Vilsona pluvio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Reprodukta masklo (kun la ino malsupre)
![]() Reprodukta ino (kun la masklo supre)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anarhynchus wilsonia Ord, 1814 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Vilsona pluvio, Anarhynchus wilsonia, estas eta kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Anarhynchus kiu enhavas multajn aliajn speciojn. Ĝi estis nomita laŭ la skot-usona ornitologo Alexander Wilson fare de lia amiko George Ord en 1814.[2]
La Vilsona pluvio estas marborda vadbirdo kii reproduktiĝas en ambaŭ marbordoj de Ameriko el la Ekvatoro norden. Ilia teritorio etendiĝas norden kaj inkludas multon de la marbordo de Usono oriente, kaj de tiu de Pacifiko de Meksiko okcidente.
Teritorio kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas parte migranta. Birdoj lasas Usonon, escepte ĉe Florido, por vintri suden en Brazilo. Kelkaj meksikaj birdoj foriras por vintri en Peruo. Krom oni konas malgrandan loĝantan populacion el Brazilo, kiu estis konsiderita nova subspecio, nome brasiliensis, en 2008.[3] En 2012 oni establis, ke tiu estas juna sinonimo, kaj ke la ĝusta nomo por la subspecio estas crassirostris.[4] Tio signifas ankaŭ, ke unu el la subspecio de la Dezertpluvio estu alinomita.[5]

Tiu nur marborda pluvio nestas sur nuda skrapaĵo en sablaj strandoj aŭ sablaj areoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La reprodukta masklo havas nigran brustobendon, bridojn kaj antaŭkronon, kaj ruĝecan maskon. Inoj kaj nereproduktantaj maskloj havas similan plumaron, sed la nigro de la reprodukta masklo estas anstataŭigita per bruna aŭ ruĝeca. Ne-reproduktuloj havas pli grizan nuancon ĉe la kapo kaj brustan bandon. Nematuraj birdoj estas similaj al la ino, sed la brustobendo ofte estas nekompleta. La supraj partoj de la plenkreskulo estas ĉefe malhelgrizaj, kun mallonga blanka flugilstrio kaj blankaj vostoflankoj. La subaj partoj estas blankaj escepte de brustobendo, kaj la kruroj estas rozkoloraj, pli helaj dum reproduktado. La malhela beko estas granda kaj peza por pluvio de ĉi tiu grandeco. La alvoko estas alta malforta fajfaĵo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2016) “Charadrius wilsonia”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22693774A93421931. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22693774A93421931.en. Alirita 25a de Septembro 2021..
- ↑ Ord, George. (1814) “Wilson's Plover, Charadrius wilsonia”, American Ornithology or, the Natural History of the Birds of the United States 9, p. 77–78.
- ↑ (2008) “Uma nova subespécie de Charadrius wilsonia (Aves, Charadriiformes) para o Brasil”, Atualidades Ornitológicas 142, p. 4–5.
- ↑ Carlos, C. J. (2012). “Charadrius wilsonia brasiliensis Grantsau & Lima, 2008, is a junior synonym of Charadrius crassirostris Spix, 1825”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 131 (1), p. 165–170.
- ↑ Carlos, C. J. (2012). “A replacement name for Charadrius leschenaultii crassirostris (Severtzov, 1873), a subspecies of Greater Sand Plover”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 132 (1), p. 63–65.
- Shorebirds de Hayman, Marchant kaj Prater (ISBN 0-395-60237-8)
|