Villoviado
Aspekto
Villoviado estas antikva municipo kiu apartenas al la municipo de Lermo, en la provinco Burgoso, en Hispanio. Ĝi situas en la distrikto de Arlanza.
Ĝia urbestro (2007-2011) estas Victor García Orozco, de la Popola Partio
Enloĝantaro
[redakti | redakti fonton]Inter la Censo de 1857 kaj la antaŭa, unuiĝas kun la municipo 09313 Revilla Cabriada; poste pro problemoj rilate al horloĝo kiu apartenis al la turo de Villoviado kaj estis portita al Revilla Cabriada rompiĝis la unuiĝo kun tiu vilaĝo kaj denove sendependiĝis. Nuntempe restas kiel pedanio de Lermo
Situo
[redakti | redakti fonton]Je 7,5 km. de la ĉefurbo de la municipo, Lermo, kaj estas inter Rabé de los Escuderos kaj Castrillo de Solarana
Wikimapia/Koordinatoj: 41°58'45"N 3°42'9"W
Gravuloj
[redakti | redakti fonton]- Jerónimo Merino, gerilano, konata kiel la pastro Merino, paroĥestro de Villoviado. Naskiĝis en Villoviado la 30an de septembro 1769 kaj forpasis estinte maljunulo en Alençon (Francio) la 12an de novembro 1844 kiam estis 75jaraĝa, post longa historio pri bataloj kontraŭ la franca okupado en Hispanio.