Vilma Tihanyi
Aspekto
Vilma Tihanyi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pokorny Vilma Jozefa |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1894 en Gyöngyös |
Morto | 26-an de novembro 1951 (57-jaraĝa) en Gyöngyös |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 33/2 parcella, 1. sor, 9. sír ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Nemzeti Zenede (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ![]() |
Vilma Tihanyi [tihanji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Tihanyi Vilma Jozefa estis hungara operkantisto, (soprano).
Vilma Tihanyi [1] naskiĝis la 20-an de septembro 1894 (laŭ aliaj datenoj estas aliaj naskiĝdatoj) en Gyöngyös, ŝi mortis la 26-an de novembro 1951 en Gyöngyös.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilma Tihanyi lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, samtempe kantadon ekzemple de Viktor Dalnoki. Ŝi debutis en Reĝa Operejo de Budapeŝto en 1922, poste ŝi estis ties membro ĝis 1946. Ŝi estis primara kantisto precipe pri italaj operoj. Ŝi edziniĝis en 1926, vidviniĝis en 1945, baldaŭ ŝi denove edziniĝis.
Ŝia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Giacomo Puccini:
- La bohème - Mimi
- Madama Butterfly — titolrolo (Ĉoĉosan)
- Turandot — titolrolo (1927: hungara operdebuto)
- Giuseppe Verdi:
- Otelo — Desdemona
- La Forto de la Destino — Doña Leonora di Vargas
- Un balo in Maschera — Amelia
- Aida — titolrolo
- Richard Wagner:
- Der Fliegende Holländer — Senta
- Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg - Elizabeta
- Lohengrin - Elza
- Die Meistersinger von Nürnberg -Eva
- Károly Goldmark: Sába királynője — Szulamit
- Bizet: Carmen — Micaela