Vytenis Andriukaitis
Vytenis Povilas ANDRIUKAITIS (naskiĝinta la 9-an de aŭgusto 1951 en la vilaĝo Kjusjur de Jakutio en Siberio) estas litova medicinisto kaj politikisto. Li estis Komisionano de Eŭropa Komisiono respondeca pri sano kaj nutraĵa sekureco inter 2014 kaj 2019.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Vytenis Andriukaitis naskiĝis en Siberio, kien estis deportitaj liaj gepatroj en la jaro 1941 fare de sovetianoj de la stalinisma reĝimo). Li revenis al Litovio en 1958, studis en la medicina instituto en Kaŭno (1969–1975), kaj diplomiĝis en Kaŭna Medicina Universitato en Kaŭno / Kovno en 1975. Li laboris kiel kardiologia kirurgo en Ignalina, Kaŭno kaj Vilno. Dum la jaroj 1979 - 1984 li studis ankaŭ en la Historia Fakultato de Universitato Vilno kaj en la jaro 1984 ricevis diplomon de historiisto.
Li aktive en la jaro 1976 ekkomencis partopreni politikan agadon kiel membro de la subtera socidemokrata en la kontraŭsovetia movado por la sendependiĝo de Litovio do ankoraŭ dum la Sovetia periodo. Li estas kunsubskribinto de la Ago reestablanta la ŝtaton de Litovio 1990 (jenaj famaj personoj kiuj ankaŭ subskribis la liston: Vytautas Landsbergis - la ŝtatestro de Litovio dum la jaroj 1993-1998 kaj poste ĉefministro de Litovio dum la jaroj 2001-2006; Kazimiera Prunskienė - ĉefministro de Litovio dum la jaroj 1990-1991 kaj Rasa Juknevičienė - la Prezidanto de Litova Parlamento, la Litova Sejmo, dum la jaroj 1999-2000 kaj poste defend-ministro dum la jaroj 2008-2012).
Ekde 1990 ĝis 2012 li estis parlamentano (krom la periodo 2004–2008 ). Dum 2000–2004 li estis vicprezidanto de la parlamento. Dum la jaroj 2012-2014 Andriukaitis estis nomumita litova ministro pri sano-protektado en la 16-a registaro de Litovio de la ĉefministro Algirdas Butkevičius.
Li estas vicprezidanto de Socialdemokratia Partio de Litovio aŭ litove Lietuvos Socialdemokratų Partija (LSDP).[1]
En la jaro 2014, la 10-an de septembro, Andriukaitis estis nomumita de Jean-Claude Juncker la Komisionano de Eŭropa Komisiono respondeca pri sano kaj nutraĵa sekureco.[2]. Li deĵoris ĝis 2029.
En 2024 li estis elektita membro de la Eŭropa Parlamento.
Li krom la litova flue parolas la lingvojn germana, rusa, angla, pola kaj ankaŭ parolas Esperanton.
Distingoj
[redakti | redakti fonton]-
La Medalo de Sendependeco de Litovio, averso
-
La Komandora Kruco de la Ordeno de Merito de Portugalio
-
Komandora Kruco de la Ordeno de Granda Princo Gediminas
-
Honora Legio (medalo de kavaliro)
- La Medalo de Sendependeco de Litovio (2000)
- La Ordeno de Merito de Portugalio (2003)
- La Ordeno de Granda Princo Gediminas (2004)
- La Honora Legio de Francio (2015)
La privata vivo
[redakti | redakti fonton]La familio de Andriukaitis estis en junio 1941 deportita fare de sovetianoj de la stalinisma reĝimo al Jakutio en Siberio. Al li, lia patrino kaj du liaj pli maljunaj fratoj estis permesite reveni al Litovio en 1958; lia patro revenis en 1959.[3] Li estas edziĝinta kaj havas tri infanojn.
Poligloto parolanta ankaŭ Esperanton
[redakti | redakti fonton]Krom la litova, pola, angla, rusa kaj germana lingvoj, li ankaŭ parolas Esperanton[4][5]. Li komencis memstare lerni Esperanton en la jaro 1976, kiam li laboris kiel kirurgo en malsanulejo en Ignalina, kie li okupiĝis pri la studado dum la nokta kuracista deĵorado. Post renkontiĝo kun medicinisto kaj esperantisto Viktoras Kutorga (jam forpasinta), li komencis vizitadi la Esperanto-klubon de Vilno, kiun tiutempe gvidis plia medicinisto kaj tre aktiva esperantisto Adomas Vaitilavičius (1915–1996).
Pro sia politika agado Andriukaitis iom deflankiĝis de Esperanto, tamen neniam ĝin forgesis kaj, laŭ siaj ebloj, helpis al Litova Esperanto-Asocio (LEA). En 1996 li kun du aliaj parlamentanoj esperantistoj Mečislovas Treinys kaj Antanas Račas oficiale akceptis tiutempan prezidanton de UEA, prof. Lee Chong-Yeong. Dum lia laboro en la parlamento, li interrilatis kun Litova Esperanto-Asocio pro la organizado de la 90a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Vilno en 2005. [5]
Li partoprenis la UK en Nitra (Slovakio) kaj la lingvopolitikan konferencon organizitan de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) (Prezidanto Seán Ó Riain) - en la Universitato de Konstanteno en Nitro (la 28-29an de julio 2016). La konferencon partroprenis 120 personoj (lingvistoj, politikistoj kaj diplomatoj kaj anoj de NRO) kaj la lingvoj de la konferenco estis la slovaka, la angla kaj Esperanto, dum la konferenco EU-komisionano Andriukaitis faris sian paroladon en Esperanto ([6], [7]).
La 27an de oktobro 2016 li renkontiĝis kun polaj esperantistoj de Malbork kaj Sztum en Biblioteko de Varsovia Universitato ([8], [9]), i.a. kun Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra.
Dum la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono, Andriukaitis estis nomumita al la Honora Patrona Komitato de Universala Esperanto-Asocio[10].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vytenis Povilas Andriukaitis Curriculum Vitae. European Convention (2002). Arkivita el la originalo je 2011-06-07. Alirita 2008-11-02 .
- ↑ www.ec.europa.eu
- ↑ Vytenis Povilas Andriukaitis (litove). Lithuanian Social Democratic Party (2008).
- ↑ Povilas Jegorovas, Vytenis Andriukaitis subtenas la 55-an BET, Eŭropa Bulteno, p. 6, n-ro 187, decembro 2018.
- ↑ 5,0 5,1 Litovia esperantisto en la Eŭropa Komisiono (esperante). La Balta Ondo (2015-02-08). Alirita 2015-02-23 .
- ↑ https://plus.google.com/+Esperanto-amiko/posts/Wn8GYBSs58S
- ↑ http://www.linguistic-rights.org/eo/Perspektivoj_de_lingva_komunikado_en_EU_Vytenis_Andriukaitis_Europa_Komisionano_Nitro_Slovakio_28_julio_2016.html
- ↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1538464182846764&set=a.706983742661483.1073741826.100000495921319&type=3&theater
- ↑ http://fakty.interia.pl/raporty/raport-unia-europejska/aktualnosci/news-andriukaitis-o-ceta-opiece-medycznej-i-marnowaniu-zywnosci,nId,2297709
- ↑ Gazetara Komuniko de UEA n-ro 748, la 9-an de aŭgusto 2018
|