Villanueva de Gállego
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Villanueva de Gállego (stacidomo). |
Villanueva de Gállego | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50830 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 806 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 63 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 46′ N, 0° 50′ U (mapo)41.7682637-0.82641599999999Koordinatoj: 41° 46′ N, 0° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 244 m [+] | ||
Areo | 75,987694 km² ( 759 8.7 694 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villanueva de Gállego [+] | |||
Villanueva de Gállego [biljaNŬEba deGAljego] estas municipo de Hispanio, en la norda parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Villanueva estas komprenebla kiel "nova urbo", dum de Gállego aludas la trafluantan riveron.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Villanueva de Gállego estas municipa teritorio en la norda parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion norde de Zaragozo, kaj ĉe la rivero Gállego, ĉirkaŭita de la teritorio de la ĉefurbo Zaragozo sude, oriente kaj okcidente, dum norde estas la teritorio de Zuera. La aŭtovojo Autovía Mudéjar (A-23) kaj N-330 trapasas la municipan teritorion kaj la loĝlokon, dum la A-123 iras paralele trans la rivero el San Mateo de Gállego norde ĝis Zaragozo sude. La altitudo gamas inter 453 msm okcidente kaj 220 msm borde de la rivero Gállego. La municipo enhavas la loĝlokojn Villanueva de Gállego kaj El Comercio.
La loĝloko Villanueva de Gállego mem estas je nur 17 km norde de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 244 msm. La loĝloko mem estas tute inter Zaragozo mem sude kaj Zuera norde laŭ la fluejo de la rivero Gállego.
Nordokcidente: Zaragozo | Norde: Zuera | Nordoriente: Zuera kaj Zaragozo |
Okcidente: Zaragozo | Oriente: Zaragozo | |
Sudokcidente: Zaragozo | Sude: Zaragozo | Sudoriente: Zaragozo |
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni trovis mozaikojn de romiaj vilaoj. Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. Tiam la loko nomiĝis Burjazud aŭ Turo de la azudo. La konkero de Zaragozo fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultis en ekonomia kaj demografia krizo.
Ramón Berenguer la 4-a havigis rajtojn por reloĝado, kadre de la jurisdikcio de Zaragozo. En 1160 cisteraj monaĥoj instaliĝis en la nomita Torre de Juncería,[1] ĉe Gállego, kaj ekde tiu abatejo ekekspansiis laŭ la valo de Ebro, nome al Rueda en 1202. En 1248 la konsilantaro de Villanueva, kun la lokanoj de Burjazud kaj Merzalar (poste El Comercio), decidis unuiĝi en unusola loĝloko nomita Villanueva de Burjazud kaj starigi preĝejon kie nun estas la placo de Villanueva; de tiu praloko restas nur la renesanca turo de fino de la 16-a jarcento.
Fine de la 15-a jarcento estis kelkaj paperfabrikaj muelejoj, kaj meze de la 18- jarcento la loĝantaro ege pliiĝis pro la instalado de la Real Compañía de Comercio en la nun samnoma kvartalo. Villanueva pasis de apenaŭ 200 loĝantoj al 600 antaŭ la Milito de Hispana Sendependigo, dum kiu la loko antaŭ la dua sieĝo de Zaragozo estis okupita de preskaŭ dek mil francaj soldatoj de la divizio de la generalo Gazan. Fine de la milito la loko estis perdinta la duonon de loĝantoj. La 15an de Aŭgusto 1813 Villanueva elektis sian unuan konsilantaron sendependan de la urbo Zaragozo kaj iĝis municipo pere de la nova leĝaro de la Kortumo de Kadizo pri nuligo de la jurisdikciaj senjorlandoj. En la 20-a jarcento estis krizo de la paperfabrikado kaj la ekonomio transformiĝis al la kultivo de beto, pro kio Villanueva pliigis sian loĝantaron ĝis 2 000 loĝantoj ĉirkaŭ 1920.
Dum la Hispana Enlanda Milito estis italaj militistoj, aliancanoj de la frankisma armeo, kiuj okupis la urbeton. En la 1950-aj jaroj gravis ekonomie forstado.
Villanueva de Gállego demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Villanueva de Gállego tute male, oni plialtiĝis ĝis nunaj 4 679 (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. El vidindaĵoj menciindas la preĝejo kun du mudeĥaraj turoj, la kvin palac-domegaj turoj, kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.
Demografia evoluo
[redakti | redakti fonton]1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 2001 | 2011 | 2021 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1281 | 1371 | 1778 | 2110 | 2094 | 2138 | 2157 | 2294 | 2360 | 2483 | 3271 | 4526 | 4725 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La vorto "torre" en la regiona parolmaniero signifas ne nur turon, sed ankaŭ kampardomegon.