Vittoria Aleotti
Vittoria Aleotti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1575 en Ferrara |
Morto | 1-an de januaro 1640 (65-jaraĝa) |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato |
Familio | |
Patro | Giovan Battista Aleotti (en) |
Okupo | |
Okupo | kantoverkisto orgenisto komponisto monaĥo klavicenisto dirigento |
Vittoria ALEOTTI (ĉ. 1575 – post 1620), kredita esti la sama kiel Raffaella Aleotta (ĉ. 1570 – post 1646) estis itala aŭgustenana monaĥino, komponisto kaj orgenisto, estis renoma itala komponisto de madrigaloj kaj motetoj; monaĥino de la malfrua 16-a kaj frua 17-a jarcentoj. Estas iom da diskutado pri la identeco de ĉi tiu virina muzikverkisto: ĉu estis fakte du fratinoj?, aŭ ĉu Vittoria Aleotti prenis la nomon Raffaella kiam ŝi estis ordenita monaĥino?
Vivo
[redakti | redakti fonton]Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 7 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
La nomo de Vittoria asociiĝas nur kun madrigaloj, kaj nenion ŝi publikigis post la jaro 1593. Dum, sub la nomo de Raffaella eldoniĝis nur sanktaj muzikaĵoj ĝuste ekde 1593. La plej probabla konkludo estas, ke ambaŭ nomoj identigas la saman virinon.
La ses jaraĝa Vittoria prezentiĝis kiel muzika mirinfano, kiam ŝi montris sian eksterordinaran kapablon ludi la klavicenon, lernita nur per aŭskultado de lecionoj de muziko al sia pli aĝa fratino. La instruisto rekomendis, ke ŝi estu edukita ĉe la Aŭgustena Monaĥejo de Sankta Vito en Ferrara, fama pro sia nivelo de muzika edukado. Post du jaroj da muzika studado kun la sama instruisto ŝi ekkomencis sian edukadon en la monaĥejo, kie ŝi restis dum la sekvaj kvardek-naŭ jaroj kiel monaĥino.
Ŝia unua verko publikigita estis en 1591, kiam unu el ŝiaj madrigaloj estis inkluzivita kune kun la ĉefaj madrigalistoj de Ferrara en la fama antologio “Muzika ĝardeno de Ferrara” (Il giardino de musici ferrari). La esploristo Thomasin LaMay diris, ke Vittoria progresis tiel multe en la studado de muziko, ke ŝia patro petis versojn al tre klera poeto Giovanni Battista Guarini, por ke la adoleskanto aranĝu kaj muzikigu ilin kiel madrigaloj. La eldonaĵo aperis en 1593, sub la nomo “Girlando de madrigaloj” (Ghirlanda de madrigali), libro de dek ok, kvarvoĉaj madrigaloj. La lasta publikaĵo sub la nomo de Vittoria aperis ankaŭ en 1593. Estis kolekto de dudek unu kvarpartaj madrigaloj, stilistike iom konservemaj, sed junece ĝojplenaj.
Jam sub la nomo de Raffaella Aleotti aperis, ankaŭ en 1593, volumo de voĉaj pecoj: "Sanktaj kantoj… " (Sacrae cantiones quinque, septem, octo & decem vocibus decantande). kiu ŝajnas esti la unua religia muzikaĵaro presita de virino. Ĝi enhavas dek ok motetojn por diversaj voĉoj.
La konvento de Sankta Vito en Ferrara estis institucio de muziktrejnado, kaj Aleotti fariĝis instruistino, komponisto, orgenisto kaj muzika direktoro. Neniu vira instruisto estis vokita por instrui la junajn virinojn. Ŝi instruis kantistojn same kiel instrumentistojn, kaj eĉ instruis korneton, trombonon, violonon, sakŝalmojn, kaj flutojn, kiujn virinoj ne rajtis ludi. La monaĥejo prezentis grandan koncerton; estis grupo de dudek-tri kantistoj kaj instrumentistoj, ĉiuj virinoj trejnitaj ene de la konvento. Voĉoj kaj instrumentoj, tiel bonkvalitaj, ke multaj el la ĉeestantoj estis nekredemaj, ke virinoj kreis ĉi tian belsonan muzikon.
Laŭ Ercole Bottrigari, verkisto de tiu tempo, ĝi estis unu el la plej bonaj ensembloj en Italio, kaj laŭdis al Raffaella Aleotti pro ŝia talento kaj kapablo por gvidi tiel larĝan ensemblon. "Ŝajnis al mi, skribis li, ke la homoj ne estis homoj, korpaj kreitaĵoj, sed vere anĝelaj spiritoj." Tiamaniere, nomante ilin per tiu subtilaĵo "anĝelaj spiritoj", neniu akceptus la ideon, ke la virinoj estis mirinde bonaj kaj kapablaj muzikistoj.
Raffaella estis foje kritikata, ĉar iuj pensis, ke dum la muziko fariĝas pli kompleksa per uzado de pli da voĉoj, la sankteco de la muziko malaperas kaj malfermas vojon al plezuro. Raffaella estis nomata Abatino de la Monaĥejo en 1636, posteno kiun ŝi okupis ĝis 1639.
La muziko de Aleotti estas konata pro sia graco kaj pasio. Ĝi prezentas gamon da stiloj de simplaj kanzonetoj ĝis seriozaj klopodoj ekspluati disonancon, por esprimi sopiron aŭ aman angoron. Kvankam en Italio la muzikaj stiloj, aparte la madrigalo, progresis kun la “concerto delle donne”, ŝiaj pecoj ne reflektas ĉi tiujn ŝanĝojn. Ĉar ŝi eniris la konventon ĉefe por esti monaĥino, ŝi ne estas konsiderata profesia komponisto. Sed la publikigo de ŝiaj plenaj volumoj de komponaĵoj estis unika kaj noveca por virinaj komponistoj, kaj ŝia efiko al estontaj verkistinoj povus esti nemezurebla.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Motet: Angelus ad pastores ait (teksto de Luko 2:10-11)
- Motet: Egoismo flos campi ( 7 vv), R. Aleotti
- Il giardino de musici ferraresi (1591)
- Sacrae cantiones quinque, septem, octo, & decem vocibus decantande (1593) Libro de Motets por kvin, sep, ok kaj dek voĉoj.
- Ghirlanda de madrigali quatro voci (1593). Libro de Madrigals por kvar voĉoj
- Interpretadoj de ŝiaj kantoj estas haveblaj sur multaj KD-oj inkluzivanta O Dulcis Amor.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Pendle, Karin Swanson. Virinoj kaj Muziko: Historio. Bloomington: Indianaa UP, 2001. Gravuraĵo.
- Bowers, Jane M. Kaj Judith Tiktako. Virinoj Faranta Muzikon: la Okcidenta Arta Tradicio, 1150-1950. Urbana: Universitato de Ilinojso, 1986. Gravuraĵo.
- Monson, Craig . -- “Metanta Bolognese Monaĥinaj Muzikistoj en Ilia Loko” en la Voĉoj de Virinoj Trans Muzikaj Mondoj, Jane Bernstein, ed, Nordorienta Universitata gazetaro, 2004
- O dulcis amor: Virinaj komponistoj de la Seicento, La Villanella Basel (ensemblo), Ramee (etikedo), 2011. Retejo. Aliris 09a Feb. 2011. [1]