Villamiel de la Sierra
Villamiel de la Sierra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09649 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 43 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 11′ N, 3° 25′ U (mapo)42.191388888889-3.4175Koordinatoj: 42° 11′ N, 3° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 146 m [+] | ||
Areo | 17,907 km² ( 179 0.7 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villamiel de la Sierra [+] | |||
Villamiel de la Sierra [biljaNJEL delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la sudorienta centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Villamiel de la Sierra estas etimologie komprenebla kiel Vilaĝo de Mielo de la Montaro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,907 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 44 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
35 | 39 | 39 | 38 |
Ĝi distas 34 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro kaj la mezepoka kruco.