Vivien Edelényi
Aspekto
Vivien Edelényi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de januaro 1987 (38-jaraĝa) en Dombóvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–2019) Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Vivien Edelényi [edelEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Edelényi Vivien estas hungara aktoro.
Vivien Edelényi[1][2] naskiĝis la 16-an de januaro 1987 en Dombóvár.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vivien Edelényi studis en aktora akademio "Shakespeare" inter 2005-2008, en la sekva lerneja jaro en studio de Teatro Csokonai (Debrecen). Ekde 2012 ŝi apartenis al tiu teatrejo. Ŝi akiris diplomon en Kalvinana Teologia Universitato de Debrecen en 2015, plian diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2019. Ŝia ĉefinstruisto estis Gergely Kocsis. Krom la teatraj laboroj ŝi havas filmajn laborojn, foje ŝi estis voĉoaktoro.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Gábor Presser – Dusán Sztevanovity: A padlás – Süni
- Magda Szabó:
- Az ajtó – Sutu
- Régimódi történet – Margit
- Federico García Lorca: Yerma – ino
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Komoly dolgok (kina filmo, 2010)
- A rögöcsei csoda (televizia filmo, 2014) - S-ino Bujdosó
- Oltári csajok (televizia serio, 2018) - Eszter
- en eksterlanda filmo hungara voĉo[3]