Viktoria Amelina
Viktoria Amelina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1986 en Lvivo, Sovetunio |
Morto | 1-an de julio 2023 (37-jaraĝa) en Dnipro, Dnipropetrovska provinco, Ukrainio |
Mortokialo | Bombado de Kramatorsk en Junio de 2023 |
Tombo | Liĉakiva tombejo |
Lingvoj | ukraina • angla • rusa |
Ŝtataneco | Ukrainio |
Alma mater | Lviva Politekniko |
Okupo | |
Okupo | verkisto tradukisto kantotekstisto programisto poeto romanisto eseisto prozisto |
TTT | |
Retejo | https://de.wikipedia.org/wiki/Wiktorija_Amelina |
Viktoria Amelina (ukraine Вікторія Амеліна) (naskiĝis la 1-an de januaro 1986 en Lvivo (Ukraina Soveta Socialisma Respubliko, Sovetunio), mortis la 1-an de julio 2023 en Dnipro) estis ukrainia aŭtorino.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Viktoria Amelina studis komputadon ĉe la Lviva Politekniko. Post diplomiĝo, ŝi oficis en komputadaj firmaoj kiel programisto kaj administranto.
En 2014 ŝi forlasis sian oficon por sindediĉi al verkado. Ŝia unua romano Синдром листопаду, або Homo Compatiens ("La fala sindromo aŭ Homo Compatiens") estis publikigita en 2015 kaj temas pri la Egipta revolucio de 2011 kaj la Revolucio de digno. Ĝi ricevis beletrajn premiojn kaj bonajn recenzojn en Ukrainio kaj en la tuta Eŭropo[1]. En 2016, ŝi publikigis porinfanan libron, Хтось, або водяне серце ("Iu, aŭ la akva koro"). En 2017, eldoniĝis ŝia dua romano, Дім для Дома ("La ideala reĝlando de Dom"), pri familio de soveta generalo kiu loĝas apud Lvivo en la hejmo de la pola sciencfikcia aŭtoro Stanisław Lem, kies rakonto pridemandas la sovetian heredaĵon en Ukrainio. Ĝi estis finalanto de la Eŭropunia Beletra Premio en 2019[2].
Amelina iĝis ano de la Internacia klubo PEN. En 2018, ŝi partoprenis la 84-an kongreson de la klubo en Barato kaj prelegis pri la ukrainia kinisto Oleh Stensov, tiam politika prizonulo en Rusio.
Ŝi gajnis la Joseph Conrad- Beletran Premion en 2021[3]. En 2022, ŝi komencis poezian verkadon.
Post kiam komencis la Invado de Rusio en Ukrainion, ŝi esploris la rusiajn militkrimojn[4][5] kadre de kunlaborado kun la homrajta asocio Thruth Hounds[6]. En septembro 2022, apud Izjum, ŝi malkovris la taglibron de la ukrainia aŭtoro Volodomir Vakulenko, kiu estis murdita de la okupantoj[7]. La 27-an de junio 2023, kiam ĉiĉeronante kolombiajn ĵurnalistojn kaj aŭtorojn en Kramatorsko[8], ŝi estis grave vundita de rusia misilatako al restoracio[9][10]. Ŝi mortis pro la kraniaj vundoj en malsanulejo de Dnipro la 1-an de julio[11][12].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Eastern partnership literary review 2015/ 2"[rompita ligilo] issuu.comm, 16-a de marto 2016
- ↑ The Conrad Literary Award granted by the Polish Institute in Kyiv, Book Institute Poland, 17-a de decembro 2021
- ↑ Victoria Amelina, Eurozine, 31-a de marto 2022
- ↑ An unshakable resolve persists in Ukraine, says Kyiv writer Victoria Amelina as she shares horrific war truths, Independant.ie, 22-a de oktobro 2022
- ↑ The Defiance of Celebrating Literature in the Midst of War, Foreign Policy, 22-a de oktobro 2022
- ↑ Obsèques de l’écrivaine ukrainienne Victoria Amelina, touchée lors d’une frappe sur Kramatorsk, Le Monde, 5-a de julio 2023
- ↑ Uncovering the buried diary of an executed Ukrainian writer, The Irish Times, 25-a de marto 2023
- ↑ Victoria Amelina, 37 ans, morte à Kramatorsk, symbole de l’engagement de la société ukrainienne, France Inter, 4-a de julio 2023
- ↑ Ukrainian writer Victoria Amelina in hospital after Kramatorsk missile strike Yahoo News, 29-a de junio 2023
- ↑ Ukrainian author Victoria Amelina critically injured in Kramatorsk strike, The Guardian, 30-a de junio 2023
- ↑ Не стало Вікторії Амеліної, української письменниці та нашої дорогої колеги, PEN Ukrainio, 2-a de julio 2023
- ↑ Victoria Amelina: Ukrainian writer dies after Kramatorsk strike, BBC, 3-a de julio 2023