Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Metroo de Madrido
Aspekto
El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Ampleksigo de artikolo farita de mi mem antaŭ jardeko. Nun mi plilongigis okaze de ĝia centjariĝo--AndyHM (diskuto) 11:47, 24 Maj. 2019 (UTC)
Por
[redakti fonton]- Por: --Crosstor (diskuto) 09:57, 24 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
- Por: --Dominik (diskuto) 11:31, 4 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
- Por: --Kabhi2011 (diskuto) 04:21, 5 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
- Por: --AndyHM (diskuto) 07:45, 5 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
- Por: --kani (diskuto) 10:39, 5 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ
[redakti fonton]Kontraŭ:mi ege malaprobas la tradukon en esperanton de nomoj de metrostacioj. --Dominik (diskuto) 18:43, 24 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
- La tradukoj de la nomoj de metrostacioj esta jam malnova afero ĉe pluraj madridaj esperantistoj. Kiam ni parolas ni rekte uzas esperantigitajn formojn, krom ĉe nomoj de elstaruloj kiujn ni ja ne esperantigas. Plejmulto el tiuj esperantigoj jam ekzistas, minimume, de antaŭ pli ol dek jaroj.--AndyHM (diskuto) 18:43, 24 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
- La titoloj de artikoloj rilataj al metrostacioj estu en la originala lingvo. En la artikoloj mem eblas aldoni klarigajn tradukojn, kiel por Metroo de Parizo. Kiom helpas esperantigitaj nomoj al fremduloj kiuj vizitas urbon? --Dominik (diskuto) 03:14, 25 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Detenas
[redakti fonton]- Sindetena:
Komentoj
[redakti fonton]Komento: --Crosstor (diskuto) 13:40, 24 maj. 2019 (UTC) (tamen kelkaj esprimoj estas diskutindaj)[Respondi]
- Ĉu vi memoras la diskutindajn esprimojn aŭ povas listigi ekzemplojn? Malfacilis kelkfoje traduki ĉar mi ne kutimas okupiĝi pri tia temo kaj verŝajne ne ĉiam bone elturniĝis. Dankon! --AndyHM (diskuto) 2:44, 25 Maj 2019
- Ekzemple Malpeza Metroo, ĉe la apuda bildo jam leĝera tramo, por mi estas simpla tramo kaj ne apartenas al la metroo, nur helpas trafikon de metroo. --Crosstor (diskuto) 13:40, 24 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
- Sed, vidu la vorton malpeza metroo, ĉe aliaj artikoloj en la vikipedio, pri metrooj kaj trajnoj, mi mem ne enkondukis. Fakte, mi mem uzis leĝera metroo kaj pro tio restis tiu spuro nevidata de mi. En Madrido ne temas pri tramo, ĉar ĝi oficiale malaperis en la 1970-aj jaroj, sed metroo surtera kaj ofte ĝi subteriĝas. Ĝi estas konektita al la metroreto kaj por distingi ĝin de la aliaj, ĝi nomiĝas malpeza metroo. --AndyHM (diskuto) 2:44, 25 Maj 2019
- Ekzemple Malpeza Metroo, ĉe la apuda bildo jam leĝera tramo, por mi estas simpla tramo kaj ne apartenas al la metroo, nur helpas trafikon de metroo. --Crosstor (diskuto) 13:40, 24 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento: Mi nun kreis la tutan strukturon de la Metroo de Madrido, tiel ebligante al ĝi prosperi. --Dominik (diskuto) 11:31, 4 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
[redakti fonton]- Por: 5
- Kontraŭ:
- Sindetena:
La artikolo estis elektita kiel elstara. --Kabhi2011 (diskuto) 05:17, 7 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.