Vlčkovice (Mladkov)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vlčkovice |
Vlčkovice | |
germane Wollfsdorf, germane Wöllsdorf | |
vilaĝo | |
Kruco super Vlčkovice
| |
Oficiala nomo: Vlčkovice | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Administra municipo | Mladkov |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Domoj | 60 2009 |
Situo | Vlčkovice |
- alteco | 550 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 05′ 21″ N 16° 35′ 51″ O / 50.08917 °N, 16.59750 °O (mapo) |
Loĝantaro | 102 (2021) |
Fondo | 17-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 561 67 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Vlčkovice (germane Wollfsdorf aŭ Wöllsdorf) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Mladkov en distrikto Ústí nad Orlicí. Ĝi troviĝas sudokcidente de Mladkov. En la jaro ĉi tie estis registritaj 60 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 102 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam en duono de la 17-a jarcento fondis en kyšperka senjorujo grafo Ignác Jetřich Vitanovský z Vlčkovic vilaĝojn Studené, Vlčkovice kaj Vitanov (nun parto de Pastviny) kiel agrikulturaj bienoj, por ke li plialtigu profitojn de sia senjorujo.
Ekde la 19-a jarcento en la vilaĝo vivis plejparte germana loĝantaro kaj ili vivtenis sin precipe per agrikulturado. El tiu ĉi tempo ĝisnun konserviĝis 5 bienoj kun fermita korto, pluaj estis detruitaj.
Evidente la plej malnova konstruaĵo estas eksa bieno n-ro o. 1, kie sur sabloŝtona balustro de pordego estas erao 1800. Plua konstruaĵo estas kapelo el la jaro 1836.
En la jaro 1902 estis malfermita lernejo, kiun vizitadis infanoj de la germanaj loĝantoj. Ekde la 1919 estis establita klasĉambro ankaŭ por ĉeĥaj infanoj. Tiutempe Vlčkovice havis proksimume 300 loĝantojn. Post milito la nombro de loĝantoj iom post om sinkis. La vilaĝo estis en la jaro 1975 kunigita kun Mladkov, la lernejo estis nuligita; en la liberigitajn spacojn transloĝiĝis infanĝardeno. Pro manko de infanoj pereis en la jaro 1993 eĉ la infanĝardeno. En la konstruaĵo estas nun lignoĉizado.
En la tempo de la dua mondmilito la vilaĝo apartenis al Sudetio kaj estis establita antaŭ ĝi doganejo.
Post ellandigo de parto de germanaj loĝantoj ĉi tie restis nur kelke da private mastrumadaj bienuloj kaj la vilaĝon loĝigis novaj loĝantoj (alloĝintoj).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 374 |
1880 | 376 |
1890 | 365 |
1900 | 330 |
1910 | 317 |
1921 | 273 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 222 |
1950 | 140 |
1961 | 156 |
1970 | 179 |
1980 | 141 |
1991 | 120 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 124 |
2011 | 107 |
2021 | 102 |
Nuntempo
[redakti | redakti fonton]Nuntempe (la jaro 2008) la vilaĝo havas 110 loĝantojn. Estas ĉi tie jam preskaŭ nenia labor-okazo. Necesas vojaĝi al laboro. Ekde la 1980-aj jaroj estas ĉi tie iom post iom konstruata kabana regiono en lokoj de eksa kortobirdejo. Preskaŭ duonon de domoj proprumas dometistoj, pro kio la vilaĝo servas pli al refreŝigejaj celoj. Avantaĝo estas proksimeco de Valbaraĵo Pastviny.
Turismo
[redakti | redakti fonton]- Turismo por piedirantoj
- Tra la vilaĝo kondukas markigo de turisma vojo n-ro 0416
Nekoř - Studené - Vlčkovice - Monto Adam.
- Cikloturismo
- Tra la vilaĝo kondukas ciklovojo n-ro 4079 de Valbaraĵo Pastviny al ŝtatlimo kun Pollando ĝis monto Adam.
|