Volvaĵo Qingming
Volvaĵo Qingming | |
Zhang Zeduan, 清明上河圖, 1085-1145 | |
oleo sur kanvaso | |
24.8 × 528.7 cm | |
Muzeo de Nacia Palaco | |
La volvaĵo Qingming (ĉine: 清明上河圖 / 清明上河图 / pinyine: Qīngmīng Shànghé Tú) estas la plej fama pentraĵo de la ĉina pentristo Zhang Zeduan (1085-1145).
La pentrita volvaĵo montras la ĉiutagan vivon de la urbo Kaifeng, la ĉefurbo sub la norda dinastio Song en la memortago pri mortintoj Qingming.
La volvaĵo estas 24,8 centimetrojn alta kaj 528,7 centimetrojn longa.
Historio
[redakti | redakti fonton]La aparta afero de la volvaĵo Qing-Ming estas, ke ĝi estas unu el la maloftaj pentraĵoj de la frua imperiestra kolektaĵo, kiu troviĝas nuntempe en Ĉinujo. Pu Yi alte taksis tiun bildon kaj kunportis ĝin kiam la japanoj igis lin imperiestro de Manĉuko. Tial ĝi ne troviĝis en la Malpermesita Urbo, kiam la Kuomintango fuĝis al Tajvano kunportanta la artaĵojn de la imperiestra palaco.
En la jaro 1945 Pekino reaĉetis la volvaĵon, kiu ekde tiam troviĝas en la palaca muzeo de Pekino.
Kaifeng estis la ĉefurbo de la norda dinastio Song.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Titolo
-
Ponto
-
Urba pordego
-
Surstrata sceno
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La volvaĵo videbla rete Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
- 'China's Mona Lisa' makes a rare appearance in Hongkong, New York Times, 3-an de julio 2007