En la Vikipedio povas funkcii robotoj. Tamen uzanto kiu volas funkciigi roboton en la Esperanta Vikipedio devas peti permeson por tion fari kaj klarigi siajn planojn. Se la uzantaro konsentas kun tiuj planoj, unu semajnon post la peto burokrato donos la robotan statuson. Kiam vi redaktis vian peton, bonvolu atentigi burokrato(j)n pri ĝi.
Nun ankaŭ estas akceptataj ĝeneralaj robotoj. Robotistoj kies roboto plenumas la postulojn faru sian peton al stivardo.