo, nek aro de curriculum vitae, nek ejo por originalaj esploradoj.
- ... ke vi povas enmeti tekstojn kaj bildojn, kiujn vi trovas interrete aŭ en biblioteko. Tio estas malrespekto de aŭtorrajto kaj tio etas kontraŭleĝa.
- ... ke ne ekzistas elekton de enhavoj; la enhavoj estas kontrolataj de la komunumo post la publikigo.
- ... ke vi povas fari kion vi volas en ĉi tiuj paĝoj. Ĉi tiu spaco disponeblas de ne-profita privata organizaĵo nur por krei enciklopedion.
- ... ke vi povas kopii la enhavon de Vikipedio en via retejo aŭ uzi la enhavon por viaj artikoloj aŭ esploradoj sen citi la aŭtorojn, kiel en la kondiĉoj de la permesilo CC-BY-SA (kaj de la permesilo GFDL, kie aplikebla).
Vidu ankaŭ
[redakti fonton]- Vikipedio:Menciindeco
- Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas
- Libera verko
- Wikipedia:Free encyclopedia (deklaro de Jimbo Wales, fondinto de Vikipedio, angle)