Villamesías
Villamesías | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10263 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Luis Rivera Camacho | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 275 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 15′ N, 5° 52′ U (mapo)39.2447173-5.8729243Koordinatoj: 39° 15′ N, 5° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 369 m [+] | ||
Areo | 46,47 km² (4 647 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villamesías [+] | |||
Villamesías [Villamesías] estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 275 loĝantoj sur areo de 46,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km². La nomo de Villamesías signifus en rekta traduko "Vilaĝo de la Mesio", sed tute ne temas pri religia signifo, kion multaj kredas, sed pri disŝanĝo de familinomo Mexía [meĥIa] kiu estis senjoroj de la vilaĝeto kaj ties teritorio.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj nomiĝas pirondos.
Situo
[redakti | redakti fonton]Villamesías estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo. La areo de ties teritorio estas de 46.47 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo iam nomiĝis Búrdalo, kio nuntempe estas nomo de trafluanta rivero.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- Katolika preĝejo de Sankta Domingo.