Villers-Pol
Villers-Pol | |||
---|---|---|---|
| |||
komunumo en Francio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | ![]() | ||
Departemento | ![]() | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Quesnoy-Ouest | ||
INSEE kodo | 59626 [+] | ||
Poŝtkodo | 59530 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59626 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 230 (2022) | ||
Loĝdenso | 101 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 17′ N, 3° 37′ O (mapo)50.2853.6161111111111Koordinatoj: 50° 17′ N, 3° 37′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 62 m - 124 m | ||
Areo | 12,17 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Villers-Pol estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 254 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999, en 2022 estis 1230. Ĝiaj loĝantoj en la franca nomiĝas villersois aŭ villersoises.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Villers-Pol estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.
La vilaĝo Villers-Pol troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Villers-Pol etendiĝas sur 12,17 km².
Administrado
[redakti | redakti fonton]Villers-Pol apartenas al la kantono Quesnoy-Ouest, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Nord
- Kantono Quesnoy-Ouest
- loknomoj, kiuj enhavas la franclingvan silabaron -villers-