Vygaudas Ušackas
Aspekto
Vygaudas Ušackas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1964 (60-jaraĝa) en Skuodas |
Lingvoj | litova |
Ŝtataneco | Litovio |
Alma mater | Vilnius University Faculty of Law (en) Universitato de Oslo |
Okupo | |
Okupo | diplomato politikisto juristo |
Vygaudas Ušackas (naskiĝis en 1964) estas politikisto kaj diplomato de Litovio. Li studis juron en la Universitato Vilno kaj en la universitatoj de Oslo (Norvegio) kaj Aarhus (Danio). Ekde la 22-a de julio 2009 ĝis la 21-a de januaro 2010 li estis ministro pri eksteraj rilatoj en la registaro de Litovio, do gvidis la ministerion nacilingve nomata Lietuvos Respublikos užsienio reikalų ministerija. Li devis demisii ĉar la ŝtata prezidentino Dalia Grybauskaitė, eksa kolegino de li en la ŝtata ministerio pri eksteraj rilatoj, deklaris sian malfidon pri li.[1] [2] Posteulo estas la politikisto Audronius Ažubalis.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- biografio en la retejo de la litova ambasadejo en Londono[rompita ligilo]
- biografieto en la ministerio pri eksteraj rilatoj (litove kaj angle)[rompita ligilo]
- pliaj informoj[rompita ligilo]