Vilma Singhoffer
Vilma Singhoffer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Singhoffer Vilma |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1873 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de oktobro 1918 (45-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 26/1-1-36 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gyula Zilahy |
Infano | Pál Zilahy (en) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto aktoro |
Vilma Singhoffer [zinghofer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Singhoffer Vilma estis hungara operkantisto, operetkantisto (soprano). Ŝia geedziĝa nomo estis Zilahy Gyuláné [zilahi djulAnE], ŝia edzo estis Gyula Zilahy.
Vilma Singhoffer [1] naskiĝis la 16-an de januaro 1873 en Budapeŝto, ŝi mortis la 7-an de oktobro 1918 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilma Singhoffer lernis kantadon. En 1893 ŝi edziniĝis, en la sekva jaro ŝi naskis filon. En 1901 ŝi sukcese debutis en Népszínház, poste ŝi havis kontrakton de la teatro. Tamen ŝi aliĝis al trupo de Gyula Zilahy, inter 1901-1905 ŝi havis rolojn en Arad (urbo), poste ĝis 1913 en Teatro de Debrecen. Ŝi kantadis ankaŭ en sia naskiĝurbo (Reĝa Operejo de Budapeŝto, denove en Népszínház, Teatro Magyar, Népopera, Teatro Király, Budai Színkör.) Ŝi kantadis ankaŭ en koncertoj.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Katalin — carino (debuta rolo en 1901)
- Ferenc Lehár: A víg özvegy - Hanna
- Richard Wagner: Lohengrin — Elsa