Vladimír Menšík
Vladimír Menšík | |||||
---|---|---|---|---|---|
Vladimír Menšík
| |||||
Persona informo | |||||
Vladimír Menšík | |||||
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1929 en Ivančice, Ĉeĥoslovakio | ||||
Morto | 29-an de majo 1988 en Brno, Ĉeĥoslovakio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Astmo vd | ||||
Tombo | tombejoj de Olšany vd | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Alma mater | Janáčkova akademie múzických umění (mul) vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | Petr Menšík (en) , Martina Menšíková (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto aktoro komikisto televida aktoro teatra aktoro filmaktoro rakontanto vd | ||||
Aktiva dum | 1953 - 1988 | ||||
| |||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | Vacovský en Lásky jedné plavovlásky | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vladimír MENŠÍK (9-a de oktobro 1929 en Ivančice, Ĉeĥoslovakio – 29-a de majo 1988 en Brno) estis ĉeĥa aktoro de filmoj, teatro kaj televido.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pri naskiĝ- kaj mortodatoj estas malkongruaj indikoj en la diversaj publikigaĵoj. La naskiĝjaron verŝajne MENŠÍK mem iomete variigis. Per lernejaj samklasanoj oni scias ke li ne en 1924 sed en 1929 naskiĝis. Pri la mortojaro 1988 plej verŝajnas, ĉar ankoraŭ la 27-an de majo 1988 li aktoris en teatro.
Vladimír MENŠÍK aktoris en seriosbranĉaj filmroloj, ekz. en »La amo de flavharulino« (»Lásky jedné plavovlásky«, 1965) de Miloš Forman. Sed pli kaj plej li famiĝis per bonhumuraj karakteroj kaj per aktorado en televidserioj. La unua filmo en kiu li aktoris estis »Zářijové noci«, 1957.
La internacie plej konataj kinejaj filmoj liaj estas interalie »Sur la kometo« (»Na kometě«, 1970) de Karel Zeman, »Knabino sur balailo« (»Dívka na koštěti«, 1972), »Kiel dronigi d-ron Mráček aŭ La fino de la niksoj en Bohemio« (»Jak utopit doktora Mráčka aneb Konec vodníků v Čechách«, 1974), »Tri aveloj por cindrulino« (»Tři oříšky pro Popelku«, »Drei Haselnüsse für Aschenbrödel«, 1973) kaj »Kiel kisveki Dormantan Belulinon« (»Jak se budí princezny«, 1977).
Krome li kunaktoris en multaj televidserioj; ĉu oriento, ĉu okcidento, oni lin ŝatas. Kelkaj ekzemploj: »Pan Taŭ« (1974, rolo: Josef URBAN), »Malsanulejo ĉe urborando« (»Nemocnice na kraji města«, 1978 – 1981), kaj speciale »La vizitantoj« (»Návštěvníci«, 1981 – 1983), »Ferdinando la fluganta« (»Létající Čestmír«, 1983) kaj la s-ro MAJER en »Arabela« (»Arabela«, 1979 – 1981).
En lia naskiĝurbo Ivančice (apud Brno) ekzistas muzeo pri Vladimír MENŠÍK, ĝi ekspoziciigas vestaĵojn, skribaĵojn kaj fotojn de li. Krome estas skulptaĵo de la ŝatata aktoro. La muzeo ĉiutage viziteblas.
Retpaĝoj
[redakti | redakti fonton]- Vladimír Menšík ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- pri Vladimír MENŠÍK ĉe TSFSI germane
- Ĉeĥa filmografio Arkivigite je 2007-06-17 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
- bildo el la muzeo Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine