Vito Markovo
Vito Markovo | |
---|---|
Persona informo | |
Vito MARKOVO, oficiale Mikael Vito Markov, (5a de februaro 1987, Orseo, Francio) estas franca esperantisto. Profesie li estas movoflegisto (fizioterapio).
Li estas denaskulo (esperantistiĝo je 1998), en familio de esperantistoj. Li estas filo de esperantistaj gepatroj Ansofi kaj Vjeko Markov, nepo de Petro Levi, kaj frato de Vinko Markovo.
Li estas membro de SAT kaj membris en diversaj instancaj postenoj, ekzemple en SAT-EFK. Aparte li nuntempe aktivas en la Vegetara Sekcio de SAT, kun preciza aktivulado por veganismo kaj kontraŭspeciismo. Li aktivis ankaŭ en SAT-Amikaro kaj publikigis per artikoloj en la organoj de tiuj asocioj, ekzemple en Sennaciulo, kaj precize li estis ĉefredaktanto de La Sago. Li aktivis por la esperantistaj kulturcentroj Kvinpetalo kaj Kastelo Greziljono.
Kunlaborado por publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]Li kunlaboris diversnivele por diversaj publikaĵoj, inter kiuj menciindas jenaj:
- Mortopuno : faktoj & dokumentoj, 2007
- La Pariza Komunumo de 1871, 2008 (reeld 2010)
- Kompendio pri la Kapitalo de Karlo Markso de Karlo Kafiero, 2009
- Tuikero la harkio kaj la cetero de Roĝero Kondono, 2010
- Traktaĵo pri ateologio de Mikaelo Onfrajo, 2010
- Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio, plastigita afiŝo / mansubaĵo, de Andreo Andrio k Janfranko Blino, 2011
- Teatraĵo : Karotkapo de Julio Renard’, 2012
- Esperanto (filmo) de Dominiko Gaŭtiero, 2013
- Nek pardono, nek redono de Raulo Vanejgemo, 2014
- La minuto preskribita antaŭ la sturmo de Ĵeromo Lerojo, 2014
- Veganismo, SAT-EFK, 2020.