Vilmos Szuppán
Vilmos Szuppán | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de decembro 1854 en Buda | |
Morto | 25-an de novembro 1933 (78-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() | |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | pedagogo verkisto ĵurnalisto universitata instruisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vilmos Szuppán [vilmoŝ supAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szuppán Vilmos estis hungara instruisto, profesoro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Suppan, Szuppan.
Vilmos Szuppán [1] naskiĝis la 15-an de decembro 1854 en Buda. Li mortis la 25-an de novembro 1933 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilmos Szuppán frekventis mezlernejojn en Vieno kaj Pest (urbo), poste li studis en Joseph Polytechnicum kaj altlernejo pri instruistoj. Post la pedagogia diplomo en 1874 li estis asistanto en Polytechnicum, poste instruisto en Székelyudvarhely kaj Budapeŝto. Ekde 1886 li havis postenon en ministerio pri religio kaj eduko. En 1893 li estis nomumita lernejestro. Inter 1902 kaj 1921 li gvidis la komercan akademion en Budapeŝto. En 1897 li ricevis la titolon reĝa konsilisto.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A középiskolai didaktika alapvonalai (1876)
- Magyarországi népoktatásügy, kereskedelmi és ipari szakoktatás szervezete és közigazgatása I – II. (1893)
- A francia felsőbb leányiskola (1901)
- A felső kereskedelmi iskola problémája (1930)