Villasur de Herreros
Villasur de Herreros | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09199 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 273 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 18′ N, 3° 24′ U (mapo)42.308055555556-3.395Koordinatoj: 42° 18′ N, 3° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 023 m [+] | ||
Areo | 87,8 km² (8 780 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Villasur de Herreros [biljaSUR deREros] estas vilaĝo kaj municipo en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Alfoz de Burgos. La loknomo Villasur de Herreros estas komprenebla kiel Vilaĝo de Ansúrez de Forĝistoj. Tiukadre aperas laboriloj de forĝistoj en la municipa blazono sur flava fono.
En 2011, malfermiĝis la Muzeo de la Mintrajno.
Geografio
[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas areon de 87,80 km² kun 258 loĝantoj (2021).
La municipo enhavas ankaŭ la submunicipon Urrez.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis forstado kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas preĝejo, mezepoka murego, romanika ponto super la rivero Arlanzón, urbodomo, ermitejo de Sankta Roĥo, socia centro, etnografia zono kaj minoj de karbo.