Saltu al enhavo

Vila do Conde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vila do Conde
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 79 533  (2011) [+]
Loĝdenso 534 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 21′ N, 8° 45′ U (mapo)41.35-8.75 [+]
Areo 149 km² (14 900 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Vila do Conde (Portugalio)
Vila do Conde (Portugalio)
DEC
Situo de Vila do Conde

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vila do Conde [+]
vdr

Vila do Conde estas portugala urbo de 30 000 loĝantoj (2021) situanta en la subregiono Metropola Areo de Porto, apartenanta al la Norda regiono kaj al la distrikto Porto.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Vila do Conde, kiu havas totalan areon de 149,03 km², 80 921 loĝantojn en 2021 kaj loĝdenson de 543 loĝantoj por km², subdividita en 21 fregezioj. La municipo estas limigita en la nordo fare de la municipo Póvoa de Varzim, oriente kun Vila Nova de Famalicão kaj Trofa, sude kun Maia kaj Matosinhos kaj okcidente kun Atlantiko.

Sur la norda bordo de la enfluejo de la riveo Ave, Vila do Conde estas grava industria centro, fiŝkaptista haveno kaj zono por banado kaj turismo. La urbo formas parton de sama urba aglomeraĵo kiel Póvoa de Varzim (nome Conurbação Póvoa de Varzim e Vila do Conde).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastrumo de Alvarelhos.

Pluras atestoj de loĝado el prahistorio, en unu el la plej antikvaj setlejoj en norda Portugalio. Oni trovis geologiajn objektojn el Paleolitiko en lokoj de Modivas, Malta, kaj Labruge datitaj el 100 000 ĝis 15 000 jaroj. En aliaj lokoj estis malkovroj de aferoj kaj muldiloj el la Bronzepoko kaj Neolitiko indikante periodon de transiro inter civilizoj de forĝado kaj de malnomadigo. Estis kastrumoj kaj akvobaraĵoj de romia epoko.

La loĝloko Vila do Conde estas tre antikva, kaj ĝia loknomo ne ŝanĝiĝis, ĝi estis jam Vila do Conde (Urbo de la Grafo, eble alude al grafoj venitaj de Galegio kaj Asturio por la konkero kontraŭ islamaanoj). La unua referenco al Vila do Conde estas de 953 en la libro de la grafino Mumadona Dias kie ĝi aperas kiel Villa de Comite.

D. Sanĉo la 1-a enamiĝis de D. Maria Pais kio rezultis en la fakto ke la urbeto ekestis posedata de tiu. Ŝia posteulino, Dona Teresa Martins kaj ŝia edzo Afonso Sanches, ekstergeedza filo de D. Denizo la 1-a, fondis la Reĝan Monaĥejon de Santa Klara, en 1318, kiu estis instalaĵo de franciskanoj.

Foruo de Vila do Conde (1516).

D. Manuelo la 1-a donis foruon en 1516 kaj la loĝantaro de la urbeto partoprenis aktive en la Portugalaj malkovroj, inter kiuj elstaris Paulo kaj Francisco Faria en la vojaĝo de Vasco da Gama al Hindio. Dum la 16-a jarcento la urbeto pintis en sia komerca kaj marnaviga gravo pro ŝipkonstruado. Multaj el historiaj konstruaĵoj, kiel la haveno kaj la doganejo, kongruis kun la komerca disvolviĝo de la 16-a jarcento. La vizito de la reĝo Manuelo la 1-a tra Vila do Conde, dum pilgrimado al Santiago de Compostela, en 1502, helpis la disvolvigon de kelkaj el la gravaj infrastrukturoj en la urbo: nome preĝejo, Praça Nova (nova placo) kaj municipaj konstruaĵoj, kun novaj vojoj. La Praça Nova, nuntempa Praça Vasco da Gama, estis konstruita en 1538, en la regado de D. Johano la 3-a, kie oni konstruis la novan urbodomon.

En la 19-a jarcento la Francaj Invadoj okazigis grandajn damaĝojn al la lokanoj. En 1987 Vila do Conde estis altigita al la kategorio de "cidade" (urbo).

Proksimeco al Porto kaj ĝenerala disvolviĝo rezultis en plialtigo de 27 000 loĝantoj komence de la 20-a jarcento ĝis nunaj 80 000.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

Karako en la haveno de Vila do Conde: multaj maristoj el la vilaĝo partoprenis en la epikaj vojaĝoj dum la Epoko de Malkovroj.

La municipo estas subdividita en 21 freguesias, nome:

  • Árvore
  • Aveleda
  • Azurara
  • Bagunte, Ferreiró, Outeiro Maior e Parada
  • Fajozes
  • Fornelo e Vairão
  • Gião
  • Guilhabreu
  • Junqueira
  • Labruge
  • Macieira da Maia
  • Malta e Canidelo
  • Mindelo
  • Modivas
  • Retorta e Tougues
  • Rio Mau e Arcos
  • Touguinha e Touguinhó
  • Vila Chã
  • Vila do Conde
  • Vilar e Mosteiró
  • Vilar do Pinheiro

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Vila do Conde:

Iama Konvento de Sankta Klara, nune hotelo.
Manuelin-gotika pordo en la preĝejo ĉe Rua da Igreja, konstruita el la riĉo de la Portugalaj malkovroj.
  • Konvento de Sankta Klara
  • Akvedukto de Vila do Conde aŭ de Sankta Klara
  • Preĝejoj de Vila do Conde aŭ de São João Baptista, de Sankta Klara, de Nossa Senhora da Lapa, de Nossa Senhora da Misericórdia, de Nosso Senhor dos Navegantes (en Caxinas), de Nossa Senhora da Guia
  • Kapeloj de Nossa Senhora do Socorro, de Santa Catarina, de São Bento, de São Roque, de Senhor da Agonia, de Santo Amaro
  • Fuorto de São João Baptista aŭ Kastelo de Vila do Conde
  • Palaceto Melo
  • Konvento de São Francisco
  • Blazondomoj de Morgados de São Bento, de São Roque (kun Sunkoridoro), de São Sebastião (kun Centro de Memoro), de Submosteiro aŭ Solar dos Vasconcelo (Municipa Spektaklejo)
  • Dom-Muzeo José Régio
  • Urbodomo
  • Iama prizono (kun Centro Ciência Viva de Vila do Conde)
  • Doganejo Alfândega Régia
  • Kopio de ŝipo el 16-a jarcento
  • Casa do Barco (ŝipdomo)
  • Lernejo de S. José, iama kazino de Vila do Conde
  • Lumturo do molhe norte
  • Historia Centro de Vila do Conde

En Azurara:

  • Iama Hospitalo São João Evangelista / Edifício MADI
  • Azenha Quinhentista (Akvomuelejo) ĉe Rivero Ave (16-a jarcento)
  • Kapelo aŭ Ermitejo de São Sebastião
  • Casa da Praça (domo de la placo)
  • Krucmonumentoj de Azurara kaj antaŭ Ermitejo de Santa Ana
  • Ermitejo de Santa Ana
Kapitelo ĉe la ĉefaltaro de la romanika preĝejo de São Cristóvão, en Rio Mau.
  • Lignaj ŝipkonstruejoj
  • Lumturo de Azurara
  • Preĝejoj de Misericórdia, de Santa Maria kaj de São Francisco de Azurara
  • Antikva kvartalo de Azurara
  • Passos de Azurara
  • Pilorio de Azurara

En aliaj fregezioj de la municipo:

  • Kastrumo de Bagunte, en Bagunte
  • Romanika preĝejo de São Cristóvão, en Rio Mau
  • Pontoj D. Zameiro (aŭ Ponte d’Ave), en Macieira da Maia, kaj Ponto de S. Miguel, en Arcos
  • Monaĥejo de São Simão kaj Kapelo de Nossa Senhora da Graça, en Junqueira
  • Marca de Enfiamento da Barra do Ave, kaj Kapelo da Senhora da Boa Nova, en Árvore
  • Monaĥejo de Vairão kaj Kapelo de São João, de la Preĝejo de Vairão
  • Palaco de Casal dos Cavaleiros, en Outeiro Maior
  • Kastrumo de São Paio, en Labruge

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vila do Conde en la portugala Vikipedio.