Viktora Skolo
Aspekto
La Viktora Skolo estis signifa teologia skolo de la okcidenteŭropa mezepoko, kiu formiĝis en la abatejo Sankta Viktoro proksime de Parizo. Kerna personaĵo estis la saksa monaĥo Hugo el Sankta Viktoro, edukita en la monaĥejo Hamersleben en la diocezo de Halberstadt en nuna Germanio. Ĉirkaŭ li grupiĝis pluraj erudiciaj monaĥaj teologoj, inter alie
- Andreo el Sankta Viktoro, franco, de la abatejo sendita gvidi la abetejon de Wigmore (diocezo de Hereford, okcidenta Anglio),
- Rikardo el Sankta Viktoro, kiu venis al la abatejo el Skotio, kaj
- Adamo el Sankta Viktoro.
Fakte, la Viktora Skolo, kun la lernejoj Sainte Geneviève kaj Dipatrino de Parizo, konsideratas la naskiĝejo de la Universitato de Parizo.