Saltu al enhavo

Vilmos Várterész

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Vilmos Várterész
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1917 (1917-08-24)
en Dobra (Hunedoara)
Morto 24-an de majo 1972 (1972-05-24) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, Tor-480. fülke Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Debrecen (–1942) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
radiobiologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

VÁRTERÉSZ Vilmos (va:tere:s vilmoŝ) estis hungara kuracisto, radibiologo naskita en Hunyaddobra la 24-an de aŭgusto 1917 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de majo 1972.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Várterész diplomitiĝis en Debreceno (1942). Kiel studento li jam laboris en la fiziologia instituto sub direkto de István Went. De 1942 ĝis 1955 li estis helpkuracisto en Instituto Eötvös Loránd Radium kaj Röntgen, respektive en la Országos Onkológiai Intézet, poste de 1953 li estis sekciestro. Li estis direktoro de 1955 en la Sugárbiológiai Kutatóintézet (Esplorinstituto pri Radibiologio), de 1963 ĝis 1972 en la Országos „Fréderic Joliot Curie” Sugárbiológiai és Sugáregészségügyi Kutatóintézet (Tutlanda Esplorinstituto pri Radibiologio kaj Radisanafero).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Strahlenbiologie (Bp., 1966);
  • Az Orsz. „Fréderic Joliot Curie” Sugárbiológiai és Sugáregészségügyi Kutatóintézet 10 éve (Bp., 1967).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]