Vilaĝa Muelejo (Apfelstädt)
Vilaĝa Muelejo (germane: Dorfmühle) troviĝas meze en Apfelstädt, Germanujo. Temas pri ĉefa vidindaĵo de ĉi komunumo.
Posedanto estis en 1346 la Monaĥejo Georgenthal antaŭ privata proprieto en 1635 fare de la arnstadt-ano Nicol Fischer. Inter 1638 kaj 1651 posedantis Claus Roth "Günthersmüller" el Arnstadt. En 1651 la komunumo reaĉetis la domon kontraŭ la sumo de 1400 guldenoj. En 1655 la komplekso brulkonsumiĝis. Heinrich Seeländer luprenis ĝin de la komunumo en 1664. Post ties morto edzigis la vidvino Magdalena Seeländer la muelejan serviston Joachim Ritter (en 1665).
Pluraj luprenantoj ekzistis inter 1758 kaj 1872: en 1872 la komunumo vendis la tuton al Johann Christian Heinrich Feistel kiu transdonis la entreprenon al la filino Agnes kaj ties edzon Julius Reich. Tenado kiel familia firmao ja kontinuiĝis.
Louis Reich, ĉefo inter 1905 kaj 1940, modernigis la muelteknikon en la 1920-a jaroj kaj enmuntis dizelan maŝinon. En 1960 ĉesis oficale la farun-elfaro el la ĉi tie muelitaj grenoj. La tuto de tiam estis produktonta nur ŝroton. La lasta muelisto surloke aktiva estis Gerd-Rüdiger Reich. Kun li ankaŭ ĉesis la muelista tradicio de Apfelstädt. La originalaj ŝrot-faradaj teknikaĵoj konserviĝis ĝis hodiaŭ.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Informtabulo antaŭ la iama muelejo.