Saltu al enhavo

Vince Korda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vince Korda
Persona informo
Naskonomo Kellner Vince
Naskiĝo 22-an de junio 1897 (1897-06-22)
en Túrkeve,  Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de januaro 1979 (1979-01-04) (81-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oj Zoltán Korda kaj Alexander Korda Redakti la valoron en Wikidata
Infano Michael Korda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Chris Korda (en) Traduki (nepino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo scenografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Vince Korda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Korda Vince estis hungardevena brita pentristo, dekoraciisto. Lia origina familia nomo estis Kellner, lia persona nomo ekster Hungarlando estis Vincent. Liaj pli aĝaj fratoj estis Alexander Korda kaj Zoltán Korda.

Vince Kellner [1] naskiĝis la 22-an de junio 1897 en Pusztatúrpásztó (Hungara reĝlando, nuntempe Túrkeve), li mortis la 4-an de januaro 1979 en Londono.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Vince Kellner devenis el juda familio. Post abituriento li lernis dekoracioteknikon de Jenő Kéméndy (1913), fine li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1920. Lia ĉefinstruisto estis István Réti. Li plulernis en Vieno kaj studvojaĝis al Italio, li vizitis artistkoloniojn de Kecskemét kaj Baia Mare. En 1925 li translokiĝis al Parizo, en 1931 al Londono. Li iĝis filmodekoraciisto de Alexander Korda, ekde 1939 li estis direktoro. Li ricevis Oskar-premion en 1941. Li edziĝis dufoje.

Elektitaj ekspozicioj

[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Női akttanulmányok (1921)
  • Két akt (1923)
  • Műteremsarok háncsfonatú székkel (1925)
  • Rómaifürdõ (1926)
  • Cigarettázó férfi (1930)
  • Asztali csendélet
  • Nagybánya napsütésben
  • Park
  • Nagybányai táj
  • József Attila portréja

Elektitaj filmaj laboroj

[redakti | redakti fonton]
  • Men of Tomorrow (1932)
  • Prison Without Bars (1938)
  • The Thief of Bagdad (1940, kun premio Oscar)
  • The Holly and the Ivy (1952)