Saltu al enhavo

Vyškova pordego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vyškova pordego
ĉeĥe: Vyškovská brána
pordego
Nemojany en Vyškova pordego
Oficiala nomo: Vyškova pordego
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Vyškov
Historia regiono Moravio
Parto de Okcidentaj malaltaĵoj
Superaj unuoj
Subulaj unuoj Ivanovická brána, Rousínovská brána
Supermara alteco 263,5 m s. m.
Plej alta punkto
 - situo Na hanácké
 - alteco 339 m s. m.
Areo 141,0 km² (14 100 ha)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Portalo pri Geografio

Vyškova pordego (ĉeĥe: Vyškovská brána) estas geomorfologia tutaĵo en Moravio, konsisto de zono Okcidentaj Eksterkarpataj malaltaĵoj. Ĝi kreas dividon inter Drahana montetaro (Bohemia masivo) kaj Litenĉica montetaro (Karpatoj) kaj kunigas Dija-svratkan kaj Supramoravian valegon.

Ĝi estas kreata de milda montetaro sur terciara kaj kvaternara sedimentoj, ĝi enhavas platan montselon (299 m s. m.) sur disakvejo de Rakovec kaj Haná.[noto 1] Etnografie ĝi estas konsisto de Hanakio, la plej granda setlejo estas Vyškov, laŭ kiu la pordego nomiĝas. Ĝis la jaro 1945 ekzistis meze de tiu ĉi pordego germana lingva insulo, la tn. Lingva insulo Vyškov.

Vyškova pordego estas grava el transporta vidpunktpo, kondukas tra ĉi tie la ĉefa ĉeĥa aŭtostrado D1 (eŭropa ŝoseo E462) kaj la tutŝtata fervojlinio Brno–Přerov.

  1. Fakte la plej malalta punkto de la disakvejo estas en artefarita entranĉo de fervojlinio Brno–Přerov ĉe Luleč en alteco 291 m.