Vince Szekeres
Aspekto
Vince Szekeres | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de novembro 1887 en Pécs |
Morto | 7-an de marto 1976 (88-jaraĝa) en Keszthely |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto higienisto |
Vince Szekeres [sekereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szekeres Vince estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.
Vince Szekeres[1] naskiĝis la 10-an de novembro 1887 en Pécs, li mortis la 7-an de marto 1976 en Keszthely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vince Szekeres akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1909, poste li estis armea bestokuracisto. Li doktoriĝis en la altlernejo en 1923, poste li estis bestokuracisto en Keszthely, samtempe li instruis en la Ekonomia Akademio. Ekde 1941 li estis katedrestro, ekde 1945 en rango profesoro. Li pensiuliĝis en 1949, en la lasta studjaro li estis dekano.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Házi állatok élettana mezőgazdák számára (1948)
- Állathigiéne (1955)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografieto kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2021-01-30 per la retarkivo Wayback Machine