Vilaoj de Löw-Beer en Svitávka
Vilaoj de Löw-Beer en Svitávka | |
vilaoj | |
Granda vilao
| |
Oficiala nomo: Löw-Beerovy vily | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distrikto | Distrikto Blansko |
Municipo | Svitávka |
Historia regiono | Moravio |
Situo | Vilaoj de Löw-Beer en Svitávka |
- koordinatoj | 49° 30′ 14″ N 16° 35′ 51″ O / 49.50389 °N, 16.59750 °O (mapo) |
Stilo | secesio |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Retpaĝo: Vilaoj de Löw-Beer en Svitávka | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Vilaoj de Löw-Beer troviĝas en Svitávka en distrikto Blansko. Ambaŭ lasis konstruigi familio de Löw-Beeridoj, kiu venis ĝis Svitávka en la 17-a kaj la 18-a jarcentoŝanĝo el Boskovice.
Granda vilao de Löw-Beer
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1900 komencis en Svitávka firmao Moses Löw-Beer konstrui la tn. Grandan vilaon. Aŭtoro de la projekto estas nekonata arkitekto. La konstruado estis finita je du jaroj pli poste. La vilao estas konstruita en secesia stilo riĉigita kun barokaj kaj klasicismaj elementoj. La Granda vilao estas enskribita en Centra listo de nemoveblaj kulturaj memorindaĵoj kun registra numero 11389/7-8698. Nuntempe en la vilao havas sidejon Ofico de kampurbo Svitávka, Baza artista lernejo kaj biblioteko.
Malgranda vilao de Löw-Beer
[redakti | redakti fonton]Proksime de Granda vilao estis en la jaro 1906 konstruita la tn. Malgranda vilao. La projekto estis prilaborita de arkietkto el Brno Josef Nebehosteny. Malgranda vilao estas en privata posedado kaj ĝi servas kiel familia domo kun privata kuracista praktiko. La Malgranda vilao estas enskribita en Centra listo de nemoveblaj kulturaj memorindaĵoj kun registra numero 11416/7-8697.
Ĉirkaŭaĵo de la vilaoj
[redakti | redakti fonton]Sur la parcelo ĉirkaŭ la vilaoj troviĝis ankaŭ forcejo, abelujo, kegloludejo, garaĝoj kaj pli poste ankaŭ tenisejo kaj naĝejo.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Granda vilao - fasado
-
Granda vilao - apuda flanko
-
Malgranda vilao elflanke
-
Forcejo
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Alfred Löw-Beer
- Vilao de Ernst Löw-Beer (Brno-Pisárky)
- Vilao de Löw-Beer (Brno-Černá Pole)
- Vilao de Löw-Beer (Půlpecen)
- Vilao Tugendhat
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Granda vilao de Löw-Beer en Vikimedia Komunejo
- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Malgranda vilao de Löw-Beer en Vikimedia Komunejo
- Vilaoj de Löw-Beer en Svitávkaj