Vikipedio:Statistiko pri sukcesaj Vikipedioj/malnova
Ĉi tiu paĝo prezentas statistikon pri la kresko de la nombro de sukcesaj Vikipedioj. Estas uzataj tri malsamaj limoj por determini la "sukcesajn Vikipediojn": 1.000 artikoloj, 10.000 artikoloj kaj 100.000 artikoloj (kvankam en la diagramo aperas nur la unuaj du).
Diagramo
[redakti fonton]Tabelo
[redakti fonton]Ĉiu ĉelo montras la nombron de diverslingvaj Vikipedioj de la koncerna grandeco je la komenco de la koncerna monato.
|
|
Interpreto
[redakti fonton]Kiel la helplinioj en la diagramo montras, la kresko de sukcesaj Vikipedioj de ambaŭ kategorioj dum jam pli ol du jaroj estas proksimume lineara. Averaĝe aldoniĝas ĉiumonate 2,5 novaj Vikipedioj kun pli ol 1000 artikoloj, kaj 1,2 Vikipedioj kun pli ol 10.000 artikoloj.
Se ni supozas, ke ĉi tiu kresko restos simila dum la venontaj kvar jaroj, tiam komence de 2010 estos pli ol 200 lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj, kaj proksimume cent lingvoj kun pli ol 10.000 artikoloj.
Tamen, certas ke ĉi tiu kresko ne povos por ĉiam resti lineara. Se ĝi restus tiel, tiam post 200 jaroj devus esti pli ol 6000 lingvoj kun pli ol 1000 artikoloj, sed lingvistoj ĝenerale konsentas pri tio, ke post 200 jaroj restos malpli ol 6000 vivantaj lingvoj. Tamen, ne klaras kiam ĉi tiu kresko ĉesos esti lineara. (Verŝajne plej malfrue kiam la nombro de lingvoj kun pli ol mil artikoloj alproksmiĝos al la nombro de lingvoj kun forta skriba tradicio, do plej malfrue post 15 jaroj (tiam estus pli ol 500 sukcesaj Vikipedioj)).
Fontoj
[redakti fonton]Por krei la tabelon, kaj de ĝi la diagramon, mi uzis ĉi tiun statistikan paĝon, kaj por la lastaj monatoj la malnovajn versiojn de la listo de Vikipedioj. Marcos 00:46, 2. Mar 2006 (UTC)