Violet C. Nixon
Etoso
Violet C. NIXON estis brita instruistino kaj esperantistino. En 1949 ŝi estis la unua prezidantino de la ĵus nove fondita Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj[1]. Ŝi deĵoris ĝis en 1956 la francino Jeanne Dedieu kiu ankaŭ en 1949 estis en la unua kvarkapa estraro, transprenis la prezidantecon kaj plurajn pliajn jarojn gvidis la ligon.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj stariĝis! En: La Juna Vivo, septembro 1949, paĝo 355.
- ↑ laŭ Humphrey Tonkin, Poznano, Pollando 8-an de februaro 2014