Vilmos Wessetzky
Vilmos Wessetzky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de februaro 1909 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de februaro 1997 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 3/1-8-35 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | historiisto egiptologo filologo muzeologo |
Vilmos Wessetzky [vilmos veŝecki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Wessetzky Vilmos estis hungara historiisto, bibliotekisto, muzeologo, altlerneja instruisto.
Vilmos Wessetzky[1] naskiĝis la 2-an de februaro 1909 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de februaro 1997 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vilmos Wessetzky maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1927, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932, post 2 jaroj ankaŭ filozofian diplomon. Post la unua diplomo li estis asistanto en la universitato 3 jarojn, poste same 3 jarojn ŝtata oficisto. Inter 1938–1948 li estis bibliotekisto, dum inter 1940-1943 li estis stipendiulo en instituto en Vieno. Ekde 1953 ĝis la pensiuliĝo en 1975 li estis muzeologo en Belarta Muzeo (Budapeŝto), dum inter 1962–1963 li estis partoprenanto en egipta esplorekspedicio. Li docentiĝis en 1949, poste li instruis en Scienca Universitato de Szeged 2 jarojn. Lia muzea laboro specialiĝis pri la egipta kulturo. Li kandidatiĝis en 1956, li doktoriĝis en 1962 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn inter 1965-1995.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A szívskarabeus szerepe az ókori egyiptomiak halotti kultuszában, különös tekintettel a Magyar Nemzeti Múzeumban levő szívskarabeusokra. (disertaĵo, 1934)
- Über die Totenklage bei den Kopten. (1945)
- Az óegyiptomi könyv és könyvtár. (disertaĵo, 1955)
- Az egyiptomi versfordítások néhány kérdése. (1957)
- Egyiptomi istenek Pannóniában. (1965)
- Egyiptom. (1970, 4-a eldono: 1985)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM74840 hungarlingva datenaro de muzeo