Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Historio de Okcidentalo
Aspekto
El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Tre detala artikolo, kun multaj referencoj.
Por
[redakti fonton]Por: --Caro de Segeda (diskuto) 06:13, 27 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Por: -- Mithridates (diskuto) 07:33, 27 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
Pli longa komento: La temo de la paĝo ne estas tre grava. Tamen, laŭ mi, la graveco de la paĝo entute ne influas sur la kvalito. Mi ŝatas la modelon uzatan fare de aliaj Vikipedioj, kiuj decidas la «legindecon» kaj la «elstarecon» nur surbaze de la strukturo de la artikolo (tesktoj, ligiloj, bildoj, ...) kaj ne surbaze de la graveco de la temo. Ekzemple, en la portalo pri Barato de la anglalingva Vikipedio ekzistas tabelo kun du dimensioj: graveco kaj kvalito. Kiel ekzemplo, la (elstara) paĝo 1860 Boden Professor of Sanskrit election estas tre kvalita sed tre malgrava; inverse, la (ĝerma) paĝo Flora of India estas tre grava sed tre malbonkvalita. En «perfekta» Vikipedio ĉiuj artikoloj estus elstaraj (~maksimuma kvalito), kaj neniu estus ĝermo (~minimuma kvalito).Por: Mi kredas ke la paĝo meritas legindecon.
Mi taksas ĉi tiun paĝon bonkvalita; do mi opinias, ke ĝi meritas la «legindecon», kvankam la temo ne multe gravas.— Super Nabla🪰 20:00, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]Komento: Problemo de la artikolo estas, ke plejparto de la fontoj venas de la komunumo de Okcidentalo mem; do la teksto ne estas tre neŭtrala. — Super Nabla🪰 20:21, 7 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ
[redakti fonton]Kontraŭ: Artikolo pri la lingvo estas jam leginda. Plua disvolvigo pri tiu lingvoprojekto tiom malmulte uzata ŝajnas al mi taŭga por artikolo, sed ne tiom interesa kiel leginda artikolo, kaj nur persona intereso de malgranda cirklo de personoj.--kani (diskuto) 21:36, 3 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- (sufiĉe forte)
Kontraŭ: La paĝo citas nur fontojn de la komunumo de Okcidental mem, do ĝi ne estas neŭtrala (kriterio 4 kaj ankaŭ dubo pri kriterio 2). La teksto havas malmultajn vikiligilojn (kriterio 6). Pluraj referencoj estas tradukitaj en la anglan (kial?) kvankam ili ne estas origine en la angla (kriterio 3). — Super Nabla🪰 21:32, 9 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Estas tri kondiĉoj por voĉdonantoj en tiu paĝo: rajtas voĉdoni nur tiu, kiu:
- Redaktis sian uzantopaĝon;
- Redaktis almenaŭ 40-foje.
- Laŭ tio nek Frzzl nek Alinome.net rajtas voĉdoni ĉi tie. Tial mi mem kiel prizorganto de la paĝo nuligis iliajn voĉojn.--kani (diskuto) 23:55, 2 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Detenas
[redakti fonton]Sindetena:
Komentoj
[redakti fonton] Komento: Post tri semajnoj, neniu plia poro venis, dum venis du malporoj, do por la momento ĝi restu nelegindigita.--kani (diskuto) 11:37, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Rezulto
[redakti fonton]Por: : 2
Kontraŭ: : 2
Sindetena: : 0
La artikolo NE estis elektita kiel leginda.--kani (diskuto) 11:37, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.