Saltu al enhavo

Villar de Samaniego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villar de Samaniego
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 37218
Demografio
Loĝantaro 79  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 7′ N, 6° 26′ U (mapo)41.116944444444-6.4333333333333Koordinatoj: 41° 7′ N, 6° 26′ U (mapo) [+]
Alto 747 m [+]
Areo 27,98 km² (2 798 ha) [+]
Villar de Samaniego (Provinco Salamanko)
Villar de Samaniego (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Villar de Samaniego
Villar de Samaniego (Hispanio)
Villar de Samaniego (Hispanio)
DEC
Situo de Villar de Samaniego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villar de Samaniego [+]
vdr

Villar de Samaniego estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco. Villar de Samaniego estas tradukebla etimologie al Vilaĝo de Samaniego, kio aludus al la feŭda senjoro de la iama setlejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 92 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo. Ĝis proksimume 1910 ĝi nomiĝis Villar de Ciervos, nomo kiu ŝanĝiĝis por eviti la konfuzojn kiuj okazis rilate al Villar de Ciervo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]