Saltu al enhavo

Volverás a Región

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volverás a Región
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Juan Benet
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr

Volverás a Región (Vi revenos al Región) estas romano de la hispana verkisto Juan Benet publikigita en 1967. Ĝi estis por multaj fakuloj elrompo kontraŭ ĉio kion oni verkis en tiama Hispanio, kiam en romanaro hegemoniis realismo.[1]

Ĝi estas inkludita en la listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento farita de la hispana ĵurnalo El Mundo.​[2]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Same kiel okazas en aliaj verkoj de Benet,[3]​ la agado okazas en Región (Regiono), fikcia teritorio kreita de la aŭutoro kaj iom identigebla probable kun la provinco Leono, en kiu Benet laboris kiel inĝeniero inter 1956 kaj 1965 en la vorkoj de la kanaloj de Quereño kaj Cornatel kaj en la akvobaraĵo de Porma, kie li kompletigis la definitivan verkadon de la tomano.[4]​ La intrigo centriĝas en la nokta konverso inter kuracisto kaj virino.[5]

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Kelkaj kritikistoj indikis la influon de la "magia realismo" de García Márquez, Juan Carlos Onetti kaj ĉefe de Faulkner kaj de ties mita kantono Yoknapatawpha, por lia Región.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Marías, J. «Javier Marías habla de Juan Benet». javiermarias.es. Konsultita la 23an de decembro 2014.
  2. Lista completa de las 100 mejores novelas
  3. «LA ZONA FANTASMA. 6 de enero de 2013. El señor Benet regresa un rato». javiermariasblog. 6a de januaro 2013. Konsultita la 14an de marto 2018.
  4. Carrera, M. (2009). «La imagen del laberinto en las novelas regionatas de Juan Benet». Amaltea. Revista de mitocrítica (Universidad Complutense de Madrid) 1: 23-41. ISSN 1989-1709. Arkivita el originalo la 13an de decembro 2014.
  5. Fanjul, C. (12a de januaro 2007). «León en los ojos de un extraño». Diario de León.
  6. Margenot, John (1991). Zonas y sombras: aproximaciones a Región de J. Benet. Madrid: Pliegos. ISBN 84-86214-80-7.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Volverás a Región en la hispana Vikipedio.