Saltu al enhavo

Vilao je Pflugensberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la vilao de la familio Eichel-Streiber sur monto Pflugensberg

La vilao je Pflugensberg (germane: Villa aŭf dem Pflugensberg) estas monumentprotektita domo en Eisenach, Germanujo. Ĝis 2008 ĝi estis sidejo de la landa oficejo de la Evangelia-luterana eklezio en Turingio. Ĝi situas supre de la urboparko je la sudorienta rando de la urbocentro en la strato Moritz-Mitzenheim-Straße.

vido je suda montero, ĉ. 1900

La altebenaĵo kun ĝardendomo kaj ĝardenoj (nomo Pflugensberg ekde 1725; laŭ la posedanto kaj ĉefĉasisto Otto von Pflug) estis akirita en la 1840-a jaro fare de la industriula familio Eichel-Streiber. Ili komisiis ien 1841 Eduard Petzold, ke li aranĝu la tuton kiel pejzaĝĝardenon. Necesan grandecon sekurigis pluraj alvendoj de teritorioj. Meze de la parko estis starigita de 1889 fare de la frankfurtaj arĥitektoj Ludwig Neher kaj Aage von Kauffmann kastelsimila historiisma vilao por Friedrich Eduard von Eichel-Streiber; gvidis la tuton la surloka konstruisto Christian Hermann Friedrich Hahn ĝis 1895. La framskeleta vilao havas areon de 3000 kvadrataj metroj kun 90 ĉambroj. Por la plufajnigo parka respondecis inter 1890 kaj 1900 la dresdena viridaĵartisto Max Bertram. Apud la jam ekzistantaj grandaj arboj estis aldonita kombino el tapiŝaj bedoj kaj akvigilaro; kreiĝis tenisejo kaj rozejo. Belvidejoj ofertis vidon de Wartburg, Mariovalo aŭ Hörsel-valo kun la norda urba arearo.[1]

En 1921 akiris la tuton la urbo kiu ludonis ĝin al la evangelia landa episkpo de Turingio. La ekleziulo renovigis ĝin ekde 1990. Subtegmente kreiĝis burooj. En 2005 oni refaris la parkon laŭ dokumentoj el la 1900-a jaro; fontano de Bertram kaj panoramaj aksoj denove brilis. Post fandiĝo de pluraj evangeliaj eklezioj (kun nova sidejo en la erfurta Collegium Maius) la domego perdis sian funkcion. Planoj en 2013 de Teknika Universitato Ilmenau kaj Fraunhofer-societo krei pluklerigcentron ne realiĝis.[2]

En marto 2017 estis vendo[3] de la vilao al komunutila kultura-monumenta fondaĵo[4]. Planoj estis kaj havi sidejon por la fondaĵo kaj ludoni parton. Hoteliĝo ne eblis.[5]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Frank Blecken: "Geschichte des Parks Pflugensberg" - prelego, 10.12.2013
  2. "Verkauf von einstigem Eisenacher Bischofssitz gescheitert" - ĉe: TLZ, 22.8.2014
  3. "Ehemaliger Sitz der Thüringer Landeskirche verkauft" - ĉe: meine-kirchenzeitung.de, 10.8.2017
  4. fondaĵa memdifino
  5. Jensen Zlotowicz: "Hotelidee für Villa Pflugensberg ist vom Tisch" - ĉe: TA, 17.3.2018
50.97313888888910.328194444444