Saltu al enhavo

Vinhais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vinhais
urbo de Portugalo (1253 (Gregoria)–)
municipo de Portugalio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 066  (2011) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 7° 0′ U (mapo)41.816666666667-7Koordinatoj: 41° 49′ N, 7° 0′ U (mapo) [+]
Areo 695 km² (69 500 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Vinhais (Portugalio)
Vinhais (Portugalio)
DEC
Situo de Vinhais

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vinhais [+]
vdr

Vinhais estas portugala urbeto kun ĉirkaŭ 2 185 loĝantoj, en la nordokcidento de la Distrikto Bragança, en la subregiono Terras de Trás-os-Montes de la norda regiono.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Vinhais, kun 694,76 km² de areo kaj 7 768 loĝantoj (2021), subdividita en 26 fregezioj. La municipa teritorio limas norde kaj okcidente kun la hispanaj regionoj Kastilio-Leono kaj Galegio respektive, oriente kun la municipo Bragança, sude kun Macedo de Cavaleiros, sudokcidente kun Mirandela kaj okcidente kun Valpaços kaj Chaves.

La areo jam estis loĝata en prahistoria epoko (rokarto kaj dolmenoj), en la epoko de kastrumoj kaj dum la Romia Imperio (romiaj vojoj kaj ŝtontabulo al Jupitero).

Kastelo de Vinhais.

De la mezo de la 13-a jarcento estas la plej frua referenco al Vinhais, en dokumento pri donado al la leona Monaĥejo de San Martín de Castañeda: in villa que vocitant Villar de Ossus in territorio Vinales. Tiam Vinhais ne estis loknomo, sed nomo de regiono, de teritorio. Oni supozas, ke la unua setlejo de Vinhais estis konstruita sur monteto, proksima al la dekstra bordo de la rivero Tuela, sed norde de la aktuala loko, aŭ sur la monto Vidueira, aŭ eĉ sur la monto Ciradela aŭ Ciradelha, en Serra da Coroa. Tiujn supozojn pravigas la apero de romiaj moneroj, restaĵoj de konstruaĵoj de la antikva romia urbo Veniatia kaj de la romia militista ŝoseo kiu ligis Braga kun Astorga (Asturica Augusti).

Vinhais estis dekomence kastrumo, transformita de romianoj en galeg-romia kastrumo, kun fortikaĵo (opido). Suevoj aŭ visigotoj ĉirkaŭis la loĝlokon per muregoj kaj, je la forpelo de la islamanoj, Vinhais detruiĝis, kaj devis esti reloĝata sub dominado de la reĝoj de Kastilio kaj Leono (Sanĉo la 2-a kaj Alfonso la 6-a). Tiun reloĝadon pluigis la unuaj portugalaj reĝoj, nome D. Afonso Henriques, Sanĉo la 2-a (O Povoador), Afonso la 2-a kaj Sanĉo la 2-a.

La pilorioj kaj foruoj simbolas la aŭtonomecon de la tiamaj municipoj kaj atestas pri la administraciaj ŝanĝoj. Vinhais ricevis foruon de Afonso la 3-a, la 20an de Majo 1253, konfirmita de la monarko Manuelo la 1-a, la 4an de Majo 1512. Kadre de la Krizo de 1383—1385 en Portugalio, kiam Johano la 1-a de Kastilio invadis Portugalion en 1384, la kastelo de Vinhais estis unu de multaj kiuj estis sub kastilia flago, kontraŭ la Superulo de Avis, estonta Johano la 1-a de Portugalio. En la 17-a jarcento, Vinhais suferis denove pro la Portugala Restaŭriga Milito.

La loĝantaro de la municipo atingis pli ol 26 000 loĝantojn en la 1960-aj jaroj, sed poste malpliiĝis pro elmigrado ĝis 7 700; tio estas, oni perdis multe pli ol du trionojn. Nuntempe grava ekonomia rimedo estas produktado de kaŝtanoj.

Submunicipoj

[redakti | redakti fonton]

Vinhais havas la jenajn fregeziojn kaj loĝantojn:

Fregezioj de la municipo Vinhais.
  • Agrochão 220
  • Candedo 289
  • Celas 189
  • Curopos e Vale de Janeiro 245
  • Edral 170
  • Edrosa 139
  • Ervedosa 331
  • Moimenta e Montouto 219
  • Nunes e Ousilhão 197
  • Paçó 154
  • Penhas Juntas 260
  • Quirás e Pinheiro Novo 203
  • Rebordelo 605
  • Santalha 188
  • Sobreiró de Baixo e Alvaredos 275
  • Soeira, Fresulfe e Mofreita 157
  • Travanca e Santa Cruz 146
  • Tuizelo 296
  • Vale das Fontes 262
  • Vila Boa de Ousilhão 138
  • Vila Verde 151
  • Vilar de Lomba e São Jomil 207
  • Vilar de Ossos 222
  • Vilar de Peregrinos 134
  • Vilar Seco de Lomba 186
  • Vinhais 2185

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Pilorioj de Ervedosa, de Paçó, de Vilar Seco aŭ de Vilar Seco da Lomba, de Vinhais
  • Kastelo de Vinhais
  • Nekropolo de Fresulfe
  • Preĝejo de São Pedro de Moimenta
  • Monto de Santa Comba en Ousilhão
  • Ruinoj de la Fuorto de Modorra aŭ Forte Velho en Vila Verde
  • Blazondomo de la Grafoj de Vinhais, preĝejo de São Facundo de Vinhais, Bieno Casa da Corujeira, kaj preĝejo de São Francisco de Vinhais

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vinhais (Portugal) en la portugala Vikipedio.