Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Municipa Muzeo Quiñones de León
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Jen estas la plej bela parko de mia urbo, Vigo.
Mi klopodis fari iom apartan artikolon, tiel ke ĝi estu unuflanke sufiĉe rigora, kun mencio de specioj kun esperanta kaj latina (scienca) nomoj, detaloj de la palaco, historiaj donitaĵoj k.a., kaj aliflanke, vera gvidilo tra la ĝardenoj, por ke oni, legante ĝin, povu bildigi al si la sinsekvon de aperantaj pejzaĝoj. Por tio mi vizitis bibliotekojn, serĉis informojn en iom malnovaj libroj, artikolojn en alijaraj ĵurnaloj.
Mi ankaŭ vizitis plurfoje la parkon nur por kapti belajn bildojn por la artikolo- preskaŭ ĉiuj fotoj estas unike faritaj por la esperanta versio. Poste pluraj vikipediistoj kontribuis al plibonigo de la artikolo per ŝablonoj, atentigoj, ktp.
Estas vera ĝojo prezenti al vi la plej kompletan kaj certe la plej zorgitan artikolon pri la parko, el ĉiuj vikipediaj lingvoj. Bonvolu ĝui ĝin. Susomoinhos (diskuto) 23:40, 4 Apr. 2014 (UTC)
Por
[redakti fonton]Por: --Dima41 (diskuto) 19:06, 9 Apr. 2014 (UTC)
Por: !Viva España! --Dominik (diskuto) 15:07, 11 Apr. 2014 (UTC)
Por: --Longharulo (diskuto) 12:54, 5 Maj. 2014 (UTC)
Por: Bonfarita artikolo --
Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?
18:52, 17 Maj. 2014 (UTC)
Por: —Iketsi (diskuto) 12:04, 7 Jun. 2014 (UTC)
Por: --kani (diskuto) 09:56, 8 Jun. 2014 (UTC)
Kontraŭ
[redakti fonton]Kontraŭ:
Detenas
[redakti fonton]Sindetena:
Komentoj
[redakti fonton]Komento: Tre bela laboro! Videblas via sindonemo kaj laboro, ekz. pri fotoj. Ĉu eblus referencojn prizorgi per citŝablonoj? Precipe referencoj kiel nuraj eksteraj ligiloj batas miajn okulojn... Mi ne tralegis la artikolon do nun mi nun ne certas pri stilo kiel gvidilo, espereble mi tralegos baldaŭ. --KuboF (diskuto) 19:27, 18 Apr. 2014 (UTC)
Koran dankon, KuboF, pro via helpo plibonigi la aspekton de la artikolo. Tamen ĉu nepras la malgrandigo de bildoj? En pluraj artikoloj mi rimarkis ke la bildoj ne necese devas havi tiun defaŭltan mezuron. Susomoinhos (diskuto) 20:42, 19 Apr. 2014 (UTC)
- Dume mi ne trovis koncernan paĝon, sed estas rekomendate en kutimaj okazoj uzadi defaŭltan grandecon (eta / thumb) ĉar tiel eblas pli facile adapti la montron de bildo por ĉiu ajn ekrano (kaj pli unuece trans diversaj artikoloj). Se ne estas difinita grandeco, foliumilo pli efike difinas propran. Pli precize mi nun ne povas tion klarigi, sed estas rekomendate difini specifan grandecon nur en specifaj kazoj (ekz. kunigante du bildojn en unu kadron, kiam maloportunas uzi defaŭltan grandecon). --KuboF (diskuto) 16:17, 21 Apr. 2014 (UTC)
Koran dankon pro la ekspliko, Kubo! Susomoinhos (diskuto) 02:57, 17 Maj. 2014 (UTC)
Rezulto
[redakti fonton]Por: 6
Kontraŭ: 0
Sindetena: 0
La artikolo estis elektita kiel elstara. --KuboF (diskuto) 13:29, 18 Jun. 2014 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.