Vivir es fácil con los ojos cerrados
Vivir es fácil con los ojos cerrados | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Vivir es fácil con los ojos cerrados |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2013 |
Ĝenro | komedia dramo |
Reĝisoro(j) | David Trueba |
Produktisto(j) | Fernando Trueba |
Scenaro | David Trueba |
Filmita en | Hispanio |
Muziko de | Pat Metheny |
Rolantoj | Javier Cámara • Natalia de Molina • Jorge Sanz • Francesc Colomer • Ramon Fontserè • Ariadna Gil • Miranda Gas • Ángel de Andrés • Manolo Escobar • George Harrison • John Lennon • Paul McCartney • Laly Soldevila • Ringo Starr |
Honorigoj | Q124611450 • Q124611545 |
IMDb | |
Vivir es fácil con los ojos cerrados (Vivi facilas per fermitaj okuloj) estas hispana filmo de 2013 verkita kaj reĝisorita de David Trueba. Ĝi estas la naŭ filmo de la madrida reĝisoro, kies scenaron li mem verkis. Ĝi inspiriĝas en la reala historio de Juan Carrión Gañán (Madrid, 1924 - Cartagena, 2017), nome instruisto de la angla kiu en 1966 veturis al Almería, kiam John Lennon vizitis tiun urbon okaze de la filmado de How I Won the War. La filmotitolo estis prenita el la filmo en la kanto Strawberry Fields Forever ("Living is easy with eyes closed"). La filmo miksas filmajn scenojn kun arkivaj bildoj de Beatles kaj de Lennon filmante en Almería. Ĝi premieris en la 31a de oktobro 2013.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En 1966 John Lennon trairas ekzistadisman krizon kiu kondukas lin al planoj por definitive eliri el Beatles kaj intence al aktorkariero, li venas al Almería por filmi por Richard Lester kontraŭmilitan filmon: How I Won the War (Kiel mi venkis militon). Antonio (Javier Cámara), estas senkondiĉa sekvanto de la kvaropo el Liverpool kaj instruisto de angla en negrava lernejo de Albacete. Ĉar li uzas la kantojn de Beatles por instrui anglan, li venas koni Lennon kaj fari al li kuriozan peton.
Survoje, li trafas Belén (Natalia de Molina), kiu fuĝis el konvencia familio kaj la socia medio de la lando, ĉar ŝi estas 20-jaraĝa, sed trenas pezan pasintecon. Ambaŭ siavice trafas Juanjo (Francesc Colomer), 16-jaraĝa adoleskulo, kiu siavice fuĝis el sia familio pro juna ribelemo kaj kontraŭstaro kun sia patro (Jorge Sanz), konservem, maltolerema kaj malŝanĝemulo.
La libereco kaj la revoj estas la centraj aksoj de la ĉiesa vojaĝo. Antonio devas solvi malfacilajn barojn kiuj malhelpas sian renkonton kun Lennon, dum la aliaj du protagonistoj devas superi siajn personajn krizojn.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Javier Cámara: Antonio San Román
- Natalia de Molina: Belén.
- Francesc Colomer: Juanjo
- Jorge Sanz: Patro de Juanjo
- Ariadna Gil: Patrino de Juanjo
- Ramon Fontserè: Ramón
- Rogelio Fernández: Bruno
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paco León. oficiala retejo de produktoro
- [1]
- [2]
- en imdb
- [3]
- en Fotogramas
- David Trueba dirigirá Vivir es fácil con los ojos cerrados
- Lo que necesitas soñar
- [4] Pri Vivir es fácil con los ojos cerrados.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vivir es fácil con los ojos cerrados en la hispana Vikipedio.