Saltu al enhavo

Visacard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Visa Incorporated
Visa Incorporated
transnacia firmao • card association • negoco • entrepreno • publika kompanioorganizaĵo vd
Dum 1958 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Dee Hock vd
Ĉefestro(j) Alfred F. Kelly • John F. Lundgren vd
Sidejo Foster City, Usono
Lando Usono
Estr(ar)o Alfred F. Kelly • Ryan McInerney
Dungitoj 6 800 (en 2010)
Spezosumo 8 060 000 000 da usonaj dolaroj (en 2010)
Agokampo kreditkarto
ISIN-kodo US92826C8394
filiaj kompanioj Visa Europe • Visa International Service Association vd
Posedataj kompanioj VISA • Visa Debit vd
TTT corporate.visa.com
vdr

Visa aŭ plennome Visa Incorporated estas korporacio de financaj servoj kun centra oficejo en la planita urbeto Foster City, kantono San Mateo, subŝtato Kalifornio de Usono, kies ĉefa servo de la firmao estas la kreditkarto Visacard. La korporacio fondiĝis en 1958 en Fresno, Kalifornio, je nomo BankAmericard, kaj en 1975 transformiĝis al la nuna strukturo kaj nomo. Formala financa centro estas la financa distrikto de la urbo San-Francisko.

La firmao donas licencojn al bankoj en ĉiuj mondpartoj por eldono de la koncernaj kreditkartoj, kaj pliajn licencojn por varbado de kontrakte ligitaj partneraj entreprenoj. Krom la kreditkarto Visacard ekzistas diversaj "debitkartoj" (do kartoj al kies kontoj oni unue ĝiras monon kaj poste perkarte elspezas ĝin, do ne prenas krediton de la banko) kaj kartoj ekskluzive por ricevo de kontanta mono el loka giĉeto aŭ bankaŭtomato.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
jen du kreditkartoj de la plej grandaj markoj Visacard kaj Mastercard