Vranov (germaneRabendorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Mimoň en distrikto Česká Lípa. Ĝi troviĝas proksimume 2 km nordoriente de Mimoň. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 33 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 105 loĝantoj.
Vranov situas en katastra teritorio Vranov pod Ralskem kun areo 2,01 km². En la katastra teritorio Vranov pod Ralskem situas ankaŭ Srní Potok.
Vilaĝo Vranov situas sur montopiedo de monto Ralsko kun ruino de burgo Ralsko. Laŭ vojmontrilo la burgo estas en 2 km distanco kaj Vranovaj rokoj 300 metroj. Kun urbo Mimoň kunigas ĝin Vranova aleo (devene datrevena aleo de imperiestro Francisko la 1-a) por piedirantoj. La aleo estis plantita en la jaro 1898, kiam la imperiestro festis 50 jaroj de sia regado.