Vintro-naĝado
Aspekto
Vintro-naĝado | |
---|---|
naĝado | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Vintro-naĝado estas sporta aktiveco de naĝado dum la vintrosezono, kiu tipe okazas en subĉielaj lokoj. Multaj vintronaĝantoj (foje nomataj rosmaroj en Esperantio) naĝas kun normalaj naĝkostumoj prefere ol kun malsekkostumoj aŭ alia termika protekto.
En pli malvarmaj landoj vintro-naĝado povas esti sinonima kun glaci-naĝado.
Konkursoj en la sporto regule okazas en Ĉeĥa respubliko. En multaj aliaj landoj hardado estas ankaŭ populara kiel socia aktiveco, ĉefe Pollando, Belorusio kaj Finnlando.
Hardado, kohera kun la vintronaĝado, estas populara precipe pro ĝia influo por saneco. Restado en malvarma akvo havas bonan influon por sangcirkulado kaj imunsistemo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Retpaĝo de ĉeĥa vintro-naĝado (ĉeĥe)
- Retpaĝo de prepara filmo pri la vintro-naĝado Arkivigite je 2011-04-16 per la retarkivo Wayback Machine angle