Vince Wartha
Aspekto
Vince Wartha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1844 en Rijeko |
Morto | 20-an de julio 1914 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-11-12 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Vilma Hugonnai |
Okupo | |
Okupo | kemiisto universitata instruisto |
Vince Wartha [varta], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wartha Vince estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1873, ordinara en 1891) de Hungara Scienca Akademio.
Vince Wartha [1] naskiĝis la 17-an de julio 1844 en Fiume (tiama apartenaĵo de Hungara reĝlando, nuntempa Rijeka en Kroatio). Li mortis la 20-an de julio 1914 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vince Wartha frekventis universitatojn en Buda, Zuriko kaj Heidelberg. En 1863 li ekinstruis en universitato en Buda, kie li estis rektoro inter 1870-1897. Li pensiuliĝis en 1912. Li okupiĝis ekzemple pri ekzamenado de karbonoj, vinoj, akvoj, argiloj, sed lia plej grava invento estis la "eozin", kiun Vilmos Zsolnay profitis.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Belföldi kőszénfajok vizsgálata… (Ekzamenado de la enlandoj karbonoj), (1879)
- A magyar borról (Pri la hungara vino), 1880)
- Az agyagipar technológiája (Teknologio de la argilindustrio), (1892)
- Az agyagművesség (1905)
- A levegő meghódítása kémiai célokra (Konkero de la aero por kemiaj celoj), (1911)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memormedalo Wartha Vince fondita en 1955